|
Post mia artikolo pri sukerkano, tiu de Tilio pri tomatoj, venas alia afero, ĉi foje en Francio, tiu de plukado de fragoj en Alzaco..
Jen pri tiu nova skandalo : orient-eŭropaj virinoj estis dungitaj por rikolti fragojn. Loĝado en ne akcepteblaj kondiĉoj kaj salajro tre malproksima de la francaj normoj.. La sindikato CGT [Ĝenerala Konfederacio de Laboro] alarmis la kontrolistojn pri laboro.. Eĉ la ĝendarmoj enketas ĉar oni timas novan kazon de « nov-sklavigado »
Evidente, kaj aliaj tiaj problemoj en aliaj landoj tion pruvas, ne temas pri apartaj situacioj kiuj okazus en kelkaj lokoj de nia planedo, tio povas okazi ĉie ajn.. Ne vere kulpas la enloĝantoj de la riĉaj landoj [ krom se oni konsideras nin kulpuloj pro nia deziro de tomatoj, fragoj, kaj ĉiuj plukendaj fruktoj aŭ legomoj] Evidentas ke dungi laboristojn de la lando mem supozus ke oni donu al ili « normalajn » salajrojn lau la normoj de la lando kie kreskas la fruktoj aŭ legomoj.
Por eviti troan atenton de la « publika opinio », kaj por malpli altigi la kostojn, oni ofte kultivas fruktojn kaj legomojn en lokoj sufiĉe malproksimaj de niaj relative « feliĉaj » landoj.. tio evitas la skandaliĝon kaj la intervenon de la ĝendarmoj !!
Kiu kaj kio kulpas ? Kulpas la tutmonda komerca sistemo kiu kreas sovaĝan konkurencon je kosto de ekspluatado de homoj, de malŝparo pro transporto, de senlaboreco..
Send a message
Search for members

Mielo says:
Nun en la loĝantoj de la evoluintaj eŭropaj landoj vivas pli alta nivele ol ni. Ĉi tie kvazaŭ ne estas laboro kaj la junuloj devas ĝoji se ili trovas laboron en alia lando de Eŭropo. Ilia salajro estas pli bona ol ĉi tie kaj malpli bona ol de la loĝantoj kiuj vivas en sia propra lando. Ili ĝojas sed ne ŝatas ke ili estas "blankaj sklavoj" malgraŭ ke ili estas egalrajtaj Eŭropaj Unioj civitanoj. Kion fari ?
Mielo edited this comment 6 months ago.
Gerardopro replies:
Cetere, ne tro taksu la riĉecon en niaj pli favorataj landoj.. La salajroj estas ja pli altaj ol ĉe vi sed ankaŭ la kostoj.. En la nuna momento, pli ol kvar milionoj da francoj vivas sub la sojlo de malriĉeco kaj la fakto ke tiu sojlo de malriĉeco estas estimata je 850 eŭroj / monate ne devas okazigi miskomprenon. Eble tiuj homoj vivus komforte en via lando sed estas mizeruloj ĉe ni pro la alteco de la kostoj.
Gerardo edited this comment 6 months ago.
Mielo replies:
Nu, ĉe ni la prezoj ne estas tial malaltaj kiel la salajroj estas pli altaj. Ĉe ni la miminuma salajro estas nun 71.500,- hungaraj forintoj, el kiu oni ricevas 58.000,-n. Ĝi estas ĉ. 200 eŭroj....Multe da homo ricevas nur minimuman salajron. Mi ĉiam miras kiel ili povas vivi. Eble ni devus kompari la prezojn. Sed kredu al mi ne estas hazarde ke la jununuloj iras labori eksterlande.
Erzsébet Tuboly says:
Nu jes, tiel povas okazi, ke en la grandaj vendejojĉenoj ankaŭ ni hungaroj povas aĉeti ekz. fragojn (kvankam la kvalito eĉ ne proksimigas la lokan enlandan kvaliton) ege malmultekoste, sub la prezo, kiom kostas ĝia kultivo.
Gerardopro replies:
Tilio says:
Bedaŭrinde, solvo ne ekzistas.
Por nun.
rughulo says: