Euclides Carneiro da Silva estas Brazilano naskita en 1919. Li estas profesoro kaj tradukisto..
Mi decidis enretigi kelkajn poemojn el "Esperanta Antologio" eldonita de UEA
Vi plendas ke,
kiam vi alvenis al la festeno de la vivo,
ties enirejo estis ŝlosita.
Ĉu vi alfrapis ?
Vi senkulpigas vin, ke
vi vojeraris ĉar la nokto
estis malluma.
Ĉu vi kunportis la lunlumon en via koro ?
Vi protestas kontraŭ la ventego,
kiu faligis la muron ĉirkaŭantan vian domon.
Ĉu vi cementis vian muron ?
Vi malbenas la sunradiojn,
kiuj sub libera ĉielo, vin senkompate bruligas.
Ĉu vi kreskigis arbojn en via kamparo ?
Vi lamentas ke,
kiam vi volis doni kison al la sorto,
ĝi falis senviva antaŭ viaj piedoj.
Ĉu vi ne volis prikisi miraĝon ?
Vi pikparolas kontraŭ la abeloj,
ĉar ili ne elfaris mielon
en via abelujo.
Ĉu vi priplantis florĝardenon ĉirkaŭ via domo ?
Kiam la vojo antaŭ vi
fariĝas kruta kaj ŝtonplena,
vi senkuraĝe ekreturnas !
Ĉu vi ne antaŭsendis vian koron al via celo ?
Vi vin armas kontraŭ via najbaro,
kiu priŝtonas vian fenestron !
Ĉu vi ne amasigis ŝtonojn antaŭ la pordo ?
Vi plendas ke,
kiam vi alvenis al la festeno de la vivo,
ties enirejo estis ŝlosita.
Ĉu vi alfrapis ?
Send a message
Search for members
Zefirina says:
Jakvopro says: