| february 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | |||
Mi rimarkis ke agad planoj estas ofte kompleksaj . Por eviti forgeson de iu aŭ alia aspekto de la planita aranĝo kiu ajn ĝi estu oni ja prave listigas elementojn laŭ ordo plej eble plej strukturita kaj tiel oni alvenas al tuto malfacile memorigebla.
Mi do serĉis kiel oni povas simpligi kaj tamen esti kompleta, ne forgesi ion kaj facile memorigi la ĝeneralan strukturon tiel faciligante la plenumon de la antaŭvidita agado.
Mia serĉado kondukis min al ĝenerala metodo dispartigita laŭ kvin grandaj celoj / rimedoj por gvidi nian pripensadon. Kvin kiel la kvin fingroj de la mano..Evidente, la metodo kiun mi prezentas al vi ĉi sube ne estas perfekta. Ĉu vi helpu min en ĝia perfektigo ?
Send a message
Search for members