Kia estis la lingva situacio en 1887, kiam  Ludoviko Lazaro Zamenhof verkis lian unuan libron ?  Estis jam la fino de la internaciskala regno de la Franca lingvo .. Francio venkita post la milito kun Prusujo en 1870 ne plu estis la kontinenta potenco kiu ĝi antaŭe estis, venis tempo de malrapida deklino de lingvo ankoraŭ parolata de la reganta klaso en la tuta Eŭropo. USONO siaflanke estis izolita, malfortigita de interna milito [nordo kontraŭ sudo] . Fino de la XIX-a jarcento kaj komenco de la XX-a  estis momento de triumfo de ĉiuj naciismoj. Eŭropaj potencoj finkonkeris la aliajn kontinentojn . Estis tempo de koloniismo  kiu perforte enkondukis la eŭropajn lingvojn ĉe afrikanoj aŭ azianoj..

Flanke de la « artefaritaj » lingvoj  estis ankoraŭ la momento de Volapüko heredanto de longa tradicio de serĉado de perfekta lingvo por la mondo. Komplekseco, malfacila lernebleco de tiu lingvo, momente tre sukcesa, lasis plenan ŝancon al naskiĝanta nova lingvo baldaŭ nomita laŭ la pseŭdonimo de sia iniciatinto : Esperanto

Unu vorto pri ekonomio. La epoko estis tiu de naskiĝo de kapitalismo, de amasa migrado de kamparanoj al pli kaj pli grandaj urboj. Kapitalismo ankoraŭ bremsita de la naciismoj kiuj malpermesis  liberan komercon. La nocio de merkato ankoraŭ ne vere ekzistis.

Jen en kiaj cirkonstancoj esperanto faris siajn unuajn paŝojn. Post relative facila  venko kontraŭ Volapüko [volapükaj kluboj fariĝis la unuaj esperanto asocioj] esperanto estis tute normale konsiderata de siaj promociantoj kiel la estonta lingvo de la mondo.

Tiuepoke, la koncepto pri ponto lingvo ne ankoraŭ estis enkondukita, manko kiu favoris iluziojn kaj timojn pri la anstataŭigo de ĉiuj lingvoj per nur unu, iluzioj kaj timoj feliĉe ne akceptitaj de ĉiuj sed de kelkaj sufiĉe nombraj, foje potencaj homoj. Kaj jen kio malhelpis la unuan kreskiĝon de la lingvo, krom provoj « plibonigi » la inventon de Zamenhof  [la krizo provokita de Ido]

Venis la du amas buĉadoj de la mondmilitoj kiuj silentigis foje murdis esperanto aktivulojn, malpermesis la funkciadon de la asociaj strukturoj, lasis la movadon sensangan ĉe la fino de la premsonĝo.

Venkis USONO, dank al ĝia industria kaj komerca potenco… La mondo denove kreskiĝis, pli kaj pli rapide,la komercaj interŝanĝoj disvolviĝis. Moderna industrio kaj komerco necesigis ĉu malsimplajn , multekostajn tradukojn , ĉu uzado de ponto lingvo..

Kaj kiel por la mono [la reganta dolaro] la angla lingvo pro neceso uzurpis la lokon kiun ne povis okupi la tro malfortigita esperanto..

Facile kompreneblas ke inter  italo kiu lernis la francan kaj germano kiu lernis la anglan, la komunikado ne facilas.. Do imponiĝas la neceso trovi ponto lingvon por permesi la interkompreniĝon

Sed kiu ponto lingvo ?? Ne ekzistas organizo kiu povus decidi [tio ne estas ekzemple inter la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj cetere elektis plurajn lingvojn kiel labor lingvoj] Do kreiĝis ne oficiala merkato kie principe ĉio estas ebla. Kompreneble okupas la unuajn plej riĉajn partojn de tiu merkato lingvoj de la plej potencaj ŝtatoj  aŭ pli ekzakte de la ŝtatoj kiuj akaparis la plej grandan parton de la komercaj interŝanĝoj.. La angla lingvo evidente okupas la unuan lokon, venas poste la hispana, la franca,.. kaj fine esperanto. Esperanto ja havas sian lokon, certe malgrandan sed lokon tamen en la granda merkato de la ponto lingvoj..

En tia situacio, kiel esperanto povas pluvivi kaj plikreskigi sian parton de la merkato ? Certe ne per helpo de politikistoj de la grandaj nacioj tro okupataj por  defendo de iliaj propraj lingvoj. Eble oni povus pli facile konvinki  respondeculojn de malgrandaj ŝtatoj sed tiuj timas konscie aŭ ne pri la reagoj de la promociantoj de la grandaj lingvoj.. kaj  iliaj landoj estas pli malpli viktimoj de ĉiaspecaj komercaj premoj..

Do restas unu nura solvo, laŭ malnova moto  « Ni fosu nian sulkon » Tio estas ke pli kaj pli  ni devas kalkuli kun niaj propraj fortoj, tiuj de la esperantista popolo, de esperantio . Sed ne evidente de komunumo  fermita sur sia nura horizonto.. Tia renoviĝo de nia strategio supozas, kaj ni ja komencis, oferti al la ekstera publiko, al eksteraj organizoj produktojn kaj servojn kies utilo estos ilia ĉefa alloga argumento.

Tio supozas ke esperantistoj interesiĝu al ekstera mondo, ke ili antaŭ provi konvinki , provu mem kompreni kiaj estas la celoj kaj interesoj de la homoj, organizoj  kiuj estas iliaj kontaktoj.

Esperantio meze de la mondo !!

 

Daŭrigota