Gerardo Published on April 19, 2009
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Ne antaŭvidita renkonto kun la tribo LIEBLANG
Posted on July 1st, 2009
9 comments (latest 4 months ago)
Letero al Nato militisto : mia reago
Posted on June 26, 2009
9 comments (latest 5 months ago)
Rikoltoj : ĉu necesas sklavigado ?
Posted on May 31, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
Ni kaj nia kuzeto "bonobo"
Posted on May 10, 2009
15 comments (latest 7 months ago)
La leporo kaj la testudo [Ezopaĵo laŭ Kalocsay]
7 comments (latest 5 months ago)
Ĉu Kartezio malpravis ? (el miaj arkivoj)
Posted on March 22, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Homa cerbo kaj religia kredo
Posted on March 13, 2009
28 comments (latest 5 months ago)
Kien la Esperantista popolo ?
Posted on March 8, 2009
27 comments (latest 8 months ago)
El arkivoj : La metodo KVIN
Posted on March 7, 2009
1 comment (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 323 times

La leporo kaj la testudo [Ezopaĵo laŭ Kalocsay]

Sunday April 19, 2009 at 04:37PM

Nomis la leporo moke

la testudon pigra, lama.

Tiu kriis : « Ej! Aroge

vantas vi , kuristo fama,

tamen, se ni kurus vete,

mi vin certe venki povus. »

« Buŝe! »-diris mokridete

la leporo- « Ĉu ni provus? »


« Jes! »konsentis la testudo,

ili do la provon faris.

La spektaklon de l' vetludo

multaj bestoj ĉirkaŭstaris.


Vulp' aranĝis la aferon:

Ĝi de arb' ĝis alta fosto

signis rektan karieron,

signis starton per la vosto.


La testudo sciis certe,

ke per kruroj sen elasto

ne galopas ĝi tro lerte,

do ekiris sen prokrasto.


La leporo firme fidis

je la granda krur-facilo,

do ĝi tute ne rapidis,

eĉ ekdormis en trankvilo.


Ĝi vekiĝis...hop...ekkrie

la aeron sage fendis,

estis jam en cel'. Sed tie

la testudo ĝin atendis.

7 Comments / add your comment?

Zhang Xuesongpro says:
Dankon pro la bela poemo, ĉu mi povus kopii ĝin al mia retejo Tefloro (www.tefloro.cn)?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Por tiuj kiuj interesiĝis pri miaj eltiraĵoj de Kalocsay, mi precizigas ke mi ĉerpis tiujn "Ezopaĵojn" en libreto titolita "Ezopa saĝo". Mi kontrolis ĉu ĝi ankoraŭ estas akirebla ĉe UEA kaj jes ĝi estas aĉetebla..
Mi ne scias ĉu la verkoj de Kalocsay estas liberaj je aŭtor-rajto, sed mi supozas ke publikado de eltiraĵoj, kun indiko de la fonto ne nocas al la interesoj de la heredantoj de nia granda verkisto..
Posted 7 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 7 months ago.
Apelete Didier Agbolo says:
Diru Ĉu la esperanta versio estas origalo? ĉar la saman poemon ni havas en la franca kies auhtoro estas LaFontaine
Posted 7 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
La fonto de ĉiuj fabloj estis verkita de Ezopo aŭ de diversaj aŭtoroj en la malnova greka lingvo..Tiuj fabloj estis adaptitaj de diversaj verkistoj en diversaj lingvoj.. Ĉiam temas ne pri tradukoj sed pri liberaj adaptiĝoj.. En la franca verkis La Fontaine kaj Florian, en la rusa Krilov..En esperanto, kalocsay verkis sian propran adaptiĝon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 7 months ago.
Apelete Didier Agbolo says:
Dankon Kara Gerardo pro la klarigoj.
El Lomé, Didier.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Tilio says:
haasje / leporido 2

Leporeto diligenta
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
rughulo says:
en la germana la testudo fariĝis erinaco - ĉar testudo bezonas varman klimaton.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...