Gerardo Published on August 5, 2009
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Mem-mortigoj pro mistraktado ĉe laboro
Posted on October 3rd, 2009
8 comments (latest 6 weeks ago)
La festeno de la vivo - Poemo de Euclides Carneiro da Silva
Posted on August 23, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
SAT kaj la Universalaj Kongresoj
Posted on August 10, 2009
7 comments (latest 3 months ago)
La leĝo de Pareto aŭ la principo 80 / 20
Posted on August 10, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Lastajn vortojn pri finiĝinta amikeco
7 comments (latest 3 months ago)
Ne antaŭvidita renkonto kun la tribo LIEBLANG
Posted on July 1st, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Letero al Nato militisto : mia reago
Posted on June 26, 2009
9 comments (latest 4 months ago)
Rikoltoj : ĉu necesas sklavigado ?
Posted on May 31, 2009
7 comments (latest 4 months ago)
Ni kaj nia kuzeto "bonobo"
Posted on May 10, 2009
15 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 301 times

Lastajn vortojn pri finiĝinta amikeco

Wednesday August 5, 2009 at 09:43AM


Amikeco kiu ĉesas, kiel cetere ekspariĝo tro ofte kondukas al lavango de reciprokaj riproĉoj. Mi provos ne fali en la kaptilon des pli ke vere mi ne suferas.. Simple miaj legantoj rajtas scii, nur per kelkaj vortoj, ke io finiĝis kaj kial.

Ĉar ĉiu novaĵo en nia esperanto vilaĝeto rapide disvastiĝas kaj ĉar la malapero pro fermo de la konto, fare de la Ipernity teamo, de nia sorĉistino el Split lasis sulfuran odoron mi estas iom devigata klarigi mian pozicion..

Unue, ŝi estas sendube talenta.. Ŝia agresemo ne povas konduki min al juĝa eraro pri tiu punkto.

Due, mi ne plendis pri ŝi kaj do ne partoprenis en la « murdo » [ŝi tamen daŭre vivas..] Sed mi tute aprobas la decidon de Ipernity...

Ŝi, dum tuta jaro, per ĉiuj troveblaj rimedoj turmentis malfeliĉulon pro am- misiluzion kaj atakis diversajn rivalulinojn..

Mi ne povas akcepti tiajn agadojn.. Mi certe ne prezentas min kiel « perfektulo » en « perfektula mondo » sed tia morala hom- ĉasado estas ĉe limo de kio mi povas akcepti en nia amikeca rondo esperantista..

Do nun finite, Tilio vomas min kaj eble provos vomi sur min..

Ne gravas.. Mi tute aprobas ke vi legu ŝiajn verkojn sen pripense.. Neniu fariĝos mia malamiko pro tio..

7 Comments / add your comment?

Peter Bowing says:
Mi dubas, ĉu tiuj ĉi ludoj pri la sinjorino de Split nun finiĝos. Ĉe la esperantlinvaj Ipernity tiuj ĉi aferoj certe rikoltas multajn komentojn kaj krei multe da intereso. Mi plue dubas, ĉu la “viktomoj” multe suferas. Mi memoras Oscar Wilde “The only thing worse than being talked about is not being talked about.”
Posted 3 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Rilate min, estas fina deklaro !! Sed vi rajtas opinii aliel ..
Posted 3 months ago. ( permalink )
Lioti - soldato de l'Universo says:
"Ŝi, dum tuta jaro, per ĉiuj troveblaj rimedoj turmentis malfeliĉulon."

Ĉu ankaŭ per Ipernity? Tute ne.
Do estonte ŝi povas daŭrigi la aktivecojn senĝene, kaj eĉ pli forte.
Kaj la viktimo danku por siaj turmentoj al tuta sekto kiu pledis por eksiĝo de Tilio.
Kaj la viktimo denove fermu la paĝon de Lioti, kaj poste de Otili....

Ŝi ĉiam resurektos, kiel fenikso.

Kiel vi diris - sen Ipernity, sen SAT, kaj eĉ sen esperanto, ekzistas pli ol sufiĉe da rimedoj por turmenti tiun personon.
Kaj vi estu tre feliĉa ne troviĝi en lia haŭto.

Kaj mi ne kredas ke vi estas tiel ĉagrenita pro povra viktimo, sed pro la fakto ke vi persone ne havis plian signifecon en "kazo Tilio".

Neniu vomos sur vin, ĉar tamen iel kompatinda estas via stato.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Lioti - soldato de l'Universo says:
Aldone - koncerne via rekomendo por legado de Tiliverkoj:

estonte ili ne estos tiel facile disponeblaj.
Frandemuloj devos aboni gazeton aŭ aĉeti libron.
Tilio ne plu disĵetadas perlojn en porkejo.
Debuta sinprezento finiĝis.

Dank'al Ipernity.
Kaj la sekto de idiotoj kiuj postulis ŝian eksiĝon, sen pripensi antauvideblajn sekvojn.
Posted 3 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Mi postulas tujan realiĝon de TILIO
Posted 3 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Ruĝulo !! vi tamen scias kiaj estas la efikoj de fermo de konto.. Kaj fakte Tilio estas inter ni kaj esprimiĝas.. Do kion vi povu postuli kaj ĉe kiu ???
Posted 3 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
Gerardo, mi bedaŭras ke vi iom naive kredis je la amikeco de tiu persono. Ŝi uzis unue diskutgrupon por malhonorigi per obscenaĵoj iun moŝton de la Civito kaj dank’ al via interveno ŝi feliĉe konsentis viŝi tiun deliraĵon. Tiam vi estus devinta malfidi ŝin. Kaj nun vidu, la sama persono iĝis pajlohomo de la sama civita moŝto kaj de lia koterio kaj vulgare klaĉas sur Esperantio.net pri alia movada responsulo. Talento kaj fantazio ests atutoj, sed oni povas uzi ilin ankaŭ por malnoblaj celoj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this comment 3 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...