Gerardo Published on March 27, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Kompetento kaj.. kompetento
Posted on April 29, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Ezopa saĝo
Posted on April 20, 08
7 comments (latest 2 months ago)
Neŭtraleco kaj ..neŭtraleco
Posted on April 13, 08
7 comments (latest 3 months ago)
Malkonata logiko : la malfermita dialektiko
Posted on April 7, 08
4 comments (latest 3 months ago)
Du kontraŭ unu : la triadoj en homaj interagoj
2 comments (latest 3 months ago)
Estonteco de esperanto (2)
Posted on March 16, 08
Estonteco de Esperanto (1)
Posted on March 9, 08
12 comments (latest 2 months ago)
La arto de la trejnisto (1)
Posted on March 5, 08
2 comments (latest 4 months ago)
Handikapigaj situacioj : kio estas handikapo
Posted on February 27, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 184 visits

Du kontraŭ unu : la triadoj en homaj interagoj

Thursday March 27, 2008 at 06:57PM

Por montri kiamaniere homoj inter agas en grupoj [de la plej simpla kiel familio ĝis la plej kompleksaj kaj multnombra] evidente ekzistas sufiĉe diversaj analizaj metodoj.. Mi plej bone konas la klarigon per la triadoj, dialektika skemo trovita de la usona skolo de Palo Alto [Kalifornio]. Pli precize, mi aĉetis en 1984 libron verkitan de Profesoro Théodore Caplow [Teodor Kaplaŭ] pri tiu temo.

Oni povus iom naive kredi ke inter agoj okazas laŭ moralaj aŭ ideologiaj kialoj, gvidataj de plene raciaj pripensoj.. Jen profunda eraro, diras al ni la sociologo.. La homaj sintenoj obeas al senkompataj fortoj liveritaj de la cirkonstancoj. Skandale !!

La metodo de la triadoj aplikiĝas al multaj situacioj.. de la triado familia [patro, patrino, infano(j)]ĝis la ĉiuspecaj balotoj [dekstro, maldekstro, popolo]. Ĝi povas klarigi kial la rezultoj de la konfrontiĝoj povas esti sufiĉe ofte surprizindaj, ne raciaj..

Mi ĉerpos en la libro de Thodore Caplow plej simplan skemon. Tiu de tri mafiozoj lasitaj pro hazardo sur ne enloĝanta insulo.. Ili do estas nur tri, kaj jen tuj okazas lukto por la povo..

Ni vidu la komencaj kondiĉoj . Unu A estas la plej forta el la tri, logike li devus rapide fariĝi la ĉefo .; dua B estas mez forta kaj ta tria C  estas la plej malforta el la tri . Oni do povus supozi ke la ordo de la hierarkio estos A  B C.

Erare... ĉar ili estas tre malicaj mafiozoj, kio ne devus surprizi nin.. Ili do provos alianciĝi  unu kun alia por superi kaj fariĝi la estroj de la grupo.

Oni povas ekzemple aliancigi   B kun C .. kaj la malfeliĉa A estas venkita de la fortoj de la du aliaj kunuloj.

Tiam A pripensas "se mi alianciĝus kun C B,mi eble povus superi" kaj proponas avantaĝojn al eventuala aliancano kaj pro tio retrovas la unuan lokon en la hierarkio..

Evidente, en la reala vivo, la afero estas iom pli malsimpla ĉar la fortaj rilatoj inter la homoj ne nur dependas de la krudaj fizikaj kapabloj.

Se , anstataŭ izolitaj homoj, oni prenas homajn grupojn, la afero estas des pli kompleksa ke la homoj ne ĉiam obeas al la oficialaj estroj de sia grupo.. La principo tamen samas, kaj la triada metodo ja permesas kompreni la "balotan kuirarton" kie por venki oni devas serĉi aliancanojn., la aliancoj ne ĉiam estas tiuj kiujn oni atendus se la decidoj dependus nur de moralaj aŭ ideologiaj kialoj..

 

2 Comments / add your comment?

Jakvo pro says:
Ĉu enpolitiko oni ne agadas kiel la malicaj mafiozoj?
Posted 3 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Vi ĉion komprenis Jakvo.. Oni ja povas klarigi per tia metodo la kialon de la problemoj kiuj turmentas la francan socialistan partion..kaj la katastrofan evoluon de la centristo kiu de tre bela tria pozicio dum la prezidenta baloto alvenas al kvazaŭ ne ekzisto dek monatojn poste, sen ke li eĉ povu fari ion.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 3 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.