Ĉapitro LXI Pri tio kio okazis al don Kiĥoto eniranta en Barcelonon, kaj aliaj aferoj pli veraj ol diskretaj

Tri tagojn kaj tri noktojn restadis Don Kiĥoto kun Roque, kaj eĉ se li restus tricent jarojn, ne mankus al li aferoj, por miri kaj admiri en lia vivmaniero. Ĉi tie ili vekiĝas, tie ili manĝas; kelkajn fojojn ili forkuras, ne sciante pro kiu, aliajn ili atendas, ne sciante kiun. Ili dormas starante, interrompante la dormon, vagante de unu loko al alia. Ili senĉese dissendas spionojn, observas la gardo-starantojn, blovadas la meĉojn de la meĉ-pafiloj, kvankam ili kunportis malmultajn el tiuj ĉi, tial ke preskaŭ ĉiuj uzas la ŝtonpafilojn. Roque pasigas la nokton malproksime de sia bando, en lokoj, kiujn ili ne konas, ĉar la multaj ediktoj, kiujn la vicreĝo de Barcelono estis ĵetinta sur lian vivon, maltrankviligis kaj timigis lin, kaj liaj amikoj mem ĉu mortigos, ĉu liveros lin al la juĝistoj: vivo certe tre mizera kaj enuiga.

Fine, sur neuzitaj kaj kaŝitaj vojoj, ekiris Roque, Don Kiĥoto kaj Sanĉo kun aliaj ses armilservistoj al Barcelono. Ili alvenis al ĝia marbordo la antaŭtagon de la Sankt’ Johana festo en la nokto, kaj Roque, ĉirkaŭpreninte Don Kiĥoton kaj Sanĉon, al kiu li donis la dek ormonerojn . promesitajn, kiujn ĝis nun li ne estis doninta, ilin forlasis post mil afablaĵoj reciprokaj.

Foriris Roque, kaj restis Don Kiĥoto, atendante la tagiĝon, sur la ĉevalo. Ne longe daŭris, ĝis kiam komencis montriĝi tra la orientaj balkonoj la vizaĝo de la blanka aŭroro, gajigante la herbon kaj la florojn anstataŭ ol gajigi la aŭdadon, kvankam samtempe gajigis ankaŭ la aŭdadon la sono de la multaj flutoj kaj tamburoj, la bruo de tintiletoj, la svarmo kaj trotado de ĉevaloj, kiuj ŝajne eliras el la urbo. Lasas lokon la aŭroro al la suno, kiu kun vizaĝo pli granda ol tiu de ŝildo, el sub la plej malalta horizonto iom post iom supreniras.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo direktis la rigardon ĉien; ili vidis la maron, ĝis tiam de ili ne viditan: ĝi ŝajnis al ili tre vasta kaj longa, multe pli ol la lagunoj de Ruidera, kiujn en la Manĉo ili vidis. Ili vidis la galerojn, kiuj flosis ĉe la sabla bordo kaj kiuj, mallevinte la tendojn, elmontriĝis plenaj de festflagoj, kiuj flagris pro la vento kaj kisis kaj balais la akvon: interne sonoris kornetoj, trumpetoj kaj flutoj, kiuj proksime kaj malproksime plenigis la aeron per mildaj kaj batalaj akcentoj: ili komencis moviĝi kaj fari kvazaŭ bataleton sur la trankvilaj akvoj. Preskaŭ samtempe alvenis multnombraj kavaliroj, kiuj sur belegaj ĉevaloj kaj kun riĉaj livreoj eliris el la urbo. La soldatoj de la galeroj pafis per multnombra artilerio, al kiu respondadis tiuj, kiuj estis en la muregoj kaj fortikaĵoj de la urbo; kaj la peza artilerio rompadis la ventojn kun terura bruego, al kiu respondadis la ferdekaj kanonoj de la galeroj. La maro gaja, la tero ĝoja, la aero pura kaj nur malklarigita de la artileria fumo ŝajnis kaŭzi kaj naski subitan plezuron en la tuta homamaso: Sanĉo ne povis imagi, kiel povas havi tiom da piedoj tiuj korpoj, kiuj moviĝadas sur la maro.

Dume la livreuloj alvenis kun kriado de batalo kaj ĝojo tie, kie Don Kiĥoto restis surprizita kaj mirigita. Unu el ili, kiu estis avizita de Roque, diris per laŭta voĉo al Don Kiĥoto: “Bonveninta estu en nia urbo la spegulo, la lanterno, la stelo, la astro kaj la nordo de la tuta migranta kavaliraro, kiu plej larĝe ĝin entenas. Bonveninta estu, mi diras, la kuraĝa Don Kiĥoto de la Manĉo: ne la falsa, ne la fiktiva, ne la apokrifa, kiun per falsaj historioj lasttempe oni montris al ni, sed la vera, la lojala, la fidela, kiun priskribis al ni Cide Hamete Benengeli, floro de la historiistoj”.

Don Kiĥoto ne respondis vorton, kaj la rajdantoj, ne atendante lian respondon, sed turniĝante kaj returniĝante kun la aliaj, kiuj ilin sekvis, komencis fari volvantan helik-iron ĉirkaŭ Don Kiĥoto, kiu, sin turnante, diris al Sanĉo: “Tiuj ĉi bone rekonis nin; mi vetus, ke ili legis nian historion kaj eĉ tiun de la Aragonano nove presitan.”.

Revenis denove la rajdanto, kiu parolis al Don Kiĥoto, kaj li diris: “Via Moŝto, Sinjoro Don Kiĥoto, venu kun ni, ĉar ni ĉiuj estas viaj servantoj kaj grandaj amikoj de Roque Guinart.”.

Kaj al tio respondis Don Kiĥoto: “Se ĝentilaĵoj naskas ĝentilaĵojn, via ĝentileco, sinjoro kavaliro, estas ido aŭ proksima parenco de tiu da granda Roque: konduki min, kien vi volas, ĉar min ne havos alian volon ol la vian, des pli, se vi deziras dediĉi ĝin al via servo.”

Per vortoj, ne malpli afablaj ol tiuj ĉi, respondis la rajdanto, kaj ĉirkaŭfermante lin en la mezo, ĉe la sono de flutoj kaj tamburoj ili ekmarŝis kun li en la urbon, ĉe kies eniro la Malbonulo, kiu ĉiam malbonon ordonas, kaj la buboj, kiuj estas pli malbonaj ol la Malbonulo: du el ili, pli kuraĝaj kaj sentimaj ol la aliaj, sin interŝovis mezen de la aro, kaj unu, levante la voston de la azeno kaj la alia tiun de Rocinanto, enmetis kaj alĝustigis al ĉiu faskon da kardoj. Sentis la malfeliĉaj bestoj la novajn spronojn, kaj alpremante la vostojn, ili pligrandigis la suferon tiamaniere, ke, farinte mil kapriolojn, ili sendis siajn majstrojn sur la teron. Don Kiĥoto, hontigita kaj ofendita, alkuris por formeti la tufon el sub la vosto de sia ĉevalaĉo, kaj Sanĉo tiun de sia azeno. Volis tiuj, kiuj kondukis Don Kiĥoton, puni sentimecon de la infanoj, sed tio ne estis ebla, ĉar ili sin intermiksis kun pli ol mil aliaj, kiuj ilin sekvis.

Ekrajdis ree Don Kiĥoto kaj Sanĉo, kaj kun sama bruado kaj muziko ili alvenis ĉe la domo de sia kondukanto. Ĝi estis bela kaj granda kiel tiu de riĉa kavaliro, kaj tie ni ilin lasas nun, ĉar tiel deziras Cide Hamete.

El « Esperanta tekstaro »