Karaj,

Jam de pli ol tridek jaroj, mi aligxis al tiu diabla (SATana) asocio..

Pli grave, mi apartenas al gxia Plenum Komitato.

Tio ne signifas por mi obsedo pri politiko en la senco ke sxangxigxo de gvidado, alveno de "maldekstra registaro " povus mirakle plibonigi nian vivon. Tio signifas,pli realisme, ke cxiam sxangxigxanta mondo, homa socio,  postulas  ke oni trovu novajn solvojn por evoluigi nian vivon al pli akceptebla,pli justa ekvilibro . Pro tio,homoj aktivas en diversaj organizoj, pro diversaj progresemaj celoj, por forigi cxiu specajn ekspluatadajn formojn,cxiun malestimon de la homo  Por esperantistoj ilia loko estas en SAT

Tio ne malpermesas por cxiu el ni aliajn interesojn, aliajn hobiojn. Tio signifas simple ke ni devas dedicxi parton de nia tempo al plibonigo de la socio en kiu ni vivas. 

Cxu malgaje ?? Certe ne. Malgajeco signas timon, malesperon, antauxvidon de malsukceso..malkredon en la afero kiu valoras por ni..

Do, bunte, humure, sed decide ni agu, kadre de SAT aux ekstere, ni faru nian homan devon.

Atentu ! Tio cxi supre skribita respegulas nur mian vidpunkton ! La cxefa karakterizo de Sennacieca Asocio Tutmonda, libera asocio de homoj el la tuta mondo estas gxia diverseco, gxia kapablo arigi chiujn homojn el cxiuj progresemaj skoloj por intersxangxi ideojn,plifortigi la agadkapablon de cxiu el siaj membroj.