|
En antaŭa artikolo, mi aludis pri la dependo de la internaciaj esperanto asocioj rilate la landon de siaj sidejoj. Tiel SAT estas agnoskiita de Francio, UEA de Nederlando, la Civito de Svisio. Evidente, mi aludis nur pri la agnosko kiel "jura personeco" de la respektivaj asocioj.
Rekte, aŭ ne rekte, Giogio Silfer respondis jene en HeKo
http://www.esperantio.net/index.php?id=1006
Mi evidente ne kontestas la artikolon subskribitan de la Konsulo de la Esperanta Civito.. Mi simple rimarkigas ke asocio aŭ en tia kazo konsorcio [asocio de asocioj] ne bezonas "juran personecon" se ĝi nek posedas bieno(j)n nek dungas oficisto(j)n. Tion povas fari la "establejoj". Nenio vere revolucia.
Efektive, la agnosko fare de la ŝtato donas la rajton kontrakti kaj esti konsiderata kiel persono fare de la juraj instancoj en la lando.. Tiu principo estas aplikata laŭ la leĝa sistemo kiu regas la lando. Diferencaj sistemoj estas skriba sistemo [Francio] aŭ kutima sistemo [Britio..]
Mi prenu la ekzemplon de SAT
En Francio, la rajton asociiĝi estas agnoskita de la leĝo de 1901, teksto kiu estis modifita sed konservas sian ĝeneralan senson§
En sia unua artikolo, la leĝo agnoskas la rajton asociiĝi, sen aparta kondiĉo.
Tiaj libere kreitaj asocioj tamen ne posedas juran personecon.. Por akiri ĝin, asocioj kies sidejo estas en Francio devas sin deklari ĉe la prefektejo [en Parizo ĉe la polica prefektejo]..
Tiu deklaro supozas depono de la statuto kaj de la listo de la asocia estraro
La statuto de iu deklarita asocio estas libere verkita. Asocio povas tiel esti fermita (membriĝo per kooptado] aŭ sen hierarkia strukturo, ktp
La rilatoj de la membroj kun la asocio al kiu ili aliĝas estas regataj de la statuto, kaj nur de la statuto
Por repreni la ekzemplon de SAT, ĝi estas deklarita asocio laŭ la franca leĝo de 1901. Tio signifas ke la rilatoj de SAT-anoj kun ilia asocio SAT estas regataj nur de la statuto, sen interveno de iu franca leĝo.
Rilate la rilatoj de SAT kun francaj administracioj aŭ tribunaloj, Sennacieca Asocio Tutmonda ĝuas ĉiujn rajtojn kaj devojn de iu ajn deklarita franca asocio. Ĝi posedas "juran personecon"
Send a message
Search for members

Peter Bowing says:
La franca ŝtato kreas fracan juron kaj franca juro kontrolas SAT-on (t.e. la sidejon kaj la SAT-membrojn en Francio), sed nur pri tiuj aferoj okazantaj ene de ŝtatlimoj de Francio.
Precize pro tiaspecaj kialoj SAT transloĝis el Germanio al Francio dum la Tria Regno. (kaj Roman Polanski nun deziras, ke li ne veturis el Francio al Svislando)
Peter Bowing says:
Sed.
Francio povus ŝanĝi la juron pri civit-organizaĵoj.
Fremdaj landoj povas kontroli la rilaton de ĝiaj civitanoj kun SAT.
Gerardopro says:
Mi konfirmas ke la franca ŝtato absolute ne altrudas iun ajn formon al deklaritaj asocioj krom kiam temas pri asocioj kiuj ricevas publikan monon.. SAT ne estas subvenciita de la franca ŝtato kaj tial ĝi estas plene libera en ĝia interna funkciado.. La leĝo ĉe SAT estas la SAT statuto !!!
Anjopro says:
Efektive, almenaŭ la leĝo de 1901 superas vian statuton, kaj se io en via statuto ne kongruus kun tiu leĝo, tiu leĝo venkus. Mi scias, ĉar tion diris al mi unu el la kunfondintoj de SYM, ke la loka prefektejo registris la statuton de SYM kun unu malkongruaĵo. Se mi bone memoras, temas pri legacoj, ĉar asocio laŭ leĝo de 1901 ne rajtus ricevi legacon, sed la statuto de SYM tion permesis. Nu, se iu SYM-ano testamentus al SYM, estas la risko ke la heredaĵo ne atingus la asocion, pro la leĝo de 1901. Mi rediras, mi ne estas certa pri la ekzemplo, sed la konkreta fakto restas, ke la franca leĝo superas la statuton ankaŭ en la rilatoj inter la asocianoj kaj la asocio.
Nun estu ekzemplo tute taŭga por SAT. Ofte oni legas, ke SAT ne havas prezidanton, nur prezidanton de PK. Sed franca leĝo devigas havi la prezidanton, spite al la statuto de SAT. Kaj ĝuste tiun normon Jakvo Schram aplikas. En http://eo.mondediplo.com/article990.html li publike asertas:
"Mi neniam eksiĝis el SAT, tio estas kontrolebla en la prefektejo de Parizo kie mi estas oficiale registrita kiel prezidanto de SAT." Do kiel vi vidas, SAT estas regata de la franca leĝo.
Gerardopro says:
La problemo de la prezidanto venas nur de ekster leĝa interpretado.. Nenie en la tekstoj kuŝas iu alineo kiu diris ke la prezidanto de iu ajn asocio estus kvazaŭ reĝo.. sed laŭ tradicie la francoj interpretas kiel se li / ŝi estus tia.. Tamen multaj asocioj estas regataj de siaj "ĝeneralaj sekretarioj", la prezidanto estante nur arbitracianto kaze de konflikto.
La nekutimaĵo en la statuto de SAT estas la rekta elekto de la estraro [!a Plenum Komitato] referendume fare de la tuta membraro.. Ĉu vere tia demokrata sistemo povus ŝoki iun ajn ?
Kiel vi certe scias, mi estas PK-ano de SAT, do mi kunvivas kun la prezidanto de tiu skipo kiun mi elektis.. Mi povas aserti ke la reputacio de diktatoreco kiun certaj volus kredigi estas ekstera fantaziaĵo.. Ĉu mi devus riproĉi al Jakvo ke li havas fortan volon kaj ke li plenumas tre aktive sian rolon ?? La nuna skipo de SAT PK estas sufiĉe diversa kaj ekvilibrigita por ke la danĝero de diktatoreco estu nur la frukto de fantazia imago de kelkaj.
Gerardo edited this comment 5 weeks ago.
Anjopro says:
Jakvopro says:
Mi ne revenos al tio sed scias ke mi 3 foje sinsekve estas elektitaj de la membroj de SAT kiel P.K-ano kaj prezidanto de P.K.
Mi eĉ ege fiere diras ke mi faris damne bonan laboron dum la jaroj ke mi havas "titolon" en SAT.
Ĉiuj scias kiu estas prezidanto de P.K. ne estas iu nebula gvidanto kiu havas ŝnurojn en manoj.
En SAT oni scias kiu estas demokratio kaj kunlaboro. Skipa agado ne estas al ni fremda.
Mia potenco en SAT? Nu ĉiuj povas scii. Horojn kaj tagojn da laboro bone sciante ke estas ĉiam iu kiu pretas kritiki, sed mem faras nenion krom bleki kaj kritiki.
Se iu pensas ke li povas fari la laboron pli bone, li tuj povas anonci sin. Mi diras tion ĉiun jaron dum SAT Kongreso. Intertempe mi faras ĉiam pli kaj pli kaj kredu aŭ ne kun grandega entuziasmo kaj plezuro.
Peter Bowing says:
Sajnas al mi, ke iaspeca argumento estas sufiĉe abstraka; do mi ne komprenas, kial iu kolariĝas pro tio.
Gerardopro says:
Hodiaŭ, mi restos je jura aspekto kaj konkludos tiel :
En Francio, kaj mi supozas en multaj aliaj landoj, neniu privata kontrakto povas enteni kontraŭ leĝajn postulojn.. Kaj statuto estas formo de kontrakto.. Jen la limo de la asocia libereco..
Alia konsidero : dum longa tempo, SAT estis konsiderata kiel fremda asocio kaj pro tio ne posedis plenan juran personecon en Francio. Kaj tio spite al la fakto ke, tiam, ĉiuj PK-anoj estis francaj.. Nun eĉ asocio kiu havus sian sidejon ekster Francio povas esti deklarita en Francio je la adreso de sia ĉefa establejo en la lando.
Mi evidente restas je via dispono por respondi al viaj eventualaj teknikaj demandoj.
Peter Bowing replies:
Ni interkonsentas kaj superfluus plua argumento pri tiu ĉi temo.
Ivica Truto says:
Pierre Levy says:
Ha, jes: Jakvo ne estas perfekta. Neniu estas tia, kaj necesas tamen vivigi la Asocion. Li konstante proponas, ke alia kamarado, kiu sentas sin pli kompetenta, proponu sin kontraux li. Bone, sed findecidos 1) referendume la SAT-anaro pri la konsisto de la PK, kaj 2) la elektitaj PK-anoj interne de si pri sia prezidanto.
Mi ankaux ne estas papo. Se mi ne estis suficxe klara, mi estas preta respondi al eventualaj demandoj.