Paŝtisto ŝafojn paŝtis sur herbejo,

foje ekkriis li kun granda veo :

"La lup', la lup' ! " - li kriis malespere.

nenion vidis-li mensogis nure.

Plurfoje li danĝeron same signis,

la homoj kuris helpi, kaj indignis.

Sed foje, jen, la lupo venis vere.

"La lup', la lup' ! " - li kriis malespere.

Sed liaj vortoj jam ne trovis kredon.

La lupo tiam havis riĉan predon.