february 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

june 2008 (5)
may 2008 (3)
april 2008 (5)
march 2008 (4)
february 2008 (10)
january 2008 (8)
december 2007 (4)

February 13, 08

Handikapigaj situacioj : 10 % de la homaro

Nombri la personojn en handikapigaj situacioj estas ne facile, cxar la statistikaj sistemoj varias de unu lando al  alia. Plie oni ofte ne kalkulas la nombron de personoj, [ekzemple viktimoj de akcidentoj] kiuj momente suferas nestabiligitajn handikapojn.. kaj oni ofte diferencigas la agxaj personoj de la pli junaj handikapitoj .. Mi donas cxi sube ciferojn por Francio kiuj havas relativan valoron sed kiuj montras la gravecon de tiu socia problemo .. iom malpli ol dek pro centoj de la francoj estas en stabiligitaj handikapigaj situacioj.. Tio signifas, se oni kalkulas la familiajn konsekvencojn ke kvazaux la triono de la franca popolo estas koncernata rekte aux ne rekte [ne rekte supozas ke oni estas koncernata pro la handikapo de proksimulo]

La situacio varias laux la landoj.. evidentas ekzemple ke la militoj provizis suficxe vastajn regionojn  de la mondo per suplementaj personoj en handikapigaj situacioj. Alia faktoro estas la kvalito de la kuracado  kaj flegado ie kaj alie. Diri ke dek pro centoj de la homaro estas rekte koncernataj de handikapigaj situacioj certe ne estas troigo..

© Published at 17:42 / 0 comments / 306 visits
This post is public

February 13, 08

Libera Folio - " Demandu antaux ol respondi ! "

Oni neniam suficxe insistos pri la intereso de la webgazeto  "Libera Folio" por esti akurate informita pri la evoluo de la esperanto movado, pri gxiaj sukcesoj kaj malsukcesoj pri la tauxgaj kaj ne tauxgaj agad metodoj. Estas ja valorega minejo da faktoj kaj komentoj nepre necesaj por esperanto aktivuloj [www.liberafolio.org]

Aparte interesa estas artikolo de Dennis Keefe : "Demandu antaux ol respondi ! " Temo pri kiu mi estas tre sentivigita. Mi ja opinias ke agado favore al esperanto kiu ne interesigxas pri kiu estas la publiko al kiu gxi estas destinita estas kvazaux necese fusxa. Oni povas konvinki nur se oni  partoprenas en la celaro, la zorgoj de la koncernatuloj. Propagando estas partnerigxo

© Published at 19:00 / 1 comment / 350 visits
This post is public

( 2 posts )