Gerardo Published on July 1st, 2009
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
La festeno de la vivo - Poemo de Euclides Carneiro da Silva
Posted on August 23, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
SAT kaj la Universalaj Kongresoj
Posted on August 10, 2009
7 comments (latest 3 months ago)
La leĝo de Pareto aŭ la principo 80 / 20
Posted on August 10, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Lastajn vortojn pri finiĝinta amikeco
Posted on August 5, 2009
7 comments (latest 3 months ago)
Ne antaŭvidita renkonto kun la tribo LIEBLANG
9 comments (latest 3 months ago)
Letero al Nato militisto : mia reago
Posted on June 26, 2009
9 comments (latest 4 months ago)
Rikoltoj : ĉu necesas sklavigado ?
Posted on May 31, 2009
7 comments (latest 4 months ago)
Ni kaj nia kuzeto "bonobo"
Posted on May 10, 2009
15 comments (latest 6 months ago)
La leporo kaj la testudo [Ezopaĵo laŭ Kalocsay]
Posted on April 19, 2009
7 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 353 times

Ne antaŭvidita renkonto kun la tribo LIEBLANG

Wednesday July 1st, 2009 at 10:26PM

De antaŭ unu monato mi ankaŭ estas ĉe la reto Face Book.. Unue, mi intencis tie blogi en la franca, sen miksi artikolojn en E-o kun aliaj en mia grpatra lingvo.. Mia unua surprizo tie estis la konstato ke multaj esperantistoj estas sur ambaŭ retoj Face Book kaj Ipernity.. Finfine, mi tuj facile trovis amikojn inter la tieaj samideanoj..

Kaj, dua surprizo, mi ricevis mesaĝon de iu usonano, Chris LIEBLANG, kiu invitis partopreni en grupo "The LIEBLANGs of Face Book".. En tiu ĉi grupo renkontiĝas iom pli ol 30 personoj, kaj formante mian famili-nomon, mi konstatis ke 75 portantoj de tiu nomo estas Face Book anoj.. Mi kiu kredis ĝis nun ke mi estis unika, la kvazaŭ lasta de la "Mohikanoj" !!

Kial do mi rakontas tiun historion kiu unuavide ŝajnas seninteresa.. Pro la deveno de la nomo kaj ĝia historio en la perturbita Eŭropo de la lasta jarcento..

Sendube, la nesto de la tribo estas Saarland, germana lando norde de la franca Loreno [Lothringe en la germana].. Sarlandanoj profitis la aneksadon de la noda Loreno al Germanio inter 1871 kaj 1918 por instaliĝi tie, apud la urbo Metz..Ili restis pos la refranciĝo de tiu regiono kaj fariĝis francoj. El tie, kelkaj pli aŭdacaj migris en aliajn francajn regionojn..

Samtempe, Sarlandanoj migris al usonon kaj kreis tie alian patrujon por nia tribo.. Aliaj iris en Svision..

Do jen familio absolute disigita, parolante ĉu la germana, ĉu la angla, ĉu la franca...

Kial rakonti tion tuj post pli grava temo rilate militojn.. Ĉar la historio inter la devena germana parto kaj la franca branĉo ne estis simpla pro la rilatoj inter Germanio kaj Francio....Naskiĝis malfidoj kaj eĉ hato inter tiuj kiuj vlis esti germanoj kaj tiuj kiuj adoptis Francion.. Tia estis la rilatoj ke mia patro ne plu havis kontakton kun la familio rn Metz, kie oj parolis germane..

Kaj nun retroviĝo de homoj el la sama familio disigitaj, fremdaj unu al la alia, usonanoj, germanoj, svisoj, francoj,...

La tribo LIEBLANG estas, mi supozas, nur unu el la kazoj de tiaj disiĝoj kun soldatoj en la antaŭa generacio kiuj batalis en malamikaj armeoj.. Oni rakontis al mi ke inter niaj kuzinoj en Metz, kelkaj iris ĝis Staingrado kun la germana armeo pro tio ke inter 1940 kaj 1945 la norda Loreno denove estis aneksita al Germanio...

Amikoj el Balkanio, ni okcident- Eŭropanoj, faris la samajn stultaĵoj kion vi faris antaŭ ne longe, el kio rezultis 1 800 000 mortintoj nur en Francio.. Vere, neniu povas doni lecionon krom tiu grava konkludo, Ne plu tio.. kaj efeltive, regas nun amikeco inter Francio kaj Germanio.

Pri mi, mi devos certe iom memori pri miaj konoj en la angala ĉar la plej grandanombro de LIEBLANG eb Face Book estas usonanoj !!!

9 Comments / add your comment?

Peter Bowing says:
Kiom da membroj de la Lieblang-a tribo estas maldekstruloj? :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
En kio tio povas interesai vin ?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 4 months ago.
Peter Bowing replies:
Mi nur starigis la demandon, ĉar multe da homoj, kiuj serĉas la historion de siaj familioj, volas trovi homojn, havantajn similajn opiniojn. Ĉu ne?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Peter Bowing edited this comment 4 months ago.
Gerardopro replies:
Mi komprenas.. sed fakte mi serĉis nenion aŭ neniun.. Iu usonano LIEBLANG trovis min !! Do mi ne scias pri politikaj opinioj en la tribo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Interesa rakonto, sed vi ligis sin nur al unu flanko. Ĉu jam en Eŭropo ekzistas iu anunacia familio, sama demando mi povis starigi pri politikaj opinioj?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Ivica !! komprenu ke mi ĵus ekkonatiĝis kun la usona branĉo de la familio.. Ĉu eĉ mi uzu la vorton familio ?? fakte nia nura ligo estas nomo. Mi ja scias ke ekzistas multaj aliaj familioj kiuj estas en sama situacio.. Kio estas aparta en nia kazo estas la rilatoj inter germanoj kaj francoj tra du mond-militoj.. Interŝanĝoj ja daŭris spite al hato trudita de ŝtat-kialoj kaj de la fakto ke en la antaŭa generacio kelkaj milit-servis en malamikaj armeoj.. Lasta detalo : mia tre franca avo flanke de mia patrino heroismis dum la batalo en Verdun !! Tio lasis al li tiaj spuroj ke li neniam povis vere repaciĝi kun germanoj.. Mia antaŭa reago pri NATO soldatoj kaj serboj fontas el tiu absurdaĵo..
Sed mi ne plendu, mi vivis en paco mian ĝisnunan vivon, mi eĉ sukcesis ne partopreni en la koloniismaj militoj [Viet Namo, Alĝerio].. Do mi estas feliĉa homo, konscia pri mia feliĉo..

Vi aludis pri politikaj opinioj.. Evidente, en la antaŭa generacio nur ŝvebis naciismaj ideoj.. Nun mi ne scias pri la nunaj membroj de la tribo.. Ĉu vere gravas ? Eble mi scios iom pli post kelke da tempo..
Posted 4 months ago. ( permalink )
rughulo says:
la nomo nur transdoneblis per la patro - evidenta maljustaĵo.
Ni okcidentazianoj ĉiuj devenas el siberio - tiam ankoraŭ nek ekzistis skribo- nek familiaj nomoj.
Nia tasko estas formi unu grandan homan familion .
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Ideale,vi tute pravas. Notinde estas ke, en Francio la transdono de la nomoj povas esti nun laŭ patrina.. sed tio estas ankoraŭ tute nova..Pri la granda homa familio, bedaŭrinde tio estas en la nuna momento utopiaĵo
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Prave! Laŭ mia konvinko la tuta homaro estas pli intime parenca ol ni konscias. Fakte ni ĉiuj estas pli malpli gefratoj. Bedaŭrinde, kiel Martin Luther King formulis: Ni lernis naĝi kiel fiŝoj kaj flugi kiel birdoj, sed ni ne lernis la simplan arton vivi kiel gefratoj...
Tamen kelkfoje estas interesa trovi informojn pri la prapatroj kaj nunaj familianoj...
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...