december 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

june 2008 (5)
may 2008 (3)
april 2008 (5)
march 2008 (4)
february 2008 (10)
january 2008 (8)
december 2007 (4)

December 26, 07

Detaleto

Mi instaligxas en mia Ipernitia hejmo...

Por niaj germanaj amikoj  kaj aliaj... Kial do parizano, kiel mi estas , nomigxas per germana nomo ??

Veras ke la nomon  Lieblang oni trovas en Germanio, precize en Saarlando kaj ankoraux pli precize en la urbo Neunkirchen .

Antaux 1870 oni ne povis trovi tiun nomon en Francio.. Post la milito kiun gajnis la germana imperio, kelkaj saarlandanoj instaligxis en la pli suda Lotringo, apud Metz . Kaj de tie kelkaj migris al Francio. Nun estas dudeko da francaj familioj en diversaj partoj de Francio kiuj portas tiun nomon..kaj komplete forgesis ilian ligon kun Saarlando.

Tio pruvas ke spite al krudaj rilatoj  inter tiuj du euxropaj landoj , kiuj kauxzis du mondmilitojn , la homaj intersxangxoj dauxris. Kaj lauxdire la situacio de tiu familio Lieblang absolute  ne estas eksterordinara.

Do ne estu surprizita se mi ne komprenas la germanan.. Mi enskribigxis cxe Ipernity kiel esperantisto kaj do al mi estas agrable ke oni alparolu (alskribu) esperante. Eventuale, mi ankaux komprenas la francan.

 

© Published at 15:59 / 0 comments / 156 visits
This post is public

( 1 post )