July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (2)
October 2009 (4)
August 2009 (4)
July 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (2)
April 2009 (1)
March 2009 (5)
February 2009 (4)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
October 2008 (4)
September 2008 (3)
August 2008 (2)
July 2008 (2)
June 2008 (5)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (4)
February 2008 (10)
January 2008 (8)
December 2007 (4)

July 29, 2008

Kruko kaj Baniko [ne decaj rakontoj] 1

 

Dum la feria periodo aŭgusta, mi lasos vin interalie kun la amiko Beaucaire kaj liaj « Kruko kaj Baniko el Bervalo » Do ek al kelkaj maldecaj rakontoj

 

Pli ol fantazio

Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:

Mi scias, ke vi ne povas fari “ĝin” al mi tiel, kiel mi volas.

Bela knabego, mi povas fari “ĝin” ĉiel.

Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.

Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane... Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:

Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras “ĝin” laŭ mia ŝatata maniero.

La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:

Kiel do vi deziras, ke mi faru “ĝin” al vi?

Senkoste.

 

Kiu aŭdis la unuan, aŭdu ankaŭ la duan

Baniko skribas leteron al Kruko, por klarigi al li, ke li ne povas inviti lin al sia edziĝo:

Kara amiko, ĉar vi estis antaŭ du jaroj amoranto de mia fianĉino Rozita, vi facile komprenos, ke ne estus konvene ĉeesti la ceremonion, k.t.p.

Kruko tuj prenas plumon, paperon kaj skribas:

Responde al via cirkulero de la 3a de aprilo, k.t.p.

 

Plena gramatiko (Ĉap. k35: La aspektoj de la verbo)

Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:

Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.

Vi devus diri “amorata”, por montri la agrablan daŭron de la ago.

Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke “amori” apartenas al la verbo-kategorio “daŭro sen rezulto”.

 

Bonaj kalkuloj, bonaj amikoj

Kruko: — Ĉu vi scias, kiom da kokritoj estas en Bervalo, ne enkalkulante vin?

Baniko: — Kion vi aludas per “ne enkalkulante vin”?

Kruko: — Pardonu. Se vi preferas, diru al mi, kiom da kokritoj estas en nia urbo, enkalkulante vin.

S-ino Baniko maldungas junan servistinon pro ŝia impertinenteco. La servistino kolere krias al ŝi:

Sinjorino, mi nun povas diri al vi tri aferojn. S-ro Baniko asertis al mi, ke mi estas pli bela ol vi kaj ke mi portas viajn robojn pli elegante ol vi. Cetere sciu, ke mi pli bone amoras ol vi.

Ĉu ankaŭ tion diris al vi mia edzo?

Ne, la leterportisto.

En Bervala urinejo iu demandas sian najbaron:

Ĉu vi estas judo?

Jes, respondas la alia, mirante.

Vi verŝajne naskiĝis en Glogovo en Polujo.

Jes, respondas la alia per tremanta voĉo.

Kompreneble vin cirkumcidis la rabeno Kaheno.

Sed kiel do vi povis diveni ĉion ĉi?

Estas facile. La rabeno Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve, kaj jam de du minutojn vi surpisas mian ŝuon.

 

Lingvaj respondoj

Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:

Paĉjo, mi ne plu estas virgan.

Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas korekte uzi la akuzativon.


 

Published at 08:40 / 4 comments / 376 visits
This post is public

July 29, 2008

Ursfelo [Ezopaĵo tradukita de Kolomon Kalocsay]

 

 

Du kompanoj en drinkdomo

pri ĉasado fanfaronis,

ĉe l'apuda tablo homo

miris, miris, kaj proponis :


 

« Aŭdu, ho ĉasistoj gloraj,

urso tra l'arbaro vagas.

Dudek kvin monerojn orajn

mi por ties felo pagas. »


 

Ĉar la monon tiuj sentis

jam tintadi en la poŝo,

ĉion bonan ili mendis,

drinkis ĝis la lasta guto.


 

Poste, ili venko-certe

iris al la ĉasekskurso.

Ili iris, ĝis averte

unu kriis : « Jen la urso ! »


 

Urso, jes, sed ve, giganta,

alta super arbotrunkoj,

sovaĝege atakanta

per la ulno-longaj ungoj.


 

Terurite, la kompanoj

ne kuraĝis lanci, pafi,

ĵetis ĉion el la manoj

kaj klopodis nur sin savi.


 

L'unu grimpe sin defendis,

rampis sur arbeg' ĝis pinto,

la alia sin etendis

sur la tero, kaj mortinto


 

sin ŝajnigis (ĉar laŭdire

urs' ne manĝas mortan homon).

Rigidiĝis li senspire,

ne montrante vivsimptomon.


 

L'urso venis kaj lin flaris

de orelo, nazo, buŝo,

sed nenion al li faris

Iris for sen ia tuŝo.


 

Kulis li kun turna kapo..

Nun descendis la kolego,

ŝercis ĝoje pri l'eskapo:

« Kion diris la ursego ? »


 

« Ho, ĝi flustris ĉe orelo

ion, kion ni ne lernis :

Tiam trinku je ursfelo,

kiam vi la urson sternis. »


 


 


 

Published at 09:20 / 4 comments / 468 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...