Gerardo Published on February 27, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Estonteco de esperanto (2)
Posted on March 16, 08
Estonteco de Esperanto (1)
Posted on March 9, 08
12 comments (latest 2 months ago)
La arto de la trejnisto (1)
Posted on March 5, 08
2 comments (latest 4 months ago)
Handikapigaj situacioj : kio estas handikapo
Posted on February 27, 08
Kiel havigi al si amikojn
5 comments (latest 4 months ago)
Por sukcesa planado : la metodo KVIN
Posted on February 24, 08
6 comments (latest 4 months ago)
Mi venas el lando sen bilda
Posted on February 20, 08
6 comments (latest 4 months ago)
Akiro de scipovoj : neniu donu lecionojn
Posted on February 16, 08
8 comments (latest 5 months ago)
Libera Folio - " Demandu antaux ol respondi ! "
Posted on February 13, 08
1 comment (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 424 visits / 1 vote

Kiel havigi al si amikojn

Wednesday February 27, 2008 at 06:32PM

Mi nun parolos al vi pri malnova amiko libro kiun mi reprenas de tempo al tempo [mi aĉetis ĝin en 1974]. Temas pri franca traduko de la verko de usonano Dale Carnegie [Del Karneĝi]. Iom malnovaj sed ankoraŭ aktualaj estas liaj konsiloj por la gvidado de homoj.. Tiutempe la neŭrosciencoj  eĉ ne balbutis, Carnegie trovis en siaj legadoj kaj  pragmatisme en la vivsperto kiamaniere agi kun la homoj, kiel havigi al si amikojn.. Oni trovas en liaj konsiloj, en liaj rakontoj verkitaj laŭ tipe usona maniero, sen teoriumado, la konkludojn kiujn ni jam vidis ĉe la nunaj sciencistoj.. Homoj estas afekciaj estaĵoj, enfermitaj en siaj krealecojj. Jen resume, kelkaj konkludoj trovitaj en la libro.

 « se vi volas mielon, ne skuu la abelujon »

 

Ses rimedoj por gajni la simpation de la homoj

 

1-       Sincere interesiĝu pri la aliaj

2-       Estu ridema

3-       Memoru ke la nomo de iu homo estas por li  /  ŝi la plej grava vorto en la tuta vorttrezoro

4-       Scipovu aŭskulti. Kuraĝigu la aliajn ke ili parolu pri si

5-       Parolu al via kunparolanto pri tio kion li / ŝi  ŝatas

6-       Montru al li, sincere, kiom li / ŝi gravas

 

Dekdu manieroj por konvinki

 

1-       La nura rimedo por venki en diskuto estas eviti ĝin

2-       Respektu la opiniojn de via kontraŭulo, neniam diru al li / ŝi ke li / ŝi malpravas

3-       Se vi malpravas, tuj  kaj elkore agnosku vian eraron

4-       Ekparolu mallaŭte

5-       Metu demandojn kiuj necese alvenigas pozitivajn respondojn

6-       Lasu la alian paroli senĝene

7-       Lasu lin / ŝin  kredi ke la ideo kiun vi sugestas venas de li / ŝi

8-       Sincere provu vidi la situacion laŭ la vidpunkto de via kunparolanto

9-       Donu al la aliaj la simpation, la komprenemon  kaj eĉ kompaton kiujn ili deziregas

10-   Alvoku la bonvolemon de via kunparolanto

11-   Impresi la vidon kaj la imagpovon

12-   Lanĉu defion

 

Naŭ manieroj kritiki  sen ofendi nek vundi

 

1-       Komencu sincere laŭdante  lin /ŝin

2-       Ne rekte montru al li/ŝi liajn / ŝiajn eraroj aŭ difektojn

3-       Antaŭ ol kritiki emfazu viajn proprajn erarojn

4-       Ne rekte ordonu. Sugestu, metu demandojn

5-       Ne ofendu lian/ŝian memestimon. Lasu al li/ŝi la eblecon  savi la ŝajnojn

6-       Rekonu liaj / ŝiajn meritojn pro liaj / ŝiaj penoj. Viaj kuraĝigoj estu malavaraj kaj sinceraj

7-       Kuraĝigu lin / ŝin. La eraro ŝajnu esti facile korektebla , la tasko facile plenumebla

8-       Agu tiel ke li / ŝi estu feliĉa fari tion kion vi proponas

 

5 Comments / add your comment?

Karulo says:
Unuarigarde ili ŝajnas al mi tre saĝa konsilaro. Ties plenumo verŝajne ne same (mal)facilas por ĉiu homo. Interese estus scii ĉu Dale mem kreis tiun simplan sed efikan filozofion aŭ ĉu li legis el diversaj fontoj kaj lerte enpakis la aferon. Ĉiukaze li havas la meriton pioniri en la disvastigado de tiuj rekomendindaj sintenoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Fakte,laux mia scio, ne ekzistas teoriumado. Dale Carnegie kaj liaj posteuloj kreis potencan internacian fondajxon kiu disdonas praktikan trejnadan formadon laux la principoj de la fondinto. Tiu formado entenas cxiujn aspektojn de la hom gvidado
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Saluton! La naŭa maniero de "kritiki sen ofendi nek vundi" plej plaĉas al mi, tamen ne estas facila ... Estus bonege, se la punkto havus subpunktojn ;-))))
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Fakte ne ekzistas mirakla rimedo.. La eltiraĵo kiun mi prezentis venas el libro tamen pli ampleksa.. kaj viva. Mi evidente prenis riskon limigante ĝin al simpla resumo .. Aliflanke, ĉiu forĝas sian propran stilon.. sed mi provos en la estonteco doni kelkajn ideojn.. Notu tamen ke la granda principo de demokrata funkciado en grupo estas ja rimedo por ke la membroj sin sentu koncernataj de la prenitaj decidoj.. Jen kion mi povas nun diri..
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Hahaha- bona sherco! Homoj ja shatas esti ofenditaj kaj vunditaj - tion oni ne forgesas. Bravo, Gerardo - chiam vi trovas interesajn tekstojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.