Gerardo Published on May 9, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
La malbela anasido [de Andersen, traduko de LL Zamenhof]
Posted on June 2nd, 08
2 comments (latest 7 weeks ago)
Emblemo malbone konata : la ruĝa flago
Posted on June 2nd, 08
5 comments (latest 7 weeks ago)
La hierarĥio de la bezonoj [piramido de Mazlow]
Posted on May 21, 08
5 comments (latest 7 weeks ago)
Don Kiĥoto [el la klasikaĵo de Cervantes]
Posted on May 15, 08
5 comments (latest 2 months ago)
Strebado al plua vivo
4 comments (latest 2 months ago)
La tabelo de la ligoj
Posted on April 29, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Kompetento kaj.. kompetento
Posted on April 29, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Ezopa saĝo
Posted on April 20, 08
7 comments (latest 2 months ago)
Neŭtraleco kaj ..neŭtraleco
Posted on April 13, 08
7 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 193 visits / 1 vote

Strebado al plua vivo

Friday May 9, 2008 at 03:27PM

Ĉio homa ŝajnas kompleksa..kaj ĉiutage pli kompleksiĝanta pro la diverseco kaj konstanta evoluo de niaj kulturoj.. La pezo de la cirkonstancoj tiel erarigas nin ĝis individueca sento kaj deziro al originaleco konstruita de la socia aparato kiu regas nin.. Pensu do.. ĉu mi estas simila al mia najbaro tiu stultulo [aŭ tiel supera al mi !!] ? evidente ne .. ne eblas.

Tamen sub tia ŝajno, sub la socia komedio [foje tragedio] konstantaj trajtoj estas observeblaj.. Laŭ kelkaj fakuloj, la homa vivo resumiĝas nur per dudeko da problemaroj, ĉiam similaj konstante revenantaj, simple freŝe farbitaj laŭ kiu el ni estas koncernata. Ĉiuj el ni spertas tiajn situaciojn ĉe unu momento aŭ alia de nia vivo.. Ne same laŭ la personecoj, laŭ la karakteroj, .. eble, sed ja similaj problemaroj..

Plie, niaj reagoj estas ĉebaze tre simplaj, reagoj hereditaj de la tuta evoluo de la vivo.. de la unu nura ĉela besteto ĝis la homo regas la leĝo de la vivo.. strebado al plua vivo.. leĝo kiu regas la interna sistemo de la kompleksaj bestoj kiuj ni estas.. leĝo kiu ankaŭ regas niaj rilatoj kun ekstera medio.. neceso protekti nian vivon fuĝi ion danĝeran, batali kontraŭ malamikoj aŭ eble negoci.. ĉiam temas pri daŭrigo de nia estaĵo koste de evoluo sed pluvivo

Gvidilo helpas nin : niaj sentoj feliĉaj aŭ malfeliĉaj.. feliĉaj pro la sukceso por nia plikeskiĝo kvanta aŭ kvalita, malfeliĉo pro malsukceso, pro eraroj, pro danĝero.Evidente tiu feliĉo aŭ malfeliĉo nuanciĝas de la plej granda ĝojo ĝis la plej forta timo..Foje teruro nin paralizas, ni ne plu scias ĉu fuĝi ĉu batali.. La franca profesoro Henriko Laborit nomis tion inhibicio de la agado..

Cinikismo tio ĉio vi pensus.. brava vi estas, vi opinias ke homo estas ulo kiu agas pro moralaj kaj raciaj kialoj.. ĝuste nia homeco supozas ke ni organizas nian vivon laŭ tiaj ideoj : racieco kaj moralo.. Homo estas estaĵo kiu povas oferi sian vivon se liaj aŭ ŝiaj valoroj ne plenumiĝas aŭ se alia homa estaĵo estas endanĝerigita.. simple pripensu kial tiuj homoj tiel agas ?.. ĉar iliaj valoroj estas tiel fortaj ke ili estas eĉ pli gravaj ol la vivo mem..maloftaj estas tiuj uloj..

Gardu nin pri ĉiu juĝo de alia homo..Vi ne scias, mi ne scias kiel ni agus se tia situacio sin prezentus.por ni . herooj aŭ malkuraĝuloj ? nur tiuj kiuj travivis tiajn momentojn scias.. ofte ili ne plu povas juĝi..pro ilia morto..

4 Comments / add your comment?

rughulo says:
Kara gerardo- chiu homo jughas la alian - sed ni ne jhetu shtonon au murdu lin. Tial ekzistas jurisdikcio.
Sed ankau kaj tre bedaurinde ekzistas reghimoj (ekzemple en francio ) kiu ekspluatadas vian argumentadon, ke necesas ofero de vivo! ( Nuntempe pro malapero de komunismo estas konsiderata danghero la terorismo ekstremismo ktp.

chu reprezentanto de via shtato vochdonos por la abolo de grapolbomboj?
bedaurinde svislando esprimos sin por pli kvalitaj bomboj ( kiuj chiuj tuj eksplodos!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Sincere, mi eĉ ne aludis pri la politika aspekto de la problemo.. Mi eĉ ne diras ke oni devas oferi sian vivon.. Mi simple provas klarigi kial okazas tiajn sindonemojn [kaj fakte la ofero de la vivo estas nur ekstrema situacio] ne konforme al la leĝo de konservado de la vivo. Simple tiaj situacioj okazas kiam iu opinias ion pli grava ol lia aŭ ŝia persona intereso.. li estu aŭ ne ekspluatata.. tio estas alia afero pri kio mi eĉ ne aludis kadre de tiu teksto.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Estimo kaj admiro al Gerardo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jakvo pro says:
Plaĉas al mi vian tekston Gerardo, sed tro stulta mi estas por kompreni reagon de dromodaro kiu parolas pri aferoj kiujn ne rilatas al via teksto.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.