Dennis Keefe estas spertulo pri merkatiko.. Laux li esperantistoj povus multe pli efike ol nun uzi diversajn lingvajn eventojn por informi pri esperanto. Kondicxe ke ili lernu auxskulti , ne nur paroli..

Li rakontas  sian sperton  en la lingvo foiro de Tuluzo [Francio] en kiu li partoprenis

Keefe citas sian vendisto metion cxe IBM [granda informadika firmao] . Tie, se li volis ke siaj klientoj acxetus novan informadikan sistemon, li komencis metante multajn demandojn, li tiel celis perfekte koni la klienton kaj gxiajn bezonojn...

Same, la publiko al kiu la esperantistoj alparolas  multe pli bone auxskultos nin se ni mem komprenas gxiajn motivojn kaj pensmanierojn. Pro tio ke cxiu individuo, cxiu organizo  povas havi siajn specialajn motivojn  por uzi aux ne uzi esperanton, lerni aux ne lerni gxin, estus pli bone ekkoni tiujn motivojn por  starigo de trafaj  demandoj

Kaj li donas ekzemplon pri la metodo uzebla dum lingvaj foiroj.. metante tiajn demandojn al la vizitantoj :

Kiel vi venis al la lingv foiro ? Cxu vi instruas aux lernas lingvon ? Kiujn lingvojn vi lernis ? Cxu tio estis facila , malfacila ? Se vi povus lerni novan lingvon ekster euxropan, kiun lingvon vi elektus ? Kiam vi lernis la lingvon xxxx , cxu tio helpis alvi lerni la lingvon yyyy ? Cxu vi sxatas vojagxi ? Kial vi sxatas la lingvon xxxx ? Kio estus ideala internacia lingvo ?   ktp..

Legu pli en Libera folio...