april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

may 2008 (1)
april 2008 (5)
march 2008 (4)
february 2008 (10)
january 2008 (8)
december 2007 (4)

April 7, 08

Malkonata logiko : la malfermita dialektiko

De ĉiam homo provis relatigi eventojn kun iliaj [realaj aŭ supozitaj] kialoj..De ĉiam homo estas konscia aŭ ne konscia logikisto..Tra la tempo la logiko perfektiĝis, raciiĝis kaj aplikiĝis al la diversaj branĉoj de ka homaj scipovoj.. Naskiĝanta scienco bezonis tiun ilon kaj tre helpis en ĝia sistemiĝo..

Por la ajna homo, mi,  vi [se vi ne estas fakulo], la homoj sur la strato, la afero estas tute klara : kaŭzo provokas efikon kaj ĉiu efiko venas de unu aŭ pluraj kaŭzoj.

Tiu simplismo povas provoki gravajn erarojn kiam ĝi miksiĝas kun afekciaj konsideroj. Nur sufiĉas citi la patologiaj reagoj ĉe viktimoj kiuj kredas ke iu estas la kulpulo sen sufiĉaj pruvoj kaj rifuzas ŝanĝi  sian opinion.

Kelkaj fakoj estas konstruitaj sur skafaldo da logikaj rilatoj . Tiaj estas la juro kaj la teologio..

Mi certe ne dirus ke oni devus forlasi la logikon.. Plej ofte ĝi estas tre utila ilo eĉ tiel necesa ke neniu civilizo povintus ekfloriĝi sen tia metodo.. Tamen oni devas malfidi.. Ĉio logika ne estas necese vera..

 

De la antikvaj civilizoj , ĉefe la greka venas alia kompreno de la mondo. Laŭ tiu koncepto la mondo rezultas ĉiumomente el interagoj de fenomenoj, senĉese moviĝantaj fluoj kiuj per iliaj reciprokaj influoj konstruas la nun percepteblan situacion.. la nomo de tiu metodo venas de la komparo kun inter homa konversacio [la greka prepozicio dia signifante pere de  kaj lektiko signifante proksimume konversacio] do dialektiko , parenco de dialogo kie logo estas parolo ]

Mi nomas tiun dialektikon malfermita pro tio ke la fluoj neniam ĉesas kaj ke la mondo, momenta konsekvenco de tiuj fluoj ĉiam ŝanĝiĝas . Tiel klariĝas la famkonata ekkrio de greka filozofo antaŭ rivero : Ĉio fluas !

 

Dum jarcentoj oni forgesis dialektikon priviliigante la klasikan logikon kiu estas kvazaŭ instinkta ĉe la pensanta homo.. ĝis la momento kiam du filozofoj de la XIXa jarcento  retrovis tiun metodon : Hegel kaj Marx..Por Karl Marx, la mondo rezultas de dialektika materiismo, signifante ke ĝi venas ne de  verko de persona Dio sed de interagantaj materiaj fortoj. Bedaŭrinde ne Karl Marx mem  sed liaj posteuloj konceptis tiun dialektikon kiel fermita, tio estas ke post la fina venko de proletaro kontraŭ burĝaro venos paradiza socio senekspluata. Pro  ilia hasto alvenigi paradizon, politikistoj kreis inferojn…

 

Intertempe, sciencistoj retrovis dialektikan pripensadon kaj danke al tiu metodo multe progresigis niajn konojn pril universo… Kompleksiĝis la malfermita dialektiko al sistemismo, trastudo de evoluantaj sistemoj [analizo de la homa korpo kiel sistemo de sistemoj] malfermante la pordon al la nocio de komplekseco.

 

Ĉu ni devas do forlasi nian kutiman logikon favore al tiu mirinda ilo kiu estas dialektiko.. Certe ne, ĉar fakte la diversaj formoj de logiko kompletigas unu la alian. La plej kutimaj situacioj estas klarigeblaj per la ĉiutaga logiko ofte nomita lineara, aliaj situacioj necesas esti ekzamenitaj sub la lumo de dialektiko , foje necesas analoga logiko [mi eble reparolos pri tiu misestimata pripensado uzata de nia karmemora Claude Piron por klarigi la strukturojn de esperanto]. Do korekte pensi necesas ke oni disponu serion da metodoj adaptitaj al ĉiuj tipoj da situacioj : la ilara skatolo de la logikisto…

 

© Published at 14:57 / 4 comments / 113 visits
This post is public

April 13, 08

Neŭtraleco kaj ..neŭtraleco

De jaroj, en niaj rangoj ĉu en SAT ĉu en UEA, furroras la vortoj neŭtraleco [aŭ ne neŭtraleco].Laŭ la epokoj tiu debato havis diversajn signifojn tiel ke hodiaŭ tiu vorto neŭtraleco fariĝis ambigua..

Ĉe SAT la statuto postulas toleremon inter la diversaj tendencoj de la laborista movado. Postulo klara en 1921 ĉe la kreiĝo de la asocio. Tiam sindikatoj [kiam ili estis permesitaj] amikaraj asocioj kaj maldekstraj politikaj partioj konsistigis la maldekstran flankon  de la politikaj  fortoj tiu flanko estis la progresema flanko ĉefe tiu de la laboristaro. La alia flanko konsistigis el posedantoj, religiuloj, konservativoj ĉiuspecaj [notinde estas ke tiu tempe politiko estis afero de viroj.. virinoj ne ankoraŭ havis voĉdonrajton] SAT dum longe sin nomis ne neŭtrala opozicie al la esperantista movado kiu ĉefe konsistiĝis el naciaj asocioj aŭ federacioj.. UEA estis tiam asocio de individuoj kreita iom antaŭ SAT kaj kiu fariĝis modelo por la naskiĝanta laborista movado.Tiu lasta movado [SAT kaj Laboristaj Esperanto Asocioj] volis esti eksteraj al Esperanto Movado, simplaj uzanto de Esperanto kiel labor lingvo

Post la dua mondmilito UEA fariĝis la tegmenta asocio por la esperanto movado, samtempe federacio de naciaj asocioj kaj asocio de individuoj.. Tiu nova organizado de la esperanto movado postulis laŭ ĝia iniciatinto Ivo Lapenna striktan neŭtralecon en la diplomata interŝtata senco.. La ĉefa rolo de UEA estante lobiismo ĉe politikistoj diplomatoj, registaroj por akcepto de internacia lingvo Esperanto..

Strikta diplomata neŭtraleco mildiĝis ĉe UEA  per akcepto de la universala deklaro pri homaj rajtoj.

Samtempe okazas ĉe SAT debatoj  kiu kondukis kelkaj, antaŭ la pli kaj plia diversiĝo de la laborista klaso [en la sociologia senco] evoluigi la komencan ideon de toleremo al tiun de neŭtraleco inter la diversaj eblaj opinioj de la SAT membraro.. Tiu neŭtraleco havas evidente alian enhavon ol tiu de Lapenna ĉar en SAT ĉiu membro rajtas esprimi sian opinion, SAT fariĝante debatlokon, forumon kie ĉiu rajtas esprimiĝi sen provi konvinki iun sed, konforme al la statuto de la asocio, permesante al ĉiu pli maturigi siajn konvinkojn per komparo de la diversaj interŝanĝitaj argumentoj..

© Published at 19:54 / 7 comments / 124 visits
This post is public

April 20, 08

Ezopa saĝo

De la momento kiam mi lernis esperanton, antaŭ pli ol tridek jaroj, tiu libreto akompanas min..Ĉef verko de la plej granda el la esperanta verkisto Kolomano Kalocsay, traduko el la greka Ezopa saĝo. Mi elektis oferti al vi kelkajn eltiraĵojn kiel agrabla paŭza momento.

© Published at 04:57 / 7 comments / 148 visits
This post is public

April 29, 08

Kompetento kaj.. kompetento

Grava debato ofte okazis kaj daŭre okazas pri tiu temo kiun oni tiel povus resumi :

Por esti aktivulo por esperanto, ĉu pli necesas profundan lingvan scipovon, kapablon mastri la plej etan nuancon de nia gramatiko, perfekta kono de la movada historio aŭ ĉu estas prefere bone koni la homojn  iliajn dezirojn, iliajn antaŭajn kapablojn, la medio kie ili vivas.

Foje oni emfazas trian elementon kiu estas la persona motiviĝo de la instruisto aŭ propagandisto..

Klasika respondo al tia demando estas ke necesas la tri elementojn.. sed en kiaj proporcioj ? egale aŭ ne ?

Evidentas ke aktivulo ne sufiĉe instruita riskas misinformi, fuŝi foje ne konscie sian taskon pro manko da teknika kompetento.. Forgesite foje estas ke tro kompetenta persono riskas malkuraĝigi. Oni devas resti ne tro postulema kun komencantoj. Oni gardu ekvilibron inter necesaj bazaj konoj kaj elitismo lingva.. Ni kuraĝigu la esprimivon je kosto foje de pedagogia simpligo..

Pri la publiko, ege gravas ke oni sciu kia ĝi estas. Oni ne parolu same ĉe studenta medio aŭ ĉe meze instruitaj homoj.. Oni devas adapti la instru metodojn, la argumentojn.. [Iam, mi renkontis entuziasman analfabetulon en sia gepatra lingvo ĉe staĝo farita por studentoj.. ne necesas ke mi rakontu la sekvon..]

Pri la motiviĝo mi eĉ ne insistas tiel ĝi gravas.. sed motiviĝo devas esti bazita sur sufiĉaj scipovoj..

Konklude : ne entreprenu instruan aŭ propagandan taskon sen antaŭa preparo.. aŭskultu pli lertajn homojn .. kaj se en via lando ekzistas oficialaj preparadoj, laŭiru ilin .. instruado kaj propagando por esperanto ne estas afero tiel simplaj kiel oni foje diras.. 

© Published at 21:11 / 4 comments / 99 visits
This post is public

April 29, 08

La tabelo de la ligoj

Ĉiu esperanto aktivulo bezonas trovi facile referencojn al diversaj retejoj por pli riĉigi sian informon. Estas interese grupigi ligojn al tiuj informfontoj en unu nura tabelo kie la diversaj referencoj povas aperi ordigitaj laŭ kategorioj..

Oni tiel povas referenci al gazetoj, al paĝoj de Vikipedio, al artikoloj publikigitaj ĉe retejoj de aliaj membroj de Ipernity..

Mi donas ĉi poste, kiel simpla ekzemplo la ligaron kiun mi enretigis ĉe la Iper rondo de SAT.. Vi povas ĝin kopii kaj ŝanĝi ĝian enhavon laŭ viaj propraj bezonoj aŭ gustoj..[ne uzu ĝin ĉe mia retejo mi petas ..]

Kiel mi faris ? Mi kopiis la adresojn ĉe la adres linio supre de la ekrano kaj gluis ilin ĉe la tabelo..

La [ ] estas pure ornamaj do ne necesaj

Evidente vi povas organizi vian tabelon kun aliaj kategorioj..

Ha ! laste sed grave.. ne estu surprizitaj se viaj retadresoj ne tuj aperas blue kaj substrekite.. Tio okazas nur post la registrado [klavo eniro]

© Published at 21:31 / 2 comments / 137 visits
This post is public

( 5 posts )