En si mem la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda indikas nenion krom la strukturo mem de la asocio. Gxi estas asocio de individuoj en kiu cxiu homo povas aligxi sendistinge de gxia aparta nacieco, de gxiaj apartaj konvinkoj.Tamen estas deviga ke cxiu membro de SAT scipovu E-on por partopreni la funkciadon de la asocio.

La statuto de SAT precizigas. Gxi estas kleriga, kultura asocio por laboristoj kie cxiu membro estas invitita respekti cxiujn skolojn de la laborista movado. Agnosko de diverseco, de super tendenco de la asocio.

SAT estas ligita al reto de laboristaj esperanto asocioj kies rolo estas varbi en la laboristaj kaj progresemaj medioj en la regionoj kie oni parolas tiu aux alia lingvo kaj instrui la internacian lingvon al tiuj varbitoj por ke ili povu aligxi al SAT

Jen la baza organizo..

Historio de la SAT movado diras evidente iom pli. Se oni sin tenas al la cirkonstanca historio, SAT cxe gxia naskigxo en 1921 estis sub tre forta influo komunista. Situacio facile komprenebla. Oni jxus eliris el la unua mondmilito, la kumunista revolucio jxus venkis en Rusio..Ekis la terura batalo kiu oponis en la XX a jarcento kapitalismo kaj socialismo..SAT estis tiam avangarda organizo por la fina venko de la proletaro.

La organizo rapide kreskis gxis la momento kiam gxi atingis 7000 membrojn en la tridekaj jaroj.

Sed kial do ekestis tre rapide rezisto al plena obeo je la ordonoj de Moskvo ? evidente manifestigxis la plurtendenco de la asocio, plie la ordonoj de "komintern" estis aparte krudaj.. sed tio ne suficxas por klarigi la forton de la rezisto, la internaj bataloj dum la SAT kongresoj.

Mia persona hipotezo estas trovebla  en la franca subkonscio de la gvidantoj kaj sercxebla laux tri karakterizoj de la SAT heredajxo.

1- La fondinto Eugène Adam [Lanti] estis metiisto . Li lernis la lignajxistan metion antaux ol deveni instruisto cxe famkonata ebonista lernejo. Li ne povis ne koni la Kompanaroj , jarcenta organizo de la franca laboristaro. Li ne estis filozofa nek politikista gvidanto sed simpla laboristo kun auxtodidakta kulturo.. La etoso de solidareco interhelpo kiun li enkondukis estas tre tipa de tiu de la kompanoj.. Li evidente malfidis la politikistojn [respondeculoj laux li, kaj oni nur povas kompreni lin, de la amasbucxado kiu jxus okazis] ne emis la gxeneralaj ideoj de la filozofoj [Lia kulturo entenas pli da Rabelais aux Voltaire ol da Karl Marx ]

2- Cxe la fino de la XIX a jarcento, la organizo de la scienca sercxado naskigxis . Sciencistoj ne plu estis izoluloj kaj kreigxis vera socia tavolo de sciencaj sercxantoj kies ideologio rifuzis la krudan naciismon en kiu banis euxropo tiu epoke. Tie estas versxajne la deveno de la sennaciista ideologio kiun Lanti enkondukis por kontrauxbatali komunistajn atakojn. Tio estas evidenta kiam oni komprenas kun kia respekto lanti traktis la sciencajn donitajxojn

3- La altiro al Internacia lingvo estas la tria fonto. Notinde estas ke diskuto pri tiu temo estis vigla, post la unua kongreso de Esperanto en 1905 kaj post la disigxo de Ido. Lanti, momente, interesigxis pri Ido kaj finfine, antaux la kreigxo de SAT revenis al Esperanto

Kaj nun post tiuj eventoj, bataloj, kiuj tiom okupis la historion de SAT, kvazaux malaperigis la asocion [diri ke la strecxa etoso de la periodo inter la du militoj estis favora al kreskigxo de la socio estas laux mi malbona sxerco, kiom da tempo kaj valoraj membroj perditaj], kiam la kauxzoj de tiaj problemoj cxesigis kaj ke la bruo de la tiamaj bataloj  ne plu estas ecx auxdebla..

Nun SAT trovu en sia heredajxo fortojn por estonteco. La valoroj de solidareco, sercxado de plej granda kvalito de la kompanoj , la scienca asketismo nun tre malproksima de la scientismo, la dauxran kreskigxon de la E-o movado.. jen la kialoj por ke SAT dauxru kaj evoluu laux la necesoj de nia tempo.

En mondo submetigita al cxiuj formoj  da malestimo por la valoroj de la homa laboro, de la homa kreivo, fare  cxu de senanimaj financistoj cxu de fanatikuloj cxiuspecaj , SAT estas nepre necesa kiel kleriga, kultura lernejo por respekto de la homoj kiu ajn estu iliaj devenoj, opinioj,kulturoj.. En SAT ni kune pliricxigxu el niaj diferencoj [www.satesperanto.org]