La grilo kaj la formiko

La formik' en tempo vintra

grase sidis sur la greno

kiun li estis kolektinta

por si el somera beno.

Grilo iris al li pete :

"Ho , ne estu sen kompato !

Donu al mi iomete,

mi ja mortas de malsato "

Sonis la respond' severe :

"Kion faris vi somere ?"

"Violonis mi sen halto."

"Dancu do post la muziko" -

diris moke la formiko

surda por la ĉarm' de l'arto

 

Libero

Liberon plenan ĝuis iam la ĉeval'

laŭ plaĉe kuradis en la kampo,tra la val'

Alvenis foje kaj ofendis ĝin la cerv'

per malklarigo de fonto kaj huftreto de herb'

Ĝi volis venĝi,sed kun pli rapida sving'

la cervo kuris : Ĝi fiaskis pri l'ating'

Kolero en ĝi bolis, kaj ĝi en impet'

nun al la homo turnis sin kun helpo-pet'

Ĉi tiu diris : "Bone, la cervon ĉasos mi,

se bridon , selon al vi meti lasos vi"

la cervon murdis la ĉasist' per lancotraf'

sed la ĉeval' por ĉiam iĝis lia sklav'.