De ĉiam homo provis relatigi eventojn kun iliaj [realaj aŭ supozitaj] kialoj..De ĉiam homo estas konscia aŭ ne konscia logikisto..Tra la tempo la logiko perfektiĝis, raciiĝis kaj aplikiĝis al la diversaj branĉoj de ka homaj scipovoj.. Naskiĝanta scienco bezonis tiun ilon kaj tre helpis en ĝia sistemiĝo..

Por la ajna homo, mi,  vi [se vi ne estas fakulo], la homoj sur la strato, la afero estas tute klara : kaŭzo provokas efikon kaj ĉiu efiko venas de unu aŭ pluraj kaŭzoj.

Tiu simplismo povas provoki gravajn erarojn kiam ĝi miksiĝas kun afekciaj konsideroj. Nur sufiĉas citi la patologiaj reagoj ĉe viktimoj kiuj kredas ke iu estas la kulpulo sen sufiĉaj pruvoj kaj rifuzas ŝanĝi  sian opinion.

Kelkaj fakoj estas konstruitaj sur skafaldo da logikaj rilatoj . Tiaj estas la juro kaj la teologio..

Mi certe ne dirus ke oni devus forlasi la logikon.. Plej ofte ĝi estas tre utila ilo eĉ tiel necesa ke neniu civilizo povintus ekfloriĝi sen tia metodo.. Tamen oni devas malfidi.. Ĉio logika ne estas necese vera..

 

De la antikvaj civilizoj , ĉefe la greka venas alia kompreno de la mondo. Laŭ tiu koncepto la mondo rezultas ĉiumomente el interagoj de fenomenoj, senĉese moviĝantaj fluoj kiuj per iliaj reciprokaj influoj konstruas la nun percepteblan situacion.. la nomo de tiu metodo venas de la komparo kun inter homa konversacio [la greka prepozicio dia signifante pere de  kaj lektiko signifante proksimume konversacio] do dialektiko , parenco de dialogo kie logo estas parolo ]

Mi nomas tiun dialektikon malfermita pro tio ke la fluoj neniam ĉesas kaj ke la mondo, momenta konsekvenco de tiuj fluoj ĉiam ŝanĝiĝas . Tiel klariĝas la famkonata ekkrio de greka filozofo antaŭ rivero : Ĉio fluas !

 

Dum jarcentoj oni forgesis dialektikon priviliigante la klasikan logikon kiu estas kvazaŭ instinkta ĉe la pensanta homo.. ĝis la momento kiam du filozofoj de la XIXa jarcento  retrovis tiun metodon : Hegel kaj Marx..Por Karl Marx, la mondo rezultas de dialektika materiismo, signifante ke ĝi venas ne de  verko de persona Dio sed de interagantaj materiaj fortoj. Bedaŭrinde ne Karl Marx mem  sed liaj posteuloj konceptis tiun dialektikon kiel fermita, tio estas ke post la fina venko de proletaro kontraŭ burĝaro venos paradiza socio senekspluata. Pro  ilia hasto alvenigi paradizon, politikistoj kreis inferojn…

 

Intertempe, sciencistoj retrovis dialektikan pripensadon kaj danke al tiu metodo multe progresigis niajn konojn pril universo… Kompleksiĝis la malfermita dialektiko al sistemismo, trastudo de evoluantaj sistemoj [analizo de la homa korpo kiel sistemo de sistemoj] malfermante la pordon al la nocio de komplekseco.

 

Ĉu ni devas do forlasi nian kutiman logikon favore al tiu mirinda ilo kiu estas dialektiko.. Certe ne, ĉar fakte la diversaj formoj de logiko kompletigas unu la alian. La plej kutimaj situacioj estas klarigeblaj per la ĉiutaga logiko ofte nomita lineara, aliaj situacioj necesas esti ekzamenitaj sub la lumo de dialektiko , foje necesas analoga logiko [mi eble reparolos pri tiu misestimata pripensado uzata de nia karmemora Claude Piron por klarigi la strukturojn de esperanto]. Do korekte pensi necesas ke oni disponu serion da metodoj adaptitaj al ĉiuj tipoj da situacioj : la ilara skatolo de la logikisto…