|
Ne elektita konsilanto ĉe SAT, nia ruĝa dromedaro trovis novan alian batal ĉevalon : devigi SAT-on ke ĝi partoprenu la Universalan Kongreson kaj forlasu ĝian propran kongreson..
Pro tio, kiel bona ĵurnalisto li enketis : laŭ liaj diroj estis pli da SAT-anoj en la UK ĉi jare ol da partoprenantoj en la SAT kongreso mem..
Eble li scipovas kalkuli kaj mi ne kontraŭos tiun konstaton lian.
Li tamen forgesis kelkajn detalojn :
1- Jam de jaroj SAT organizas laŭ eblecoj kunvenon dum la Universala Kongreso, sukcese..
2- SAT bone scias ke multaj el siaj membroj estas samtempe membroj de UEA[estas ja mia kazo..]
3- La Universala Kongreso ne estas la nura afero de UEA sed de la tuta esperantistaro [konfuzo povas okazi pro tio ke de Ivo Lapenna, UEA estas kaj asocio de individuoj kaj tegmenta « konfederacio » de naciaj kaj fakaj asocioj]
4- Organizi Universalan Kongreson de Esperanto estas grandega tasko pro la diverseco de la eroj.. Ĝi postulas financajn rimedojn kiuj nur UEA posedas.. SAT estas relative malriĉa.
5- Se la kostoj por partopreno en Universala Kongreso estas gravaj, ni bone scias ke tio estas ŝuldita al la skalo de organizo : grando de salonoj, multnombro de la eroj..
6- La ĉefa problemo por la partoprenantoj en Universala Kongreso estas ĝuste la diverseco de la eroj kiuj postulas elekton..
Nu kio fakte estas SAT Kongreso : ĝi estas elemento en la demokrata vivo de la asocio, momento kiam membroj [ne ĉiuj, ni bedaŭras] sed membroj de la asocio pripensas kaj decidas pri la funkciado de SAT.. Estas la loko de interŝanĝoj foje viglaj kiuj preparas la agadon de la Plenum Komitato de la Asocio..Pro tio ni bezonas tempon kiu ne povas esti metita en konkurencon kun aliaj programeroj sendube interesaj sed eksteraj al nia vivo..
Do ĉiu elektu.. Neniu estas devigata en Sennacieca Asocio Tutmonda fari ion aŭ alion.. Kiu volas partopreni la demokratan vivon de SAT, tiu faru tion dum la kongreso sed ankaŭ dum lokaj agadoj kadre de la SAT rondoj aŭ de la diversaj instancoj, laborejoj.. Kiu preferas la etoson de la Universala Kongreso, tiu partoprenu la Universalan Kongreson.. Li / ŝi estas bonvena ĉe la SAT kunveno dum la UK kaj eble povas helpi en ĝia organizo..
SAT kaj UEA estas ne samcelaj sed reciproke amikaj asocioj.. UEA metas la akcenton sur la agado por Esperanto SAT sur la socia debato per Esperanto.. Fakte ni bone scias ke POR kaj PER ne estas disigeblaj.. Do ni ne estas konkurencaj sed komplementaj..
Send a message
Search for members

Jakvopro says:
Ronaldo (B.) says:
Antaŭ multaj jaroj - kiam mi ankoraŭ miksiĝis kun la esperantistoj nederlandaj - dum semajnfino organizata de la landa asocio 'Esperanto-Nederland' ankaŭ la SAT-anoj nederlandaj kunvenis.
Mi opinias ke SAT bezonas sian propran kongreson sendependan kaj mi ne komprenas kial iu deziras ŝanĝi ĉi tion.
Thierry Salomon says:
Se ĝi estus riĉega ĝi ja estus kapitalista asocio! ;)
Gerardopro replies:
Jakvopro replies:
Fakte SAT ne pagas por havi kongreson. Estas la organiza komitato kiu proponas al SAT havigi kongreson.
Se tiu grupo volas elspezi cento euro aŭ centmil estas ilia decido.
Efektive SAT ne estas finance riĉa. Ni posedas en Parizo modestan sidejon kaj por cetero ni havas monon kiu ebligas nin funkciigi la asocion. Pli fakte ne necesas.
La laboro ene de SAT estas farita de libervolontuloj, kiuj dedicas multege de ilia tempo al la asocio.
Do fakte ni estas riĉa al membroj kies koro batas por nia afero ;-)
Bruno HENRY says:
Mi tute konsentas pri via opinio rilate al SAT kaj UEA. SAT organizu sian propran kongreson por la demokrateco de SAT. Vivu klasbatalema SAT movado !
Peter Bowing says: