Gerardo Published on May 10, 2009
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Lastajn vortojn pri finiĝinta amikeco
Posted on August 5, 2009
7 comments (latest 3 months ago)
Ne antaŭvidita renkonto kun la tribo LIEBLANG
Posted on July 1st, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Letero al Nato militisto : mia reago
Posted on June 26, 2009
9 comments (latest 4 months ago)
Rikoltoj : ĉu necesas sklavigado ?
Posted on May 31, 2009
7 comments (latest 4 months ago)
Ni kaj nia kuzeto "bonobo"
15 comments (latest 6 months ago)
La leporo kaj la testudo [Ezopaĵo laŭ Kalocsay]
Posted on April 19, 2009
7 comments (latest 4 months ago)
Ĉu Kartezio malpravis ? (el miaj arkivoj)
Posted on March 22, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Homa cerbo kaj religia kredo
Posted on March 13, 2009
28 comments (latest 4 months ago)
Kien la Esperantista popolo ?
Posted on March 8, 2009
27 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 492 times

Ni kaj nia kuzeto "bonobo"

Sunday May 10, 2009 at 03:17PM


Bonoboj [science Pan paniscus] estas la specio de simio plej proksima de ni .. Ĝi vivas en la arbaroj de Kongolando..

Tiel proksima ĝi estas de ni ke ĝia genaro estas 98% sama ol la nia..

De ĝia malkovro ekestis kvazaŭ legendo pri tiu kuzo.. Legendo pri paca popolo neniam uzanta perforton kaj posedandata senliman seksan apetiton..

Kio veras ? Se, bedaŭrinde, bonoboj same kiel ni kverelas kaj kapablas interbuĉadi, du sintenoj karakterizas la vivon de bonoboj en triboj de po cento da individuoj :

egaleco inter viroj kaj virinoj

ofta solviĝo de konfliktoj per seksaj agoj ĉiuspecaj

Jen kio naskis la legendon de kvazaŭ paradiza vivo.. Homoj facile opiniis ke oni malkovris la biblian Edenan lokon.. Se oni aldonas ke marŝado sur la malantauaj kruroj ne maloftas ĉe tiuj kvarmanuloj, estas komprenebla la emocio antaŭ tiu bildo de nia propra deveno..

Fakte, laŭ sciencaj esploroj, la disiĝo inter homoj kaj ĉimpanzoj aŭ bonoboj datumas je du milionoj da jaroj..

Nun la specio Bonobo estas minacata.. restas nur kelkaj dekmiloj da individuoj kaj en aparta loko, la sovaĝa arbaro en Kongo.. Necesas agado de homoj por protekti ilin kontraŭ detruo de ilia vivmedio kaj ĉasado..

Komuna deveno devigas al ni tian agadon..

Des pli ke tiu kuzo donas al ni ŝlosilon pri nia evoluo.. Ili eskapis la seksardajn periodojn kiuj karakterizas la aliajn mamulojn, iliaj inoj estas konstante disponeblaj por seksumo [tio ne signifas ke la bonobo-inoj naskas tre ofte, ĝenerale naskiĝo okazas kvin jarojn post la antaŭa]..

Por ke venu la komplekseco de homaj civilizoj, bezonas ke la plurforma perverseco [laŭ la Freŭd-a esprimo] de nia specio estu bremsata.. Jen venas la rolo de la religiaj kredoj en la genezo de niaj socioj..

Savo de bonoba orfo

15 Comments / add your comment?

Tilio says:
Vivu longe bonoboj, sed mi ne agnoskas ilin por miaj kuzoj.

Kio estas "plurforma perverseco de nia speco"?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio edited this comment 6 months ago.
Gerardopro says:
vi ne povas nei sciencan realon !! Tamen por konsoli vin, vi povis legi ke la disiĝo inter niaj du specioj [la bonobo-a kaj la homa] okazis antaŭ du milionoj da jaroj..
Pri la plurforma perverseco temas pri psikanaliza koncepto kiu agnoskas la ne spontane orientitan seksan agadon de la homa specio.. Ĉio eblas.. sed kulturo, socia devigo bremsas niajn "ne taŭgajn kondutojn" [kondutoj kiuj ne celas la daŭrigon de la specio]
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Bonŝance estas tiel.

Imagu se tiu abomena specio nebonoba disvastiĝus senlime.....

Prefere steriligi ĉiun tuj post la naskiĝo.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Gerardopro says:
Stranga via timo pri tiu besto..
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Ĉu stranga?

Mi ne konsentas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Ĉu vere ni devas timi malkaŝon pri nia deveno.. Venis kulturoj, religioj kiuj aliformigis nian destinon..Ha, mi forgesis, krom la dupieda marŝado, tiuj bonoboj esprimas sentojn per moviĝema vizaĝo tre simile al niaj propraj esprim-kapabloj..Tamen, science dirite,, ili ne estas la mankanta ĉenero [inter ni kaj la bestoj] simple kuzoj ili estas, ne praavoj..
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 6 months ago.
Tilio says:
Ĉu nia sorto ŝanĝiĝas se ili estas aŭ ne estas niaj parencoj?

Mi pensas ke mi daŭre havos samajn problemojn, sendepende de tiu malkovro.

Vivu Rapa Nui & megalita haveno sur paskaj insuloj!!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardopro replies:
Ils sont trop verts et bons pour les goujats..Fit il pas mieux que de se plaindre [tro verdaj kaj nur por bubaĉoj..ĉu li ne faris pli bone ol plendi / el la vulpo kaj uvoj de La Fontaine]
Mi tute konsentas ke vi povas daŭre vivi sen atenti pri tiu kuzeco..
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Tilio replies:
Pro kio mi mencias Rapa Nui?
Tiuj skulptaĵoj (megalitaj) pruvas, laŭ iu teorio, ke homa specio devenas el Universo,
ekster de la nia planedo.
Laŭ tiuj, ni estas enportitaj el ekstere kaj loĝigitaj sur Tero.
Kaj enportitaj ĝuste homaj - ne simiaj.

Kompreneble - ankaŭ tiun teorion ne eblas facile pruvi

Kaj kompreneble - mia vivo ne tro ŝanĝiĝos se oni finpruvus ke tio estas vero, ke eksterteruloj estas niaj kuzoj.

Konkludo:
laŭŝate oni elektu kuzecon, kun bobobeto, aŭ kun Alf.
(Ĉu vi konas Alf?)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardopro replies:
Ekzistas pli serioza teorio laŭ kiu la vivo mem estis kunportita el la spaco sub formo de unuĉelaj estaĵoj.. Do ni eble estas ekster teranoj !! tio ne malpermesas ke ni estas simioj.. Profunde transformis nin la du piedeco kaj la fakto ke niaj beboj naskiĝas kun kompletigota cerbo, lasante gandan lokon al sociaj influoj..
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Kvin jaroj de naskiĝo al naskiĝo? Uaŭ! Homo rapide malkovru kiel enporti tiun sekreton! Ni povus ŝpari multajn kontraŭkoncipajn pilolojn kaj homaj inoj povus vivi pli sane kaj pli malstreĉe. Eĉ la Papo bonvenigus tion, ha ha.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Temas tre verŝajne pri meza situacio..kaj la plej strange estas ke tiuj ĉarmaj bestetoj senĉese seksumas !!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Kompatindaj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardopro replies:
Tiu karakterizo ne ĝenas kiam oni vivas en la profundo de ekvatora arbarego.. La problemo estas ke la bonoboj estas viktimoj de la troa agemo de iliaj kuzoj la homoj
Posted 6 months ago. ( permalink )
la Grafo says:
Ĉu sole ili estas viktimoj? Mi pensas ke la tuta planedo! Sed mi timiĝas, ke Ĝi perdos la paciencon finfine…
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...