Eble oni povas sin demandi kial asocio kies labor lingvo estas esperanto, Sennacieca Asocio Tutmonda [SAT] tiel obstine uzas simbolojn tiel diverse taksataj kiel la saluto per Kamarado aŭ la ruĝa flago.. Kial diable tiu stranga « folkloro »? certe opinias kelkaj el vi en mondo kie laboristaro konsistas el homoj tre diversaj kun malsamaj politikaj, filozofiaj, religiaj opinioj..
Bof !! l ruĝa koloro : komunisteca ...
Kaj tuj venas en kelkaj kapoj la konfuzo kun totalismo, eĉ se sub pli atenta ekzameno ĉiuj totalismoj ne estis / estas komunistaj kaj se kelkaj reĝimoj kiuj komunistece naskiĝis evoluas ĝis pli da libereco..
Do ĉu SAT totalisma ? Evidente ne.. Sed kio do estas ĝia heredaĵo.. Kaj unue kia estas la historio de tiu malbone konata emblemo : la ruĝa flago..
La ruĝa koloro estis konata de tre longa tempo, verŝajne de antikveco, kiel simbolo de danĝero.. Per ruĝa koloro armeoj indikis ilian pretecon antaŭen iri por batalo kaj eĉ por indiki ke ili ne estos farintaj kaptitojn !!
Grava skriba pruvo de tiu uzo [almenaŭ en Francio] estis la leĝo de la 20-a de oktobro 1789 kiu devigis la « naciajn gardistojn » montri ruĝan flagon antaŭ ol ataki ribelulojn..
La rolo de tiu ruĝa flago restis tia ĝis lia alpreno [pro defio ] fare de la respublikanoj..kiuj eĉ volis ke tiu flago fariĝu la oficiala emblemo de la franca dua respubliko post la revolucio de 1848
Tiu dua franca revolucio havis eĥoon en la tuta eŭropo, okazo popularigi la ruĝan koloron kiel simbolo de amancipiĝo de la popoloj, kaj ĉefe de la laboristoj..
En 1871, la ruĝa flago estis la flago de la pariza komunumo..
De tiam, ruĝa koloro fariĝis simbolo de la laboristaj luktoj, simbolo de libereco antaŭ subpremantaj reĝimoj..
Tiu simbolo, je la koloro de sango verŝita en epoko kiam oni pafis al ne armitaj manifestaciantoj, restas kiel memorigilo de la pasintecaj luktoj. Simbolo kiun oni foje misuzis sed kiu restas por pacaj laboristaj batalantoj ne forgesebla heredaĵo.
Preter la diverseco de la opinioj pri kiamaniere batali por pli paca kaj pli libera mondo, la ruĝa koloro restas la emblemo de laborista fiero.
Send a message
Search for members
César Dorneles says:
Alain Collignon says:
Gerardo pro says:
Peter Bowing says:
La brita laborista kanto:
THE RED FLAG
(James O'Connell, 1899)
The people's flag is deepest red
It shrouded oft our martyred dead;
And ere their limbs grew stiff and cold
Their hearts' blood dyed to every fold.
Then raise the scarlet standard high!
Beneath its folds we'll live and die.
Though cowards flinch and traitors sneer
We'll keep the red flag flying here.
Peter Bowing edited this comment 4 months ago.
Jakvo pro replies:
Kvankam mi malamegas simbolojn kaj sanktigo de personojn kaj flagojn ktp,ktp. La ruĝas flago tamen daŭre tuŝas mian koron.
rughulo says:
Feliche chiuj homoj havas koron rughan , chiu homo spertu amon , kaj sankton, dignon , felichon Por tio chi necesas simboloj.