Problemo estas metita kiam oni devas plenumigi taskon al homoj : Ĉu oni devas pli atenti pri la rezulto aŭ pri la homoj kiuj devas plenumi la taskon ? Unuavide, vi tuj komprenas ke la antaŭviditaj labormetodoj ne estos samaj en la unua kazo kaj en la dua.

Fakte oni tiel pensis ĝis antaŭ ne longe, opiniante ĉu ne gravas ke la homoj estu aŭ ne feliĉaj , ni devas atingi la finon de la procezo, la rezulto, plej rapide.nur tio gravas, aŭ inverse gravas la homoj, ni povas atendi iomete pli sed vere la laboro estas farita por la homoj kaj ne inverse..

Vi povas supozi ke la industriestroj plej ofte preferis la unuan metodon kun laborkondiĉoj ĉe limo de sklavigo kondukante  efektive al ŝajne taŭgaj rezultoj sed kun akceptitaj perdoj sub formo de  diversaj malsanoj kaj akcidentoj.

Tiuj kiuj volis humanece,uzi la duan metodon, primokataj  atingis ne sufiĉajn rezultojn . En medio kie regas konkurenco tiuj « sentaŭguloj » ne nur estis severe prijuĝataj sed rapide  bankrotis…

Do, jen venas juna entreprenisto ĉe ŝajne modela entrepreno kie la dungistoj estis feliĉaj kaj kiu atingis tre bonajn rezultojn. La estro / trejnisto de tiu entrepreno estis konata en la tuta regiono kiel « originalulo » kiu uzis strangajn metodojn, la « minuta trejnisto »

Surprizita, la juna entreprenisto volis viziti kaj provi kompreni kia estis la uzata metodo . La « minuta trejnisto » permesis kaj konfirmiĝis la famiĝo de la modela entrepreno .. Revenante ĉe la oficejon de la estro, la juna entreprenisto  rimarkis afiŝitan kartonon kun moto :

« La homoj kiuj sin sentas bonfartaj kaj feliĉaj  produktas bonajn rezultojn »

Jen la ŝlosila klarigo de la metodo. Ni vidos poste detale, kiel ĝi aplikiĝas

 

Daŭrigota …