january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

june 2008 (5)
may 2008 (3)
april 2008 (5)
march 2008 (4)
february 2008 (10)
january 2008 (8)
december 2007 (4)

January 1st, 08

Personoj en handikapigaj situacioj (dauxrigo)

Dum la kongreso de SAT en julio 2007, mi enkondukis debaton pri la personoj en handikapigaj situacioj.. Vi trovos elsxuteblan dokumenton pri tiu prelegeto selektante "Cxiuj dokumentoj"

© Published at 21:17 / 2 comments / 315 visits
This post is public

January 3rd, 08

Ni havu la reflekson "Vikipedio"

Dum dauxrigota konversacio kun Joan Inglada pri la lastaj sciencaj rezultoj en la studado de la maniero laux kiu funkcias la homa cerbo, li  referencis al Vikipedio, enciklopedio en kiu li partoprenis. Mi konfesas ke gxis nun mi nur eksciis pri tiu grava kolektiva verko per konsultado de la franca eldono kaj per la iom tedaj raportoj pri la kreskanta nombro de artikoloj en gxia esperanta frateto.

Mi restas tre skeptika pri la vet kurado inter E-o kaj la aliaj "konstruitaj" lingvoj, ecx amuzita pri la fakto ke Volapüko povintus ekhavi pli grandan nombron da artikoloj ol nia kara Z-a lingvo (kion farus per tio la manpugno da restantaj volapükistoj ?) [klarigo : ili uzis auxtomatilojn por helpi !! ]

La kompleta enretigo malfacile permesas havi tujan jugxon pri la graveco de la verko. Necesas ke oni pliprofundigu la kontakton okaze de kelkaj sercxadoj.. kaj tiam mi malkovris ke mi flankenmetis gravajn ricxajxojn, la kumulitajn konojn kaj scipovojn de nia E-a komunumo.

Grava sendube por la ekstera prestigxo de la E-a movado, sed cxefe grava por la klerigado de la homoj engagxitaj en tiu aventuro kiu estas Esperantio.

Mi ne insistus tie pri la neceso pli kreskigi tiun trezoron. La kleruloj inter ni jam bone scias kia estas ilia devo. Atentu tamen ke foje kelkaj homoj kiuj sin sentas malpli kleraj povas grave helpi cxar ili posedas scipovojn kiujn nur ili kapablas bone taksi, estante sur la tereno.

Evidente, ne partoprenu nur pro entuziasmo por nia afero, tio estus kontrauxproduktiva.

Sed mi grave insistas por ke cxiu el ni havu la reflekson, por iu ajn sercxado, konsulti unue nian enciklopedion. Tio ne volas diri ke oni ne kontrolu per konsultado de aliaj informadfontoj. Nenio perfektas, Vikipedio ne estas perfekta, sed gxi estas nia komuna havajxo pliperfektigebla, pliperfektigota, sed nia proprajxo.

© Published at 17:51 / 3 comments / 367 visits
This post is public

January 4, 08

Cxu Kartezio malpravis ?

Antonio Damasio, profesoro cxe la Sud Kalifornia Universitato [USONO]  estas inter la cxefaj sciencaj sercxistoj pri la funkciado de la homa cerbo. Li verkis plurajn librojn por klarigi siajn tezojn al klera publiko [en la angla, tradukitaj en pluraj lingvoj, mi povis akcesi al la franca traduko]

 

 

© Published at 18:55 / 7 comments / 460 visits
This post is public

January 9, 08

Handikapigaj situacioj : la dosiero

Bona novajxo ! mi ricevis de la SAT sidejo kaj tuj instaligis la dosieron pri handikapigaj situacioj  publikigita en la oktobra numero de Sennaciulo. Vidu en miaj dokumentoj [formato PDF] kaj kopiu lauxvole.

© Published at 19:19 / 1 comment / 250 visits
This post is public

January 16, 08

Por esti klaraj inter ni

Karaj vizitintoj kaj vizitontoj,

Por ke vi pli bone sciu pri miaj intencoj kaj deziroj cxi tie en Ipernity, mi kopias cxi sube la gxisdatigitan resumon de mia persona historio kiu estis la enkonduko de prelegeto dum la SAT kongreso en Antony [pariza regiono] . Vi povos trovi la kompletan tekston de tiu prelegeto inter miaj dokumentoj [sub formato PDF, elsxutebla]

Do, vi povas atendi de mi ke mi ofte verku pri handikapigaj situacioj..sed mi aldonos artikolojn pri diversaj temoj homsciencaj,filozofaj kaj prezentoj de rimedoj laux mi nepre konendaj de aktivuloj.

Ne hezitu komenti , sugesti, meti demandojn. Mi pretas cxu mem respondi cxu helpi vin en la trovo de solvoj al viaj demandoj..

Ne hezitu peti de mi ke mi aldonu al miaj dokumentoj viaj atestoj pri aspektoj de handikapigaj situacioj konataj de vi. Mi metos ilin je la dispono de cxiuj [pro tio mi farigxis "pro" cxe Ipernity]

© Published at 21:12 / 1 comment / 385 visits
This post is public

January 20, 08

Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?

En libro eldonita en 2003, "Cent mots pour ne pas aller de mal en psy" [Cent vortoj por ne iri de suferoj gxis psi(kologo), la franca psikologo Thierry MELCHIOR [Tjeri Melkior] prezentas al ni vortareton kiu estas same manlibro pri praktika psikologio kaj enkonduko al filozofa pripensado.

Tie, unu el la artikoloj titoligxas Créalités, titolo kiun mi tradukas, neologisme, krealecoj. Fakte temas pri  miksajxo de du vortoj kredoj kaj realecoj, entute kredoj pri kio povas esti realeco.

Do, mi provos cxi poste iom klarigi [aux malklarigi]  temaron kiu debatigas la filozofojn de jam pli ol dumil jaroj

© Published at 22:46 / 9 comments / 404 visits
This post is public

January 26, 08

Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj

Cxiu jare, de 2005, la Federacio de APAJH organizas disdonon de Trofeoj al organizoj, entreprenoj,urboj kiuj realigis altnivelajn iniciatojn por helpi en la plena socianigxo de personoj en handikapigaj situacioj. La Trofeoj estas enmanigitaj al gajnintoj dum ceremonio kiu okazas en la Kongres Palaco de Parizo antaux publiko de proksimume 4000 personoj. Tiu ceremonio estas okazo de spektaklo kiu arigas famkonatajn artistojn de la franca scenejo Gxi permesas cxiujare emfazi kio okazas ekster Francio. Tiel, en 2007, USONO estis honorigita. Cxi jare estas la vico de Kanado. La venonta ceremonio estas programita por Lunde la 9an de Junio 2008    
© Published at 18:31 / 1 comment / 351 visits
This post is public

January 27, 08

Grava atentigo pri viaj vizitoj kaj komentoj

Karaj amikoj,

Bonvolu tre atenti pri tio :

Mi ne evidente kunvenigis vin por plauxdi je cxiuj miaj iniciatoj.. Vi povas ne konsenti kaj tion diri. Vi povas indiferenti, vi povas sxati unu el miaj artikoloj, malsxati alian. Sed ni ne estas cxe televido kie oni prenis la kutimon simple zapi se io ne placxas en la titolo mem de artikolo aux cxe la unuaj vortoj.

Bonvolu noti ke vizito ne estas aprobo. La nombro de vizitoj simple devus montri al mi, se ekzemple artikolo alvenas al gxiaj 60 unuaj vizitoj ke mi devas prepari alian materialon.. Se vi zapis vi lasas anonimuloj plenigi la lokon kiun vi ne okupis. Anonimuloj kiuj ecx ofte ne estas esperantistoj do komprenas nenion en miaj verkajxoj. Kaj finfine okazas en la nuna momento ke pli ol la duono de la vizitoj estas faritaj de simplaj scivolemuloj..

Post la vizito venas la momento de la komento. Tiam vi povas doni vian opinion. Vi povas ne fari tion tuje. Mi lasas la artikolojn suficxan tempon por ke vi povu pripensi.. lasi aliaj komenci la "pafadon" aux la komplimentojn.. aux ecx la komplementojn. Ne gravas... Se vere via opinio estas tro negativa kaj ke vi timu ofendi min per publika drasxado [mi ne facile vere ofendigxas] sendu al mi mesagxeton..

Kaj se vere io placxas al vi aux se vi volas tute trankvile ekzameni mian prozon, vi povas musklaki sur la steleton maldekstre. Gxi tiam flavigxas. Vi jxus kreis ligilon kiu permesas rekte retrovi mian tekston cxe la dosiero "plej sxatataj" .Notu ke tiun "honoron" vi povas forigi je cxiu momento laux via bontrovo. Notu ankaux ke tiel vi ne kopias la artikolon cxe via propra retejo sed kreas ligon, kaj cxiufoje kiam vi vizitos la tekston per tiu mallonga vojo  estos enkalkulitaj kiel normalaj vizitoj  cxe mi. [atentu ke la procezo de kreado de la ligo povas preni kelkajn minutojn]

Evidente la samaj reguloj valoras por la dokumentoj, krom la elsxuteblaj dosieroj.

Atentu ! se vi eniras la blogon per la gxenerala eniro sub mia nomo, vi devas tamen musklaki sur la titolo de la artikolo mem por "subskribi" vian viziton

Mi esperas ke tiuj simplaj indikoj helpus vin cxar ili aplikigxas ne nur al mi sed ankaux al viaj propraj blogoj kaj dokumentoj

Amike,

Gerardo

© Published at 14:56 / 7 comments / 476 visits
This post is public

( 8 posts )