Grava debato ofte okazis kaj daŭre okazas pri tiu temo kiun oni tiel povus resumi :
Por esti aktivulo por esperanto, ĉu pli necesas profundan lingvan scipovon, kapablon mastri la plej etan nuancon de nia gramatiko, perfekta kono de la movada historio aŭ ĉu estas prefere bone koni la homojn iliajn dezirojn, iliajn antaŭajn kapablojn, la medio kie ili vivas.
Foje oni emfazas trian elementon kiu estas la persona motiviĝo de la instruisto aŭ propagandisto..
Klasika respondo al tia demando estas ke necesas la tri elementojn.. sed en kiaj proporcioj ? egale aŭ ne ?
Evidentas ke aktivulo ne sufiĉe instruita riskas misinformi, fuŝi foje ne konscie sian taskon pro manko da teknika kompetento.. Forgesite foje estas ke tro kompetenta persono riskas malkuraĝigi. Oni devas resti ne tro postulema kun komencantoj. Oni gardu ekvilibron inter necesaj bazaj konoj kaj elitismo lingva.. Ni kuraĝigu la esprimivon je kosto foje de pedagogia simpligo..
Pri la publiko, ege gravas ke oni sciu kia ĝi estas. Oni ne parolu same ĉe studenta medio aŭ ĉe meze instruitaj homoj.. Oni devas adapti la instru metodojn, la argumentojn.. [Iam, mi renkontis entuziasman analfabetulon en sia gepatra lingvo ĉe staĝo farita por studentoj.. ne necesas ke mi rakontu la sekvon..]
Pri la motiviĝo mi eĉ ne insistas tiel ĝi gravas.. sed motiviĝo devas esti bazita sur sufiĉaj scipovoj..
Konklude : ne entreprenu instruan aŭ propagandan taskon sen antaŭa preparo.. aŭskultu pli lertajn homojn .. kaj se en via lando ekzistas oficialaj preparadoj, laŭiru ilin .. instruado kaj propagando por esperanto ne estas afero tiel simplaj kiel oni foje diras..
Send a message
Search for members
~ Lukaso ~ says:
Do, se la afero tiel aspektas... Nu, restas al mi nur "aŭskulti pli lertajn homojn"... Kiel mezkapabla esperantisto, kiu ne aktivas en "oficialaj" rondoj de esperantistaro, mi devu nur plibonigi mian konadon de tiuj "tri elementoj"? Jes, vi pravas - ĉi tiuj tri elementoj estas evidente gravaj (komune kaj aparte)...
De tempo al tempo mi havas impreson, ke iom da geesp-istoj forgesas la aferon, ke Esperanto ESTAS LA SAME vivanta lingvo kaj, ke ĝi estas ĜUSTE LINGVO. Ekkonado de Esperanto estas (aŭ povas esti) la sama afero, kiel ekkonado de la hispana, franca, rusa aŭ angla - flanke de geamikoj, interreto, libroj ktp (mi diras nun nur pri EKKONADO, ne pri internaciaj valoroj de Esperanto)... Mi ne kontraŭas al via vidpunkto, Gerardo.
Iam mi diskutis kun Elbik (ankaŭ E-ano de Ipernity) pri la afero - eble (kadre de nia komuna interkonsento) - ni povos krei la artikolon pri ĉi-specaj aferoj... Vi komencis ege interesan temon - gratulojn!
César Dorneles says:
Mi pensas, Lukaso, ke ni ankoraŭ ne sukcesis atingi tiun gradon de 'sameco' kun aliaj lingvoj... E-o devas ĉiutage pruvi al aliuloj, ke ĝi ja estas lingvo... ke ĝi funkcias... ke ĝi estas vivanta. Se ne paroli pri la psikologiaj kialoj (bone disvolvitaj de Piron) kontraŭ la ideo de ekzisto de iu planlingvo.
César Dorneles edited this comment 2 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
- Iuj bezonas nur komunumon, kie povas farti bone. Por ili tute ne gravas, ĉu regas aŭ ne regas bone fiŝkaptadon, aviadil-modeladon, Esperanton, poŝtmark-kolektadon, ktp. Por ili gravas nur la homa medio, enkiu enestas. Tio estas tute akceptenda sinteno.
- Aliuloj bezonas komunikadi (informi kaj informiĝi) helpe de facila komunikilo (niakaze per Esperanto), kun alilingvanoj. Ankaŭ tio estas akceptenda sinteno.
- Aliuloj bezonas ludi "gravan rolon", altiri aliesajn atentojn je si, partopreni sektecajn kunvenojn, kanti himnon, ktp. Se ĉiuj aliaj homoj estus fizike nevidaj (blindaj), tiukaze la sektemuloj ne povus ĝui la portadon de Esperantista verda flago, emblemo, insigno, ktp. Ankaŭ tiu emo pri sekteca sinteno estas kutima, homa propreco.
Do, ĉiu grupo havas apartajn preferojn. Problemoj aperas nur tiukaze, se la klopodo fare de iu grupo atingi sian celon ĝenas la alia(j)n grupo(j)n atingi sia(j)n celo(j)n.
Ekz. mi apartenas al tiu grupo, kiu bezonas uzi Esperanton por kontakti diversajn alilingvanojn, por informiĝi kaj informi, do komunikadi kun ili. Por mi gravas, ke Esperanto iĝu vere facile ellernebla, uzebla planlingvo, kiu havu klaran, nekaprican gramatikon, kaj kiun lingvon povu ellerni bone, kiel eble plej multaj homoj. Mi volas disvastigi lingvon, ne movadon. Kaj min ĝenas tiaj agadoj, kiuj celas fari el Esperanto escepto-plenan, kaprican, etnolingvecan "jam ne plu facilan planlingvon". Ilia agado fortimigas la novajn, potencialajn lingvoparolantojn.
Ankaŭ tiuj ĝenas min, kiuj fortimigas per siaj sektecaj sintenoj la potencialajn, ontajn lingvoparolantojn.
Nur pretere mi mencias tion, ke por disvastigi ekz. homaranismon (t.e. toleremon pri alikulturoj, alireligioj, alirasoj, ktp.) pli bone taŭgas la angla lingvo, ĉar momente ĝin konas pli-malpli bone multe pli multaj homoj, ol Esperanton. Esperanto en si mem ne alhelpas nian mondon al homaranisma konduto.
Thierry Salomon says:
Mi tute konsentas.
Ekzemple se legi antaŭe "Por pli efika informado" aŭ aliajn gravajn tekstojn.
Vidu:
interpopolalingvo.inf.hu