December 26, 07
Detaleto
Mi instaligxas en mia Ipernitia hejmo...
Por niaj germanaj amikoj kaj aliaj... Kial do parizano, kiel mi estas , nomigxas per germana nomo ??
Veras ke la nomon Lieblang oni trovas en Germanio, precize en Saarlando kaj ankoraux pli precize en la urbo Neunkirchen .
Antaux 1870 oni ne povis trovi tiun nomon en Francio.. Post la milito kiun gajnis la germana imperio, kelkaj saarlandanoj instaligxis en la pli suda Lotringo, apud Metz . Kaj de tie kelkaj migris al Francio. Nun estas dudeko da francaj familioj en diversaj partoj de Francio kiuj portas tiun nomon..kaj komplete forgesis ilian ligon kun Saarlando.
Tio pruvas ke spite al krudaj rilatoj inter tiuj du euxropaj landoj , kiuj kauxzis du mondmilitojn , la homaj intersxangxoj dauxris. Kaj lauxdire la situacio de tiu familio Lieblang absolute ne estas eksterordinara.
Do ne estu surprizita se mi ne komprenas la germanan.. Mi enskribigxis cxe Ipernity kiel esperantisto kaj do al mi estas agrable ke oni alparolu (alskribu) esperante. Eventuale, mi ankaux komprenas la francan.
- © Published at 15:59 / 0 comments / 128 visits
-
This post is public
December 28, 07
Detaleto (2)
Por eviti cxiun ajn konfuzon, mi fine elektis la forigon de mia familia nomo el la publikaj informoj..Do de nun mi tutsimple estas Gerardo. Cxiuj eventualaj nunaj aux estontaj Gerardoj en Esperantio bonvolu pardoni al mi pro tiu abuzo.
- © Published at 12:22 / 5 comments / 145 visits
-
This post is public
December 28, 07
Alvoko al cxiuj talentoj
Karaj,
Ni entuziasme konstruas nian duan hejmon kadre de la Ipernity sistemo.. Tiuj novaj eblecoj donacitaj al ni de talenta skipo da informadikistoj ja sxajnas al ni vere mirindaj kaj aparte por ni esperantistoj konsistigas momenton en la historio de la movado. Okazas,baldaux okazos, kvazaux konstanta Universala Kongreso sen ke ni devu reale vojagxi. Alvenas al ni lavango da fotoj, tekstoj, muzikoj. Post du semajnoj da praktikado, mi pli kaj pli bone konas la verajn vizagxojn,kapablojn,cxirkauxajxojn de miaj partneroj en la esperantia ludo.
Mi volus,jam nun, antauxvidi kelkajn estontecajn problemojn. Ne por malvarme dusxi la naskigxantajn entuziasmojn, male.. sed por ke ni estu realismaj, por ke ni ne konstruu fantasmojn sed verajn dauxrajn,konstruajxojn utilaj por la persona pli evoluo de cxiu el ni.
Mi citas por memoro la problemojn metitajn de la sekureco. Estas evidente ke neniuj niaj agadoj fareblas sen la helpo de aliaj homoj. Do, kio estas publika, kio estas diskreta, kio nepre devas okazi sen ies ajn scio ? Fakte nenio estas perfekte kasxebla. Atentu tamen ke la nivelo de altrudo de la diversaj sociaj medioj de la diversaj sxtatoj, ktp varias de loko al loko. Cxiu el ni povu decidi la nivelon de risko kiun li volas preni.
Dua obstaklo estas kion oni foje nomas la informadikan frakturon. Homoj, cxu pro manko da financaj rimedoj cxu pro ideologiaj konceptoj rezistas al informatigxo. Do ni neniam forgesu tiun fakton en la reala vivo. Por certe longdauxra periodo, eble por eterne, ni devos kalkuli kun la samtempa cxeestado sur nia planedo de homoj kun komputoroj kaj de homoj sen komputoroj. Unu el la solvoj, kaj en tio la sxtatoj, la ekonomiaj organizoj helpas pro organizaj kialoj, estas la ideo ke la posedo de tiu magia au damna masxino ne estas deviga. La uzado de kolektivaj komputoroj permesas akceson al informo, malpli bonkvalitan akceson sed akceson. Atendante, ni homoj kun komputoroj konsciu ke ni estas privilegiuloj kaj cxiam atentu pri la aliaj homoj en la reala mondo..
Tria obstaklo, kaj mi opinias pli grava, estas la risko de disfaligo de la entuziasmo post kelkaj monatoj. Fakte cxiu homa kolektivo, kaj nia esperantista kvartalo en Ipernety estas ja homa kolektivo, bezonas minimuman gradon da organizado.Post la unua fazo, kiam cxiu el ni deponas siajn bagagxojn, montras siajn ricxajxojn, farbas sian budon por ke gxi aperu pli alloga, venas la demando : por kio ?? la respondo nur povas esti : por la avantagxoj kiujn alportas kolektiva vivo en la pli bonigado de cxies kapabloj.. Tio supozas ke de nun cxiu el ni metu tun demandon. Kion mi povas alporti al la kolektiva vivo de la kvartalo. Kiujn scipovojn mi posedas kaj povas meti je la servo de cxiuj kiuj volas progresi.
Do, ne estas tro frue por ke ni komencu pripensi.. ni posedas informojn scipovojjn kiuj konsistigas kolektivan ricxajxon allogon por pli kaj pli fortan esperanto komunumon. Laux serioza taksado (rigardo al la retoj de kelkaj el ni) ni estas jam pli ol 400. Bona komenco, sed ni certe povus fari pli !!
Do mi alvokas al cxiuj talentoj ke ili manifestigxu
- © Published at 22:09 / 0 comments / 175 visits
-
This post is public
December 28, 07
Mi ja estas SATano
Karaj,
Jam de pli ol tridek jaroj, mi aligxis al tiu diabla (SATana) asocio..
Pli grave, mi apartenas al gxia Plenum Komitato.
Tio ne signifas por mi obsedo pri politiko en la senco ke sxangxigxo de gvidado, alveno de "maldekstra registaro " povus mirakle plibonigi nian vivon. Tio signifas,pli realisme, ke cxiam sxangxigxanta mondo, homa socio, postulas ke oni trovu novajn solvojn por evoluigi nian vivon al pli akceptebla,pli justa ekvilibro . Pro tio,homoj aktivas en diversaj organizoj, pro diversaj progresemaj celoj, por forigi cxiu specajn ekspluatadajn formojn,cxiun malestimon de la homo Por esperantistoj ilia loko estas en SAT
Tio ne malpermesas por cxiu el ni aliajn interesojn, aliajn hobiojn. Tio signifas simple ke ni devas dedicxi parton de nia tempo al plibonigo de la socio en kiu ni vivas.
Cxu malgaje ?? Certe ne. Malgajeco signas timon, malesperon, antauxvidon de malsukceso..malkredon en la afero kiu valoras por ni..
Do, bunte, humure, sed decide ni agu, kadre de SAT aux ekstere, ni faru nian homan devon.
Atentu ! Tio cxi supre skribita respegulas nur mian vidpunkton ! La cxefa karakterizo de Sennacieca Asocio Tutmonda, libera asocio de homoj el la tuta mondo estas gxia diverseco, gxia kapablo arigi chiujn homojn el cxiuj progresemaj skoloj por intersxangxi ideojn,plifortigi la agadkapablon de cxiu el siaj membroj.
- © Published at 22:25 / 3 comments / 337 visits
-
This post is public
Send a message
Search for members