Paroli aŭ verki pri la antikva filozofio estas riskoplena.. ĉar oni devas aludi pri korpuso de tekstoj el kiuj mankas la plej granda parto.. Dum jarcentoj, iom post iom forgesiĝis fundamentaj pensoj, parte pro normala forgeso, parte pro la ideologiaj antaŭjuĝoj de la triumfanta kristanismo.. Gravaj filozofiaj verkoj estas foje konataj nur pere de eltiraĵoj aŭ eĉ pere de komentoj..
Restas ke, sub la ŝajna kristaniĝo de la penso, spuroj de la antikvaj gloraj, liberaj penso-skoloj konsistigas la fundamenton de la okcidenta civilizacio..
Ja en Grekio ekvivis granda aventuro de la homara penso. Post jarcentoj de mitologia penso, alvenis la tempo de racieco.. Fakte, tiu ekstariĝo ne estas unika.. Kvazaŭ samtempe naskiĝis la juda biblio, la ĉinaj taoismo kaj konfucanismo, la buddhismo..El la evoluo de tiuj pensoj, en la interkruciĝoj de la diversaj skoloj homo fariĝos pli kaj pli homa, pli kaj pli kompleksa..
Ni revenu al antikva Grekio.. Oni ofte nun ne konscias pri la kruela realeco de tiu epoko.. La blankiĝintaj monumentoj, restaĵoj de supozitaj pacaj kaj kleraj momentoj erarigas nin.. La tuta periodo estas plonĝita en perforton.. Senĉesaj militoj inter sendependaj civitoj, poste inter naskiĝontaj imperioj estas kaŭzo de konstanta malfeliĉo kaj sufero. En tiu drama etoso naskiĝis filozofio.
Ni do ne estu surprizitaj se , tra diversaj provoj klarigi, kompreni la mondon, konstanta celo montriĝas : superi la doloron, serĉi animan trankvilon. Kaj resumas tiun provon greka vorto : atarakksio. Tiu vorto signifas trankvilon, ĉesigon de ĉiu emocio . Antikva filozofio estas konstanta provo alveni al tiu stato de senemocieco..
Evidente, tiu ekiro de la homa penso ne konas sciencon laŭ la nuna defino de tiu vorto.. Kono kaj sintenaj reguloj konfuziĝas en unu filozofa scipovo. Oni devas atendi ĝis Spinozo, do la XVI-a jarcento por ke intuicie oni komencu kompreni la gravecon de emocioj en la plej reciecaj homaj pensoj.. Kaj tiam la genia filozofo estos longatempe ekskomunikata, forĵetita..
Ĉu do ataraksio estas nun forgesinda kiel ne science valora.. Certe ne pro du kialoj ..
Gravas por la kompreno de la homa penso ke ni trastudu la etapojn de ĝia evoluo.
Restas utila la rigora antikva penso por konsolo antaŭ la eventoj kiuj ne eviteble skuas nian vivon.. Plej konata laŭ tiu vidpunkto estas la verko de Epikteto kaj ĉefe lia famkonata manlibro.. Konsola estas lia slogano laŭ kiu en la eventoj estas aferoj pri kiuj ni povas ion kaj aliaj kiuj ne dependas de nia volo..
Ataraksio helpas kiam ni estas konfrontitaj al funebro.
Send a message
Search for members
Kirill Ŝvedov says:
Mi siatempe finis filozofian fakultaton de Moskva universitato, do estis tre agrable por mi renkonti la konatajn temojn. Via eseeto estas interesa!
Vizitu Spalaton! says:
Mi prenas tiun tekston.
Gerardopro says:
Lioti - soldato de l'Universo says:
Gerardopro says:
rughulo says:
Ne eblas distingi inter vera kaj malvera scipovo . tian distingon nur faras intelektaj spekulaciistoj.
nek mi estas zeloto de ekstermistoj kaj ekstremistoj nek de soldatoj.
Gerardopro says:
Mi ne estas zeloto pri elitaj soldatoj.. Mi simple faris komparon : tiaj soldatoj estas trejnitaj por atingi ataraksion.. Oni same povus kompari kun fajrobrigadistoj kaj kun kuracistoj aŭ flegistoj kiuj devas helpi grave vunditajn personojn.