Oni ofte min demandis post kiam mi komencis elvoki esperantlingve la problemojn metitajn de handikapigaj situacioj.. entute kio estas handikapo. La respondo al tiu demando estas nepre necesa por ke oni povu difini la bezonojn pri kompenso fare de la socio.

La difinoj povas varii laŭ la landoj. Ekzistas tamen nun internacia nomenklaturo difinita de Monda Sana Organizo.

Ĉiakaze, handikapo devas esti konsiderata laŭ la sociaj konsekvencoj por la persono kiu ĝin eltenas. Vidu ĉi sube la difinon entenatan en la franca leĝo [Leĝo de la 11-a de februaro 2005]. Gravas kaj devas esti kompensata aŭ mildigata per kuracado / flegado ĉiu socia limigo eltenata de la persono kiu malpermesas lian / ŝian plenan socianiĝon [socianiĝi = fariĝi ano de la socio]

 

Konsistigas Handikapo, laŭ la senso de la nuna leĝo , ĉiu limigo de la aktiveco aŭ de la partopreno en la socia vivo eltenata en sia ĉirkaŭaĵo de persono pro grava alteriĝo, daŭra aŭ definitiva de unu aŭ pluraj funkcioj fizikaj , sensoraj, mensaj, kognitivaj aŭ psiĥaj, de pluri handikapo aŭ de invalidiga malsano.