Dekstre Wall-e, la purigisto, maldekstre lia amatino

Furoras la robotoj !!


La pli kaj pli grandaj kapabloj de la « artefarita inteligento » tiel fascinas nin ke ni imagas baldaŭan epokon kiam robotoj akiros hom similajn scipovojn kaj emociojn.. antropomorfismo triumfas en niaj pensoj pri tiuj novaj kreaĵoj..kaj ĉu oni timas, ĉu oni entuziasmiĝas, instaliĝas iom post iom la ideo ke alvenos la regno de robotoj, pli perfektaj posteuloj de nia tiel debila specio.


Ĵus alvenis sur la kino ekranoj la vivo kaj amoj de « wall-e » ne probabla inteligenta kaj sentema roboto lasita de la homoj post ilia foriro de nia planedo al aliaj lokoj en la universo.. La roboto ricevis purigan mision : remeti ordon sur la planedo post la akumulitaj rubujoj lasitaj de la sentaŭga homaro.. sed « wall-e » ricevis hom similan inteligenton kaj sentemon, je la bildo de homo li estas kiel, laŭ Biblio, la homo estas je la bildo de Dio.. kaj okazas kio devis okazi.. renkonto kun bele fluliniigita robotino delogas nian « walll-e » kaj ek al am aventuro.. Eterna historio !!


Antaŭ kelkaj tagoj publikiĝis en la franca ĵurnalo « Le Monde » artikolo kies titolo estas : « Kiam la robotoj fariĝas emociemaj ».. alloga !! Sed kiam oni atente legas la enhavon de la artikolo, oni komprenas ke la titolo iluziigas..Pri kio temas ? Kelkaj robotoj nun kapablas legi la spurojn de emocioj ĉe iliaj homaj « dialogantoj » kaj havi taŭgajn reagojn.. Evidente, la robotoj ja ne spertas emociojn kiel ni spertas.Sed kia kvalito de la iluzio!! Vidu la japanaj artefaritaj hundoj..


Anoncitaj kaj eĉ provitaj estas robotoj ligitaj al biologia materialo.. Tre baldaŭ aperos inteligentaj protezoj kiuj estos gvidataj de la homa cerbo mem.. Samtempe la komput kapablo de la maŝinoj pli kaj pli kreskiĝas.. Oni ne scias kiuj estos la limoj al la artefaritaj inteligentoj.. Certe atendas nin epoko kiam la robotoj profunde ŝanĝos la vivkondiĉoj de la homoj..


Tiu progreso tamen metas problemojn, la ĉefa estante la ne egaleco en la alirebleco al la servoj pro la terura kosto de alt teknologiaj objektoj kiuj rezultas el akumuliĝo de homaj scipovoj..


Sed jen la grava demando, la demando kiu entuziasmigas aŭ terurigas.. Ĉu robotoj iam povos senbalastigi de iliaj ne plu utilaj karnaj antaŭuloj ..


Mi ja tre dubas pri tia fino al historio de la homaro.. La homa inteligento rezultas el longa evoluo komencita je la alveno de la unuaj ameboj kaj ĉiam ligita al emocioj kadre de socia vivo : familioj, triboj, vilaĝoj, urboj, nacioj,..tio donas al niaj scipovoj ne imitebla fleksebleco koste de ligiteco al sociaj grupoj. Racio venis poste, tiu racio pri kio ni tiom fieras sen ke ni vere scipovu ĝin plene uzi..Mi ne imagas socion de emociemaj robotoj

Tiu ĉarma belulino estas fakte robotino !!