La psikologio celas klarigi kaj plibonigi niajn kondutojn. Gxi povas helpi nin en niaj rilatoj kun aliuloj, en la edukado de niaj infanoj . Gxi ne cxesas proponi novajn klarigojn pri la kialoj de niaj sintenoj kaj sugesti novajn metodojn por reiri al harmonia vivo.Gxi observas, eksperimentas, gxi pragmatisme antauxeniras, gxi lauxiras la terenon.

La filozofio pripensas, analizas la homecon, provas kompreni nian cxeestadon en la mondo, la universon, la morton, la tempon, la etikon, cxion komunan al ni kiu ajn estu nia deveno,  nia sekso aux nia travivado..

La filozofio eliras el "realo" por dedukti ideojn, kiam la psikologio prilaboras praktikajn rimedojn por plibonigi la trairadon  de niaj vivoj . La agad kampo de la psikologio estas la individuo, kiam la celumo de la filozofio estas la universalo

Ili dum longa tempo snobe traktis unu la alian, la filozofoj prijugxante la psikologojn tro prozaj kaj tiuj lastaj opiniante la filozofojn tro intelektaj kaj malproksimaj de la vera vivo.

Tamen ili havas similan ekzistokialon : helpi nin pli bone travivi nian surteran vojon.De la momento kiam ili malproksimigxas el tiu celo, ili perdas ilian senson...Oni instigas nin ne plu fari trancxon inter nia kapo, nia koro, nia korpo. La individuo plej perfekta, plej felicxa  estu unueca kaj rekonsiligita kun si mem.

Estas nun agnoskita ke la psikaj perturboj  povas malsanigi la korpon same kiel deprimon povas havi korpajn kauxzojn. Plie, vivmaleston povas havi verajn ekzistadajn  kauxzojn, cxar sen klara kompreno de kio ligas nin al la aliaj homoj kaj al la universo ni estas minacataj de perdo de senso

Kiel venki la timon sen akcepti nian mortalecon ?

La plej bonaj psikologoj kaj la plej bonaj filozofoj ja komprenas ke ili bezonas ambaux vid- manierojn. Bedauxrinde tiuj estas maloftaj.