Mi iom longe hezitis antaŭ enretigo de tiu teksto, ĉar memmortigo estas afero tro grava kaj devenas plej ofte de pluraj kaŭzoj personaj kaj eksteraj..Mi hezitis ankaŭ ĉar antaŭ tiu aparta kazo kiu skuas la tutan francan amas-komunikilaron, ne eblas forgesi la personan respondecon de ĉiu el ni, pro niaj konsum-sintenoj, en la ĉeno de kialoj kiu povas konduki al senesperaj gestoj : la eventoj okazis ĉe provizisto de komunika alirebleco [telefono, reto,..]
Jen la krudaj faktoj : de unu jaro kaj duono, ĉe la entrepreno « France Telecom », la historie nacia telefona servo en la lando, 24 laboristoj vole ĉesigis siajn vivojn, deniuncante la misajn , krudajn gvid-metodojn de la estraro.
Fakte, post la glora epoko kiam la laboro konsistis el starigo kaj priflegado de tutnacia telefona kaj komunikada reto, venis la adaptiĝo al alia epoko, tiu de la konkurenco.. La nun tro multnombraj teknikistoj nepre devas fariĝi komercistoj !! Dumtempe, la aliaj entreprenoj de la konkurenco dungis taŭgan personaron laŭ nombro kaj kompetento.. La dramo de France Telecom kaj de ĝia komerca ŝildo « Orange » [oranĝo] estas terura krizo de adaptiĝo pligravigita pro uzado de regado per teruro..
Tiu karikatura kazo kiu alarmis du ministrojn de la franca registaro [la franca ŝtato restas la ĉefa akciulo en tiu eks-publika servo] malfermis la vojon al aliaj plendoj pri analogaj situacioj [mi ne diros malpli gravaj ĉar psika streĉo por tiom da homoj kondukante ilin al deprimo kaj foje al memmortigo estas afero kiu meritas alian traktadon ol statistikan]. Temas ĉu pri perdo de la laboro, ĉu pri mistraktadoj, turmentadoj fare de sendignaj« manaĝeroj ».
En ĉiuj tiaj kazoj ne bezonas tro serĉi la kaŭzon : la homa avideco, la deziro de profito kiu tro ofte kondukis al ne respekto de la homa digno.. Malnova historio, kun aktualaj evoluoj.. Ni certe ne forgesu ke en tro multaj lokoj sur tero regas ekspluatado asociita kun materiaj ne akcepteblaj laborkondiĉoj.. Ni simple rimarku ke ankaŭ en la tiel nomataj « riĉaj » landoj la vivo de la laboristoj povas fariĝi ne eltenebla.. Ankaŭ tie, sociaj luktoj estas nepre necesaj..
Send a message
Search for members
Cindy Mckeepro says:
Mi legas nun ĉe: http://www.timesonline.co.uk/tol/life_and_style/health/mental_health/article6844809.ece
la artikolo diras ke en Francujo pli da personoj mortigas sin ol en multaj aliaj lokoj, kaj ke persona identeco estas difinita per la laboro aŭ laborloko.....kaj nun la artikolo diras ion pri la atendoj de francaj laboristoj kontraste kun la nuna situacio.
Tiu firmao ŝanĝiĝis draste pro la privatigo, ĉu ne...mi legas plu. Eble mi povas lasi pli 'sciantan' komenton post kelkaj tagoj.
Gerardopro says:
Jakvopro says:
Amiko de mi kiu estas ŝoforo de sarĝaŭto ĉiam plendis ke Francio estas mort-sinikatigita.
Mankas entrepenrenemo, mankas laborpreteco kiam la laboro ne kongruas kun la sindikataj devigoj.
Ni volas esti internacia sed laŭ propraj reguloj kaj sen pritrakti la dezirojn aŭ regularo de alia lando.
Evidente la plej bona sistemo ne jam estas sufiĉe bona kiam rilatas la rajtojn de la laboristaro.
Pro via teksto mi komencis gugli (evidente) kaj komprenas nur ke la laboristoj ĉe France Telecom, submetigis ĝin al laborritmo kiu ne estas akcepteble. La slogano ke estas krizo, malhelpas kuragan agadon, ĉiam, dum tuta historio de la laborista lukto.
Dum SAT kongreso , mi klopodis montri ke la klasbatalo en Usono havas gravegan signifon dum la historio de laborista lukto. Laŭ Hannah Arendt pli grava ol la rezulto de Franca revolucio.
Kio mirigas min estas ke inter esperantistoj la atakoj kontrau usono kontraŭ la enloĝantoj de Usono, kontraŭ la laboristoj en Usono estas eĉ pli akra ol kontraŭ iu ajn.
Mi scias nenion, mi estas simplal aboristo, sed pri klasbatalo mi povas paroli, pri ĝi mi spertas. Mi ne sekvas la facilan vojon riproĉi Usonon pri ĉiuj pekoj, pri ĉio malbona.
Belgio kaj precipe Flandrio suferegis multajn ŝtatojn kiuj subpremis nin inter kio Francio. Mi pensas ke Flandrio reagis kiel diris Eŭgeno Lanti: Ni fosis nian propran sulkon! Riproĉi aliajn estas facile, iri propran vojon postulas kuraĝon.
Pri memmortigo ĉe France Telecom, ne kulpas Usonon, sed manko de solidareco, manko de kuraĝo sanĝi kiu devos estis sanĝita.
Mi estas tre for de la katolika penso, sed ĉiam memoras la poemon de Alice Nahon:
Estas bone rigardi en propra koro la momento antaŭ endormiĝi.
Francio aĉetis ĉiujn grandajn firmajojn de Belgio la tastajn 10 jarojn. Niaj laboristoj suferegas pro la novaj reguloj puŝita tra la ĝorĝo de la Franca kapitalistaro.
Mi ne kulpigas Francio nek la francojn.
Nur la solidareco de la francoj kun lalaboristaro de France Telecom povus eventuale ŝanĝi la deluvo kiu nun trafas la laboristoj.
Oni devas fosi propran sulkon. Mi ĉiam volas esti solidara, mi ne kulpigas iun krom tiuj kiuj havas la povon, la kapitalo kaj tiuj kiuj submetigas sin al ĝi.
Gerardopro says:
Mi aldonos ke ĉe la "laŭrealisto" de la metioj kie okazas la plej granda nombro de la memmortigoj en Francio estas la policistoj kaj la instruistoj. La kaŭzoj estas tie pli kompleksaj, kio ne pravigus ke oni neglektu la problemojn.
Gerardo edited this comment 2 months ago.
Jakvopro says:
Vi parolas pri ĝenerala problemo. Filo de amikoj de mi memmortigis antaŭ kelkaj semajnoj. Mi tiam estis en Francio kie mi feriis, do ne povis iri al entombiĝo.
Antaŭ semajno mi telefonis kun ili kaj devis aŭdi ke sama nokto 4 aliaj homoj prenis al si la vivon kaj tio nur en unu urbo en Flandrio.
Mem mi laboris en metio kie ĉiu semajno la subestro trakuris la laborejo en mano C4 (maldunga papero). Okazis ke iu estis maldungita sed plejofte estis nur por timigi la laboristoj. En diversaj laborejoj mi proponis ke ni striku por malhavi tion kun rezulto de semajno poste mi estas maldungita. Jes la aliaj ridegis pro mia stulteco.
La Kaŭzo nek estas televido aŭ usonaj programoj nek programoj de ie ajn. La kaŭzo estas duflanke, la sistemo en kiu ni vivas kaj al kiu ni ne havas respondon, kaj timo. Timo kiu regas tutan mondon.
Neniam iu havis rajton timigi min aŭ subpremi. Maldungo signifas nur ke oni devas serĉi alian laboron kaj finita.
Jam jaroj mi kritikas la sindikatojn kiuj ne faras laboron kiel necesas, sed eniras la timo kiu regas.
Vi skribis en respondo al Cindy : "ĉiu plago kiu naskiĝis ĉe vi kvazaŭ devige alvenas ĉe ni ! "
Ĉu vere aŭ ĉu estas nur mito kiu vivas inter homoj.
Mi lernis ke la sistemo kiu vivas en Usono kaj Japanio (ektrem-liberalismo) havas tute alian vizaĝon en tiuj landoj ol ekzemple en Francio aŭ Belgio. Kion homoj vidas en televido pri ekzemple Usono apenaŭ kongruas kun realeco. Certe same en filmoj de niaj landoj.
La realeco estas kruda, sed ĝi jam estis antaŭ 50 jaroj kiam ni estis juna. Almenaŭ laŭ la homoj kiuj tiam havis nian nunan aĝon.
Hodiaŭ oni entombiĝis Vic Van Schil, tre konata biciklanto el teamo de Eddy Merkx. Li ne havis iun mankon nek de mon nek de iu ajn alia, li ne suferis turmentoj, fakte havis ĉion por esti feliĉa. 69 jarojn li havis. Neniu komprenas kialon de lia paŝo. Aferoj okazas.
Homoj havas liberan elekton, jen parto de la vivo kaj morto.
Mi volis memmortigi kiam mi havis 32 jarojn. Merdo estis mia sola kompano tiam kaj morto aspektis plej bonan solvon. Mi ne faris. Ne demandu al mi kial ne. Mi ne povas respondi.
Gerardopro says:
Pri la usonaj plagoj kiuj alvenas ĉe ni, ne kulpas usono kaj usonanoj !! simple, ĝis nun ili antaŭigas nin en iu tipo de socio kiu kondukas al perfortaĵoj.. Tamen eble ekzistas unu diferenco : ĉe ni oni ne tiel facile vendas armilojn, sed misstirado sub efiko de alkoholo aŭ drogo efike anstataŭigas..
Ivica Truto says:
Psiha premo estas grandega sed mi devas elteni ĉar familio bezonas manĝi...
Mi esperas ke antau mia lasta elspiro sukcesos vidi adiaŭon al nuntempa extremista kapitalismo!!!
Mariagrazia-Danilo says:
DANILO
Mariagrazia-Danilo edited this comment 2 months ago.