Gerardo Published on January 20, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Etapoj en la akiro de kompetento
Posted on February 4, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Filo kaj Psiko, du malsamaj manieroj vidi la mondon
Posted on February 1st, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Grava atentigo pri viaj vizitoj kaj komentoj
Posted on January 27, 08
7 comments (latest 5 months ago)
Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj
Posted on January 26, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?
9 comments (latest 5 months ago)
Por esti klaraj inter ni
Posted on January 16, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Handikapigaj situacioj : la dosiero
Posted on January 9, 08
1 comment (latest 6 months ago)
Cxu Kartezio malpravis ?
Posted on January 4, 08
7 comments (latest 6 months ago)
Ni havu la reflekson "Vikipedio"
Posted on January 3rd, 08
3 comments (latest 11 days ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 404 visits

Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?

Sunday January 20, 2008 at 10:46PM

En libro eldonita en 2003, "Cent mots pour ne pas aller de mal en psy" [Cent vortoj por ne iri de suferoj gxis psi(kologo), la franca psikologo Thierry MELCHIOR [Tjeri Melkior] prezentas al ni vortareton kiu estas same manlibro pri praktika psikologio kaj enkonduko al filozofa pripensado.

Tie, unu el la artikoloj titoligxas Créalités, titolo kiun mi tradukas, neologisme, krealecoj. Fakte temas pri  miksajxo de du vortoj kredoj kaj realecoj, entute kredoj pri kio povas esti realeco.

Do, mi provos cxi poste iom klarigi [aux malklarigi]  temaron kiu debatigas la filozofojn de jam pli ol dumil jaroj

Kaprompiga demando.. cxu la realo ekzistas ekster ni, sendepende de ni aux cxu gxi estas kreajxo de nia psiko..Ja multaj filozofoj provis respondi  gxis la respondo kiu aperas plej kredinda al nia psikologo , tiu de Imanuel KANT , kiu montris ke la realo ne estas konebla.

Se ni rigardas flanke de la nunaj sciencistoj, ecx nia ekzisto estas dubinda. Pli oni pliprofundigas la sercxadon tra la sistemoj de sistemoj en la homa cerbo, malpli oni trovas la finan strukturon,la "homunculus" [hometo en la latina] kiu povus klarigi la kialon de nia fukciado kaj de nia konscio. Oni ecx alvenas al konkludo ke cxio sentita de ni venas el simultaneco de diversaj "semantikaj reagoj" [emociaj, sentaj, intelektaj,..] Entute ni estus kvazaux iluzioj. Same, pri la universo..Pli oni sercxadas tra la partikloj pli kaj pli malgrandaj [oni tre malproksimigxis de la nedividebla atomo] pli oni malkovras ke oni povas analizi ankoraux pli profunden gxis oni alvenas al matematikaj formuloj..Kaj la teorioj pri la relativeco kaj pri kvantoj, kompreneblaj nur de kelkaj fakuloj ne lumigas nian sercxadon sur la vojo de la realeco..

Tamen mi rakontu zen humuran anekdoton.. Vi certe scias ke spirituala formado cxe la orientaj filozofoj supozas longan silentan cxeestadon apud mastro de la disciploj. Iam, unu tia lernanto ekhavis fulman senton ke li fine trovis la senson de cxio en la mondo... Li tuj iras al la mastro kaj ekkrias  "Mastro, mastro, mi cxion komprenis  !!  la mondo estas iluzio" La mastro prenis bastonon kaj frapis suficxe forte la malprudentulon.. "Ho, mastro, kial vi frapis min tiel ??" demandis la disciplo. "Nu, mia disciplo,cxu vi ankoraux kredas ke la mondo estas iluzio ?"

Do, antaux tiuj ne klarigitaj, eble ne klarigeblaj, misteroj, MELCHIOR proponas praktikan koncepton.Laux lia ideo, cxiu el  ni posedas sian propran idearon pri la realeco.. nek pli vera nek pli malvera ol alies idearoj . La sintenoj de cxiu el ni estas forte ligitaj al sia propra idearo sia krealeco.

Klerigado, kulturo ja konsistas el vola, ne vola revizio de krealeco kontakte de alies krealecoj [cxu tra vivsperto, tra debatoj aux per legado,ktp..]

Ni malfermu niajn barojn, ni interkrucigu niajn krealecojn, jen la celo kaj rimedo de cxiu homa progreso.

 

 

9 Comments / add your comment?

Jakvo pro says:
Jam kelkfoje mi partoprenis prelegojn pri Nano teknologio kaj vidis nanopartetojn tra mikroskopo. Eble tiuj filozofoj pravas. Ne plu daŭras longe antaŭ ol oni pasas la limon de Nanopartetoj. Eble fine oni malkovras la veron? Ĉu dum nia vivo? Mi ege dubas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Tre bona artikolo! Lasu titolon simple - KREALECO.
Spritega neologismo - vere plachas.
Vivu krealeco, mortu kreteneco!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Karulo says:
Nu, ŝajnas al mi ke la artikolo provas rediri tion kion orientaj filozofioj, ĉefe budhismo, instruas jam de antaŭ jarcentoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Pri budhismo mi ne scias, mi cxefe interesigxas pri taoismo kaj eble verkos ion pri Lao Cu [la maljuna sagxulo] . Cxiakaze, cxu ne necesas ke oni rediru tian veron ofte forgesitan dum la agado ?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Kaj mi pensas ke interkrucigo de krealecoj estas neebla ĉar la krealeco de la aliaj estas nur parto de nia krealeco, do, nur unu krealeco ekzistas en la tuta universo por ni.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Ni gardu la piedojn sur tere.. Mi ne celis meti metafizikan demandon. Simple konstati post multaj aliaj ke ni cxiuj estas en niaj propraj vezikoj, en niaj konkoj kies konsisto estas la ideoj kiujn ni povas havi pri la de ni supozita realeco. Jen kio estas krealecoj. For la mistikismon !! Kaj mi konkludas dirante ke sen interkrucigoj de tiuj idearoj neniu homa progreso estas ebla. Vivu la fleksebleco !!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 6 months ago.
Karulo replies:
Mi ne povas konsenti pri la minusvalorigo de mistikismo. Ĝi baziĝas, laŭ mi, en meditado, kaj meditado estas tre scienca esplormetodo, ĉar temas pri observado kaj komprenado de la fenomenoj. Bedaŭrinde multaj historiaj mistikuloj ekiris el erara premiso: la ekzisto de Dio (laŭ religia senco) kaj, same kiel en la sciencaj fakoj, oni ne devas antaŭsupozi ion kio ne estas pruvita.
Kelkaj el la pragrekaj filozofoj estis mistikuloj kaj ne necesas diri kiom gravas pragrekio por klarigi la progreson de niaj kulturo kaj valoroj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Kial vi nepre volas malfermi pordon kiu kondukas al abismo?..mi ne atakis mistikismon, mi simple ne volas enkonduki tiun dimension. Multaj aferoj en la cxiutaga vivo estas koncernataj de tiu fermo en idearaj fortikajxoj..Ne bezonas ekdiskuti tie cxi pri la giganta problemo de la senso aux sensenso de la mondo. Mi certas ke miaj legantoj apartenas al diversaj tradicioj al diversaj religiaj aux ne religiaj kulturoj. Cxi tie, el mia blogo mi sercxas kaj montras aspektojn de homaj sciencoj kiuj, kvankam foje iom surprizindaj, povas fari kvazaux konsenton. Aliloke, eble ni diskutu pri ne certecaj fundamentoj de niaj krealecoj.. tiuj kiuj disdividas nin.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 5 months ago.
Béla Apáti Kovács says:
Gxi estas tre interesa verkajxo.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.