Demando ofte metita kun ofta nea respondo : informado estas ne kontentiga, spite al kvazaŭ invado de amas informiloj, invado de informoj el ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj.
Tiu invado ja estas kaŭzo de konfuziĝo, de malfacilo esti bone informita pro la universala kakofonio.. La mondo ne plu estas legebla !!
Mi evidente konscias, kvankam mi spertas nur mian propran situacion en pli kreskigita lando, ke la situacio estas tre varia laŭ la lokoj kie oni lokiĝas sur la planedo Laŭ tiu geografia, socia vidpunkto, ja ni ne estas egalaj..
Sed mi restu ĉe mia persona sperto de loĝanto de ĉefurba regiono franca. Reciproke, vi povos informi min pri via propra sperto..
Famkonata humoristino en Francio ilustriĝis per tiu eldiro senĉese ripetita : « On ne nous dit pas tout !! » [Oni ne ĉion diras al ni]. Por tiuj el ni kiuj ne interesiĝas pri analizo de informado, ĉu pro metio, ĉu pro civitana konscienco, la kakofonio estas tia ke ili dubas ĉu ili estas informita pri ĉio kio okazas kaj en la ĝusta tempo.. Naskiĝas kaj kreskiĝas ĉiuj teorioj pri komplotoj. Kaj tio des pli ke la formatitaj gazetaroj aŭ televidaj ĵurnaloj estas... formatitaj laŭ tempe aŭ space tiel ke novaĵo estas traktita abunde aŭ malabunde laŭ la disponebla spsco tempo.
Por mi, alveno de emeritiĝo konfirmis mian impreson pri la abundo de analizita, debatitta informo. Ĉe televido, mi estas provizita per diversaj, riĉaj debatoj inter kompetentuloj, je horoj kiuj ne taŭgus por laboristoj : posttagmeze, malfrue vespere,..La plej granda amaso devas kontentiĝi kun la kutimaj ceremonioj de la du tagaj ĵurnaloj. Gazetoj ĝeneralistaj aŭ fakaj kompletas mian informon ĉe la tutmonda reto... Kompleta sed tempo-raba.
Restas du duboj :
-laŭ sperte, mi komprenis ke la plej gravaj, la plej ĝenaj eventoj venas sub miaj okuloj kaj en miaj oreloj kun iom aŭ foje iom pli da malfruo. Mi tamen opinias ke ni estas multe pli bone informitaj ol antaŭ, ni metu trideko da jaroj .. Ekzemple,mi devis skandale longe atendi por ekscii pri la uzo de torturo en Alĝerio fare de la franca armeo [mi bonŝance por mi eskapis la partoprenon en la eventoj]. Same mi eksciis pro amasaj mudoj en anguloj de la planedo kie ĵurnalistoj ne interesiĝis aŭ ne povis aliri.
-due la posedo de la amas komunikiloj fare de pli kaj pli grandaj kapitalistaj grupoj povus orientigi la informadon favore al la plej favorataj grupoj, lasante nur kaĉon por la plej granda parto de la popolo. Fakte, tio ne estas, ĉar la ĵurnalistoj mem kaj tiuj kiuj povas profiti alt-kvalitan informadon estas sufiĉe postulemaj, ne kredemaj.. Alt-kvalita informado restas alirebla..
Konklude, mi estas bone [relative] informita sed tio postulas ke mi dediĉu la necesan tempon..je horoj ne ĉiam komfortaj.. Eble la situacio fariĝos pli kaj pli facila pro la progreso alportita de la informadika reto.
Send a message
Search for members
Pierre Levy says:
rughulo says:
Eble la plej utila socia informo estas plena stomako
Gerardopro says: