December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (2)
October 2009 (4)
August 2009 (4)
July 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (2)
April 2009 (1)
March 2009 (5)
February 2009 (4)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
October 2008 (4)
September 2008 (3)
August 2008 (2)
July 2008 (2)
June 2008 (5)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (4)
February 2008 (10)
January 2008 (8)
December 2007 (4)

December 26, 2008

Solsticaj festoj.. ĉu stultaj ??



Mia amikino Tilio esperas ke mi ne festis la "stultajn" komercajn kaj religiajn festojn en tiu epoko de la jaro..

Evidente, tiuj festoj estas ĉefe sociajn, familiajn.. Solulo kiel mi ne vere festas.Mi ne estas malfeliĉa pro tio.

Tamen mi respektas la festo emon en mia ĉirkaŭaĵo, eĉ rigardas kun simpatio la brilan ornamon de la urbo kiam venas la nokto..

Kontraŭdiraj sentoj ? Tute ne..

Soleco rezultas el aparta situacio, ne normala, eĉ se mi eltenas ĝin.. Tamen kiel faras la maristoj kiuj en la nuna momento rondiras ĉirkaŭ la terglobo, mi sorbis pli riĉan manĝaĵojn ol kutime, sed ne rigardis la televid programojn adaptitaj al infana kaj familia publiko, frue kuŝiĝis [ sen forgesi rigardeti mian ĉefpaĝon en Ipernity]

Soleco ne normalas, [homo estas socia besto] kaj ne povus esti eltenata dum tuta vivo sen risko perdi sian personecon, konstruitan ĉe la kontaktoj kun aliaj homoj.. Festoj estas apartaj momentoj de kolektiva ĝoja partigo. Nepre necesaj

Festoj donas ritmon ..sen tiuj momentoj, la vivo estos unutona sinsekvo da tagnoktoj, kvazaŭ identaj.. Kia enuo..

Aparte, tiu momento de la jaro, kiam tago kaj nokto estas egalaj antaŭ la regajno de la lumo, minutoj post minutoj signas la komenco de nova jara ciklo, lasta ligo de ni urbanoj kun antaŭa agrikultura strukturiĝo de la tempo.

Ja tiu periodo estas fundamenta en homa vivo..

Restas ke ĝi estas festumita laŭ diversaj manieroj kaj foje forgesante ĝian profundan senson.

La ĉeesto de la abio, kvankam ĝi nun estas plej ofte kulturita en arbetejoj [ne timiu genocidon, tuj elŝirita, tuj denove plantita !!] kiam ne temas pri malbelaj artefaritaj plastikaĵoj.. estas la lasta spuro de la antikva "pagana" festo.

La kristana religio lerte uzurpis kvankam laŭdire Jesuo naskiĝis en alia periodo de la jaro kaj minimume kvar jaroj antaŭ la komenco de la erao kiu portas lian nomon.

Venis komerco kaj avo frosto.. per tiuj kiuj ŝatas tion..

Sed gravas sub tiuj diversaj praktikadoj la privilegia momento de la fino kaj komenco de jaro..

Do vivu la solstica festo.. Ĉiu el ni festante ĝin laŭ sia propra kredo kaj gusto.

Kaj dankon al vi ĉiuj kiuj deziris al mi bonan solstican periodon !!

Published at 15:35 / 9 comments / 655 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...