Gerardo Published on May 21, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Se vi ŝatas soci politikajn temojn..
Posted on June 28, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Ĉu Eŭropo estas mortinta ? [kiel Esperanto !!]
Posted on June 22, 08
14 comments (latest 8 days ago)
La malbela anasido [de Andersen, traduko de LL Zamenhof]
Posted on June 2nd, 08
2 comments (latest 4 months ago)
Emblemo malbone konata : la ruĝa flago
Posted on June 2nd, 08
6 comments (latest 3 weeks ago)
La hierarĥio de la bezonoj [piramido de Mazlow]
5 comments (latest 4 months ago)
Don Kiĥoto [el la klasikaĵo de Cervantes]
Posted on May 15, 08
6 comments (latest 2 weeks ago)
Strebado al plua vivo
Posted on May 9, 08
6 comments (latest 2 weeks ago)
La tabelo de la ligoj
Posted on April 29, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Kompetento kaj.. kompetento
Posted on April 29, 08
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 266 visits

La hierarĥio de la bezonoj [piramido de Mazlow]

Wednesday May 21, 2008 at 01:59PM

Oni ja scias ke la homoj havas diversajn bezonojn por plenumi sian vivon.. Sed ĉu tiuj bezonoj estas egalaj.. ĉu estas pli fundamentaj  bezonoj kiuj malpermesas la deziron de io alio se ili ne estas unue kontentigitaj ?

La usona psikologo Mazlow [mazlaŭ] trastudis tiun problemon kaj konkludis ke ekzistas kvin fundamantajn bezonojn kiujn li oardigis laŭ piramido :

                5- realigi sian idealon

       3- ami             4- esti amata

1- filiziologiaj bezonoj      2- sekurecaj bezonoj

Laŭ Mazlow, la evoluo de homa destino dependas de supreniro en tiu piramido. Ne eblas atingi la kvinan nivelon se oni ne povas plenumi la bazajn unuajn ,duajn, triajn.

Foje, la cirkonstancoj de la vivo faras ke oni retroiras, malsupreniras.. denove oni devas plenumi la bazajn bezonojn por denovi atingi la kvinan nivelon..

Konkludo : sen amo [kompreni ankaŭ respekto, agnosko de la valoro de la koncernata ulo] neeblas la sukceso..

5 Comments / add your comment?

Peter Bowing says:
Jes, tiu hierarĥo de bezonoj estas plen-sciite dum multe da jaroj. Mi opinias, ke Maslow eble ĝustas.

Estas interese, ke kapitalismo klare evitas tiujn bezonojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Pierre Levy replies:
La kapitalismo estas ekonomia kaj socipolitika sistemo heredita de pli fruaj sistemoj. Ĝi ne estas doktrino sed naskis diversajn doktrinojn, kiuj subtenas aŭ kritikas ĝin. Tiuj doktrinoj
siavice naskas politikojn, strategiojn, kiuj pli malpli orientas la evoluon de la sistemo. Lastatempe, unu el tiuj doktrinoj tendencas radikaligi la homekspluatan karakteron de la kapitalismo, liberigante ĝin el ĉiuj bremsoj. Tiu doktrino ricevis la nomon ultraliberalismo kaj
ĝiaj adeptoj pretendas ĝin "moderna" kaj sola akceptebla. Tiu speco de totalismo fakte estas fondita en la dekoka jarcento sub la pli modesta nomo liberalismo. La kapitalismo havas kiel principon la privatan posedon de produktorimedoj (kapitalo) kaj ĝian senliman kreskon per homekspluatado (profito). Pro sia inklino al ekscesoj ĝi naskis kaj senĉese renaskas sian kontraŭstaron, kies plej radikala formo, nomita komunismo, estas agado celanta ĝian forigon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Mazlow celis difini la konstantajn bezonojn de ĉiu homo, kiu ajn estu la soci politika sistemo en kiu li vivas..En ĉiu ajn entreprenestrado, eĉ la plej kapitalisma, oni devas kalkuli kun tiuj bezonoj.. Cetere mi posedas kelkajn usonajn mankibrojn pri tiu fako.. Klare estas respektataj tie la bazaj konoj de Mazlow.. Ne respekto de tiuj psikologiaj leĝoj rapide kondukus al fiasko.. Alia problemo estas tiu de financa kapitalismo, kiu absolute ne zorgas pri regado de la homoj, estas la fako de la "enkadriĝo". Je la nivelo de financisto oni simple decidas kion fari per la mono !!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 4 months ago.
Vladimír Türk pro says:
Ŝajnas al mi, ke kapitalismo (almenaŭ tiu en mia lando) ĉiam pli multe influas socion. Ĉiu penas nur akiri monon kaj tutsocie pligrandigi konsumadon de kio ajn. Signifo de tiu meza ŝtupo de la piramido ien perdiĝas. Eble mi jam maljuniĝas kaj sentimentas.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Alia karakterizo de la homa besto pri kiu Mazlow ne aludas estas ĝia timinda kapablo kaj deziro imitadi.. La posedaĵoj de unu provokas ĵaluzon de la alia kiu volas havi la samon.. Kaj jen malvirta spiralo.. kaj poste oni estas surprizita ke tia vet kurado ne alportas feliĉon.. do oni volas vet kuri ankoraŭ pli rapide. Tipa ekzemplo de alieniĝo.. kiu ne kontraŭdiras la faman piramidon, ĉar tiaj sintenoj estas malsanecaj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 4 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.