About this blog

Man premo

  • 80 posts
  • 25 438 visits
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 25, 2009

Fino de la mondo : ĉu baldaŭa ?



En nia epoko plena je duboj refloriĝas rakontoj pri la fino de la mondo..Pli bone scii aŭ imagi tion,kio povas okazi ol resti en la ne certeco..

Intuicie ni sciis ke ĉio havas finon. La scienco konfirmas : nia planedo ne estas eterna, la energio de la suno elĉerpiĝos..Plie, antaŭ la fina fazo, la brulo ĉe nia stelo akceliĝos kaj ĉio viva sur tero mortos

Jen terura rendevuo, sed ne malkvietiĝu, post komforta nombro de miliardoj da jaroj

Antaŭe , kolizio kun meteorito, eksplodo de giganta vulkano, ter-tremoj.. povas okazi. Jen sufiĉe seriozaj kandidatoj por gravaj katastrofoj.. Sed, entute ni devus havi vere grandan malŝancon por ke la homaro estus detruita.. La plej granda natura katastrofo konata ĝis nun estas la tsunamio en Azio kiu mortigis 200 000 personojn.

Venas la homa agado kun ĝiaj militoj kiuj falĉis milionojn da viktimoj.. kaj la elĉerpiĝo de la rimedoj kiujn ni uzis ĝis nun tro malŝpareme. La lukto anoncita por eviti troan varmiĝon de la atmosfero estas nura komenco de tio kiu atendas nin..

Sed tiuj kaŭzoj, eĉ kune, samtempe,okazontaj ne povos ekstermi nian specion..

Certe venos la baldaŭa fino de malgrandaj, lokaj homaj kulturoj. Tio jam okazis en plena malatento de la restanta homaro, kiu plie ofte respondecas pri la malapero.. Por la pli grandaj amasoj, tia detruo ne eblas..Do la fino de nia mondo, se ĝi ne povos ne okazi, estos la sekvo de iom post ioma malfortiĝo

Ni pensu pri la antikvaj civilizoj. La egipta antikva mondo komplete malaperis. Pl proksime de ni,la romia imperio ne plu estas, eĉ se ni ankoraŭ banas en la greka-romia kulturo [La latina lingvo restas la oficiala lingvo de la katolika eklezio,sciencoj kaj teknikoj abunde pruntas ilian vort-trezoron ĉe la greka kaj la latina]

Por ni, kolektive, neniu amasa detruo estas programita en proksima estonteco.. Sed nia ĉirkaŭanta mondo ŝanĝiĝos, aliiĝos laŭ la fortoj plej ofte mal-mastreblaj kiuj interkruciĝas por fari nian ĉiutagan vivon..

Do spektu la Holiwoodaj filmoj, sed ne timu.. Se vi estas sana vi vivos post la unua de januaro 2013, kaj dum la sekvaj jaroj.. Jen la malbono kiun mi deziras al vi !!


Published at 10:07PM ( 9 comments / 54 visits )
This post is public

November 16, 2009

Ret-agado : atentu pri la aŭtomatoj de Google !!

Konstato kiu, mi esperas, ne malkuraĝigos vin en via esperanto agado kaj cetere en ĉiu uzo de sociaj retoj : ĉiu enretigita teksto povas lasi spurojn ĉe Google aŭ ĉe aliaj ret-serĉiloj.

Aparte ĝena estas la manio de la aŭtomataj serĉiloj noti proprajn nomojn realigante surprizindajn sliparojn pri viaj asociaj agadoj.

Se vi serĉas mian nomon, vi tuj scios ke mi blogas ĉe Ipernity kaj, post nur mus-kliko, vi alireblos mian paĝaron..

Bah.. ne gravas, vi pensos.. fakte, de mia paĝaro vi povos aliri miajn kontaktojn, jam pli gravas..

Plie, ĉar ĉiu propra nomo estas notita, se mi malprudente skribas vian nomon en teksto, vi povos trovi tiun tekston formante vian nomon ĉe la serĉilo..

Tiel, mi trovis tekston de HeKo, la agentejo de la Esperanta Civito..

Pli terure, iu volis citi ĉiujn aktivulojn en la pariza regiono kaj referenci tiun liston ĉe diversaj turistaj lokoj.. La rezulto : mi ŝuldas al tiu ne vere utila agado kvindekon da Google paĝoj !!

Do estu prudenta, ne nur kun via nomo, sed ankoraŭ pli kun la nomoj de viaj amikoj..

Mia kazo ne estas la plej grava, ĉar mi estas emerito.. La problemo povas fariĝi terura por labor-serĉantoj ĉar pli kaj pli da entreprenoj informiĝas antaŭ dungo pri eblaj spuroj ĉe ret-serĉiloj.

Tio ne devas evidente malkuraĝigi vin, simple instigi vin je granda prudento..

Published at 08:03PM ( 10 comments / 274 visits )
This post is public

November 5, 2009

Ataraksio : ŝlosila vorto en la antikva greka filozofio



Paroli aŭ verki pri la antikva filozofio estas riskoplena.. ĉar oni devas aludi pri korpuso de tekstoj el kiuj mankas la plej granda parto.. Dum jarcentoj, iom post iom forgesiĝis fundamentaj pensoj, parte pro normala forgeso, parte pro la ideologiaj antaŭjuĝoj de la triumfanta kristanismo.. Gravaj filozofiaj verkoj estas foje konataj nur pere de eltiraĵoj aŭ eĉ pere de komentoj..

Restas ke, sub la ŝajna kristaniĝo de la penso, spuroj de la antikvaj gloraj, liberaj penso-skoloj konsistigas la fundamenton de la okcidenta civilizacio..

Ja en Grekio ekvivis granda aventuro de la homara penso. Post jarcentoj de mitologia penso, alvenis la tempo de racieco.. Fakte, tiu ekstariĝo ne estas unika.. Kvazaŭ samtempe naskiĝis la juda biblio, la ĉinaj taoismo kaj konfucanismo, la buddhismo..El la evoluo de tiuj pensoj, en la interkruciĝoj de la diversaj skoloj homo fariĝos pli kaj pli homa, pli kaj pli kompleksa..

Ni revenu al antikva Grekio.. Oni ofte nun ne konscias pri la kruela realeco de tiu epoko.. La blankiĝintaj monumentoj, restaĵoj de supozitaj pacaj kaj kleraj momentoj erarigas nin.. La tuta periodo estas plonĝita en perforton.. Senĉesaj militoj inter sendependaj civitoj, poste inter naskiĝontaj imperioj estas kaŭzo de konstanta malfeliĉo kaj sufero. En tiu drama etoso naskiĝis filozofio.

Ni do ne estu surprizitaj se , tra diversaj provoj klarigi, kompreni la mondon, konstanta celo montriĝas : superi la doloron, serĉi animan trankvilon. Kaj resumas tiun provon greka vorto : atarakksio. Tiu vorto signifas trankvilon, ĉesigon de ĉiu emocio . Antikva filozofio estas konstanta provo alveni al tiu stato de senemocieco..

Evidente, tiu ekiro de la homa penso ne konas sciencon laŭ la nuna defino de tiu vorto.. Kono kaj sintenaj reguloj konfuziĝas en unu filozofa scipovo. Oni devas atendi ĝis Spinozo, do la XVI-a jarcento por ke intuicie oni komencu kompreni la gravecon de emocioj en la plej reciecaj homaj pensoj.. Kaj tiam la genia filozofo estos longatempe ekskomunikata, forĵetita..

Ĉu do ataraksio estas nun forgesinda kiel ne science valora.. Certe ne pro du kialoj ..

Gravas por la kompreno de la homa penso ke ni trastudu la etapojn de ĝia evoluo.

Restas utila la rigora antikva penso por konsolo antaŭ la eventoj kiuj ne eviteble skuas nian vivon.. Plej konata laŭ tiu vidpunkto estas la verko de Epikteto kaj ĉefe lia famkonata manlibro.. Konsola estas lia slogano laŭ kiu en la eventoj estas aferoj pri kiuj ni povas ion kaj aliaj kiuj ne dependas de nia volo..



Ataraksio helpas kiam ni estas konfrontitaj al funebro.

Published at 09:09PM ( 7 comments / 158 visits )
This post is public

October 25, 2009

Ĉu ni estas egalaj antaŭ informado ?

Demando ofte metita kun ofta nea respondo : informado estas ne kontentiga, spite al kvazaŭ invado de amas informiloj, invado de informoj el ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj.

Tiu invado ja estas kaŭzo de konfuziĝo, de malfacilo esti bone informita pro la universala kakofonio.. La mondo ne plu estas legebla !!

Mi evidente konscias, kvankam mi spertas nur mian propran situacion en pli kreskigita lando, ke la situacio estas tre varia laŭ la lokoj kie oni lokiĝas sur la planedo Laŭ tiu geografia, socia vidpunkto, ja ni ne estas egalaj..

Sed mi restu ĉe mia persona sperto de loĝanto de ĉefurba regiono franca. Reciproke, vi povos informi min pri via propra sperto..

Famkonata humoristino en Francio ilustriĝis per tiu eldiro senĉese ripetita : « On ne nous dit pas tout !! » [Oni ne ĉion diras al ni]. Por tiuj el ni kiuj ne interesiĝas pri analizo de informado, ĉu pro metio, ĉu pro civitana konscienco, la kakofonio estas tia ke ili dubas ĉu ili estas informita pri ĉio kio okazas kaj en la ĝusta tempo.. Naskiĝas kaj kreskiĝas ĉiuj teorioj pri komplotoj. Kaj tio des pli ke la formatitaj gazetaroj aŭ televidaj ĵurnaloj estas... formatitaj laŭ tempe aŭ space tiel ke novaĵo estas traktita abunde aŭ malabunde laŭ la disponebla spsco tempo.

Por mi, alveno de emeritiĝo konfirmis mian impreson pri la abundo de analizita, debatitta informo. Ĉe televido, mi estas provizita per diversaj, riĉaj debatoj inter kompetentuloj, je horoj kiuj ne taŭgus por laboristoj : posttagmeze, malfrue vespere,..La plej granda amaso devas kontentiĝi kun la kutimaj ceremonioj de la du tagaj ĵurnaloj. Gazetoj ĝeneralistaj aŭ fakaj kompletas mian informon ĉe la tutmonda reto... Kompleta sed tempo-raba.

Restas du duboj :

-laŭ sperte, mi komprenis ke la plej gravaj, la plej ĝenaj eventoj venas sub miaj okuloj kaj en miaj oreloj kun iom aŭ foje iom pli da malfruo. Mi tamen opinias ke ni estas multe pli bone informitaj ol antaŭ, ni metu trideko da jaroj .. Ekzemple,mi devis skandale longe atendi por ekscii pri la uzo de torturo en Alĝerio fare de la franca armeo [mi bonŝance por mi eskapis la partoprenon en la eventoj]. Same mi eksciis pro amasaj mudoj en anguloj de la planedo kie ĵurnalistoj ne interesiĝis aŭ ne povis aliri.

-due la posedo de la amas komunikiloj fare de pli kaj pli grandaj kapitalistaj grupoj povus orientigi la informadon favore al la plej favorataj grupoj, lasante nur kaĉon por la plej granda parto de la popolo. Fakte, tio ne estas, ĉar la ĵurnalistoj mem kaj tiuj kiuj povas profiti alt-kvalitan informadon estas sufiĉe postulemaj, ne kredemaj.. Alt-kvalita informado restas alirebla..

Konklude, mi estas bone [relative] informita sed tio postulas ke mi dediĉu la necesan tempon..je horoj ne ĉiam komfortaj.. Eble la situacio fariĝos pli kaj pli facila pro la progreso alportita de la informadika reto.

Published at 09:24PM ( 3 comments / 145 visits )
This post is public

October 20, 2009

Mondaj asocioj : kia dependo rilate la sidejan landon.. Ekzemplo de SAT

En antaŭa artikolo, mi aludis pri la dependo de la internaciaj esperanto asocioj rilate la landon de siaj sidejoj. Tiel SAT estas agnoskiita de Francio, UEA de Nederlando, la Civito de Svisio. Evidente, mi aludis nur pri la agnosko kiel "jura personeco" de la respektivaj asocioj.

Rekte, aŭ ne rekte, Giogio Silfer respondis jene en HeKo

http://www.esperantio.net/index.php?id=1006

Mi evidente ne kontestas la artikolon subskribitan de la Konsulo de la Esperanta Civito.. Mi simple rimarkigas ke asocio aŭ en tia kazo konsorcio [asocio de asocioj] ne bezonas "juran personecon" se ĝi nek posedas bieno(j)n nek dungas oficisto(j)n. Tion povas fari la "establejoj". Nenio vere revolucia.

Efektive, la agnosko fare de la ŝtato donas la rajton kontrakti kaj esti konsiderata kiel persono fare de la juraj instancoj en la lando.. Tiu principo estas aplikata laŭ la leĝa sistemo kiu regas la lando. Diferencaj sistemoj estas skriba sistemo [Francio] aŭ kutima sistemo [Britio..]

Mi prenu la ekzemplon de SAT

En Francio, la rajton asociiĝi estas agnoskita de la leĝo de 1901, teksto kiu estis modifita sed konservas sian ĝeneralan senson§

En sia unua artikolo, la leĝo agnoskas la rajton asociiĝi, sen aparta kondiĉo.

Tiaj libere kreitaj asocioj tamen ne posedas juran personecon.. Por akiri ĝin, asocioj kies sidejo estas en Francio devas sin deklari ĉe la prefektejo [en Parizo ĉe la polica prefektejo]..

Tiu deklaro supozas depono de la statuto kaj de la listo de la asocia estraro

La statuto de iu deklarita asocio estas libere verkita. Asocio povas tiel esti fermita (membriĝo per kooptado] aŭ sen hierarkia strukturo, ktp

La rilatoj de la membroj kun la asocio al kiu ili aliĝas estas regataj de la statuto, kaj nur de la statuto

Por repreni la ekzemplon de SAT, ĝi estas deklarita asocio laŭ la franca leĝo de 1901. Tio signifas ke la rilatoj de SAT-anoj kun ilia asocio SAT estas regataj nur de la statuto, sen interveno de iu franca leĝo.

Rilate la rilatoj de SAT kun francaj administracioj aŭ tribunaloj, Sennacieca Asocio Tutmonda ĝuas ĉiujn rajtojn kaj devojn de iu ajn deklarita franca asocio. Ĝi posedas "juran personecon"

Published at 06:29PM ( 14 comments / 254 visits )
This post is public

October 19, 2009

40 000 vizitintoj, dankon !!



Post du jaroj da funkciado [mi eniris Ipernity-on en decembro 2007] venas tre agrabla konstato : jam 40 000 vizitintoj.ĉe mia paĝaro..

Dankon al vi ĉiuj, regulaj, fidelaj kontaktoj, sed ankaŭ al vi anonimuloj..

Vi pruvis la viglecon de la esperantista popolo, ĝian deziron komuniki en nia lingvo.

Pli persone, mi vetis interesi vin pri plej diversaj sociaj kaj hom-sciencaj temoj. Tiu veto estas sukcesa.. kuraĝiga por daŭrigo de miaj klopodoj por elekti interesajn temojn.

Do ek al laboro, kaj eble ĝis nia venonta renkontiĝo, kiam la komputero anoncos 50 000...

Ankoraŭ foje, dankon !!

Published at 05:26PM ( 6 comments / 166 visits )
This post is public

October 3rd, 2009

Mem-mortigoj pro mistraktado ĉe laboro

Mi iom longe hezitis antaŭ enretigo de tiu teksto, ĉar memmortigo estas afero tro grava kaj devenas plej ofte de pluraj kaŭzoj personaj kaj eksteraj..Mi hezitis ankaŭ ĉar antaŭ tiu aparta kazo kiu skuas la tutan francan amas-komunikilaron, ne eblas forgesi la personan respondecon de ĉiu el ni, pro niaj konsum-sintenoj, en la ĉeno de kialoj kiu povas konduki al senesperaj gestoj : la eventoj okazis ĉe provizisto de komunika alirebleco [telefono, reto,..]

Jen la krudaj faktoj : de unu jaro kaj duono, ĉe la entrepreno « France Telecom », la historie nacia telefona servo en la lando, 24 laboristoj vole ĉesigis siajn vivojn, deniuncante la misajn , krudajn gvid-metodojn de la estraro.

Fakte, post la glora epoko kiam la laboro konsistis el starigo kaj priflegado de tutnacia telefona kaj komunikada reto, venis la adaptiĝo al alia epoko, tiu de la konkurenco.. La nun tro multnombraj teknikistoj nepre devas fariĝi komercistoj !! Dumtempe, la aliaj entreprenoj de la konkurenco dungis taŭgan personaron laŭ nombro kaj kompetento.. La dramo de France Telecom kaj de ĝia komerca ŝildo « Orange » [oranĝo] estas terura krizo de adaptiĝo pligravigita pro uzado de regado per teruro..

Tiu karikatura kazo kiu alarmis du ministrojn de la franca registaro [la franca ŝtato restas la ĉefa akciulo en tiu eks-publika servo] malfermis la vojon al aliaj plendoj pri analogaj situacioj [mi ne diros malpli gravaj ĉar psika streĉo por tiom da homoj kondukante ilin al deprimo kaj foje al memmortigo estas afero kiu meritas alian traktadon ol statistikan]. Temas ĉu pri perdo de la laboro, ĉu pri mistraktadoj, turmentadoj fare de sendignaj« manaĝeroj ».

En ĉiuj tiaj kazoj ne bezonas tro serĉi la kaŭzon : la homa avideco, la deziro de profito kiu tro ofte kondukis al ne respekto de la homa digno.. Malnova historio, kun aktualaj evoluoj.. Ni certe ne forgesu ke en tro multaj lokoj sur tero regas ekspluatado asociita kun materiaj ne akcepteblaj laborkondiĉoj.. Ni simple rimarku ke ankaŭ en la tiel nomataj « riĉaj » landoj la vivo de la laboristoj povas fariĝi ne eltenebla.. Ankaŭ tie, sociaj luktoj estas nepre necesaj..


Published at 03:58PM ( 8 comments / 290 visits )
This post is public

August 23, 2009

La festeno de la vivo - Poemo de Euclides Carneiro da Silva

Euclides Carneiro da Silva estas Brazilano naskita en 1919. Li estas profesoro kaj tradukisto..

Mi decidis enretigi kelkajn poemojn el "Esperanta Antologio" eldonita de UEA

read more
Published at 04:22PM ( 2 comments / 262 visits )
This post is public

August 10, 2009

SAT kaj la Universalaj Kongresoj


Ne elektita konsilanto ĉe SAT, nia ruĝa dromedaro trovis novan alian batal ĉevalon : devigi SAT-on ke ĝi partoprenu la Universalan Kongreson kaj forlasu ĝian propran kongreson..


Pro tio, kiel bona ĵurnalisto li enketis : laŭ liaj diroj estis pli da SAT-anoj en la UK ĉi jare ol da partoprenantoj en la SAT kongreso mem..


Eble li scipovas kalkuli kaj mi ne kontraŭos tiun konstaton lian.


Li tamen forgesis kelkajn detalojn :


1- Jam de jaroj SAT organizas laŭ eblecoj kunvenon dum la Universala Kongreso, sukcese..

2- SAT bone scias ke multaj el siaj membroj estas samtempe membroj de UEA[estas ja mia kazo..]

3- La Universala Kongreso ne estas la nura afero de UEA sed de la tuta esperantistaro [konfuzo povas okazi pro tio ke de Ivo Lapenna, UEA estas kaj asocio de individuoj kaj tegmenta « konfederacio » de naciaj kaj fakaj asocioj]

4- Organizi Universalan Kongreson de Esperanto estas grandega tasko pro la diverseco de la eroj.. Ĝi postulas financajn rimedojn kiuj nur UEA posedas.. SAT estas relative malriĉa.

5- Se la kostoj por partopreno en Universala Kongreso estas gravaj, ni bone scias ke tio estas ŝuldita al la skalo de organizo : grando de salonoj, multnombro de la eroj..

6- La ĉefa problemo por la partoprenantoj en Universala Kongreso estas ĝuste la diverseco de la eroj kiuj postulas elekton..


Nu kio fakte estas SAT Kongreso : ĝi estas elemento en la demokrata vivo de la asocio, momento kiam membroj [ne ĉiuj, ni bedaŭras] sed membroj de la asocio pripensas kaj decidas pri la funkciado de SAT.. Estas la loko de interŝanĝoj foje viglaj kiuj preparas la agadon de la Plenum Komitato de la Asocio..Pro tio ni bezonas tempon kiu ne povas esti metita en konkurencon kun aliaj programeroj sendube interesaj sed eksteraj al nia vivo..


Do ĉiu elektu.. Neniu estas devigata en Sennacieca Asocio Tutmonda fari ion aŭ alion.. Kiu volas partopreni la demokratan vivon de SAT, tiu faru tion dum la kongreso sed ankaŭ dum lokaj agadoj kadre de la SAT rondoj aŭ de la diversaj instancoj, laborejoj.. Kiu preferas la etoson de la Universala Kongreso, tiu partoprenu la Universalan Kongreson.. Li / ŝi estas bonvena ĉe la SAT kunveno dum la UK kaj eble povas helpi en ĝia organizo..


SAT kaj UEA estas ne samcelaj sed reciproke amikaj asocioj.. UEA metas la akcenton sur la agado por Esperanto SAT sur la socia debato per Esperanto.. Fakte ni bone scias ke POR kaj PER ne estas disigeblaj.. Do ni ne estas konkurencaj sed komplementaj..


Published at 08:45PM ( 7 comments / 328 visits )
This post is public

August 10, 2009

La leĝo de Pareto aŭ la principo 80 / 20



Esperanto aĝis jam dek jarojn [do en 1897] kiam la itala ekonomisto Vilfredo Pareto malkovris gravan leĝon ĉe la dispartiĝo de la kaŭzoj kaj efikoj...Tiu leĝo alinomata principo 80/20 estas ja sufiĉe fleksebla principo laŭ kiu :


La plej malgranda nombro da kaŭzoj provokas la plej granda nombro da efikoj kaj inverse..


Sen pripensa supozo kondukus al tro rapida konkludo ke ĉiu dispartiĝo devus tendenci je 50 / 50 se ne intervenas alia konata aŭ ne konata kaŭzo .. Fakte tio neniam okazas kaj ĉie triumfas regulo de ne egaleco.


Tiel 20% el la venditaj varoj produktas 80% de la profito de entrepreno..

Tiel 20% el la intervenantoj en diskuto provokas 80% de la intervenoj

Eĉ tiel, 20% el la krimuloj provokas 80% el la okazintaj krimaj agadoj


Kiel mi jam diris, konforme al opinio de la fakuloj , la principo devas esti flekseble aplikata..Tio signifas ke la dispartiĝo povas esti 90 / 10 au 75 / 25 sed neniam alproksimiĝi 50 / 50 ..


Evidente, tiu principo povas esti uzata por plibonigi la rezultojn de agado..


Ĉu per koncentriĝo de la energio ĉe la plej produktivaj taskoj

Ĉu per agado ĉe la malpli produktivaj faktoroj


La metodo simple permesas lokalizi kie estas aŭ ne estas la plej grandaj efikoj kaj agi konsekvence..


Eble amuze estas konstati ke diskuto, ĉe SAT kiel aliloke obeas la leĝon de Pareto.. Ni prenu iom pli ol 130 enskribitojn, ni estu certaj ke spontane nur 20 da personoj vere partoprenos la diskuton !!! Mi ne kritikas, leĝo estas leĝo kaj mi mem estis longatempe silenta..


Ni provu kun aliaj ekzemploj ??


Se tio interesas vin mi provos daŭre analizi tiun libron :


La principo 80 / 20 – Fari pli kun malpli [Richard Koch / 2000]..La libro ekzistas en la angla kaj franca traduko

Published at 06:10PM ( 3 comments / 192 visits )
This post is public

August 5, 2009

Lastajn vortojn pri finiĝinta amikeco



Amikeco kiu ĉesas, kiel cetere ekspariĝo tro ofte kondukas al lavango de reciprokaj riproĉoj. Mi provos ne fali en la kaptilon des pli ke vere mi ne suferas.. Simple miaj legantoj rajtas scii, nur per kelkaj vortoj, ke io finiĝis kaj kial.

Ĉar ĉiu novaĵo en nia esperanto vilaĝeto rapide disvastiĝas kaj ĉar la malapero pro fermo de la konto, fare de la Ipernity teamo, de nia sorĉistino el Split lasis sulfuran odoron mi estas iom devigata klarigi mian pozicion..

Unue, ŝi estas sendube talenta.. Ŝia agresemo ne povas konduki min al juĝa eraro pri tiu punkto.

Due, mi ne plendis pri ŝi kaj do ne partoprenis en la « murdo » [ŝi tamen daŭre vivas..] Sed mi tute aprobas la decidon de Ipernity...

Ŝi, dum tuta jaro, per ĉiuj troveblaj rimedoj turmentis malfeliĉulon pro am- misiluzion kaj atakis diversajn rivalulinojn..

Mi ne povas akcepti tiajn agadojn.. Mi certe ne prezentas min kiel « perfektulo » en « perfektula mondo » sed tia morala hom- ĉasado estas ĉe limo de kio mi povas akcepti en nia amikeca rondo esperantista..

Do nun finite, Tilio vomas min kaj eble provos vomi sur min..

Ne gravas.. Mi tute aprobas ke vi legu ŝiajn verkojn sen pripense.. Neniu fariĝos mia malamiko pro tio..

Published at 09:43AM ( 7 comments / 316 visits )
This post is public

July 1st, 2009

Ne antaŭvidita renkonto kun la tribo LIEBLANG

De antaŭ unu monato mi ankaŭ estas ĉe la reto Face Book.. Unue, mi intencis tie blogi en la franca, sen miksi artikolojn en E-o kun aliaj en mia grpatra lingvo.. Mia unua surprizo tie estis la konstato ke multaj esperantistoj estas sur ambaŭ retoj Face Book kaj Ipernity.. Finfine, mi tuj facile trovis amikojn inter la tieaj samideanoj..

Kaj, dua surprizo, mi ricevis mesaĝon de iu usonano, Chris LIEBLANG, kiu invitis partopreni en grupo "The LIEBLANGs of Face Book".. En tiu ĉi grupo renkontiĝas iom pli ol 30 personoj, kaj formante mian famili-nomon, mi konstatis ke 75 portantoj de tiu nomo estas Face Book anoj.. Mi kiu kredis ĝis nun ke mi estis unika, la kvazaŭ lasta de la "Mohikanoj" !!

Kial do mi rakontas tiun historion kiu unuavide ŝajnas seninteresa.. Pro la deveno de la nomo kaj ĝia historio en la perturbita Eŭropo de la lasta jarcento..

Sendube, la nesto de la tribo estas Saarland, germana lando norde de la franca Loreno [Lothringe en la germana].. Sarlandanoj profitis la aneksadon de la noda Loreno al Germanio inter 1871 kaj 1918 por instaliĝi tie, apud la urbo Metz..Ili restis pos la refranciĝo de tiu regiono kaj fariĝis francoj. El tie, kelkaj pli aŭdacaj migris en aliajn francajn regionojn..

Samtempe, Sarlandanoj migris al usonon kaj kreis tie alian patrujon por nia tribo.. Aliaj iris en Svision..

Do jen familio absolute disigita, parolante ĉu la germana, ĉu la angla, ĉu la franca...

Kial rakonti tion tuj post pli grava temo rilate militojn.. Ĉar la historio inter la devena germana parto kaj la franca branĉo ne estis simpla pro la rilatoj inter Germanio kaj Francio....Naskiĝis malfidoj kaj eĉ hato inter tiuj kiuj vlis esti germanoj kaj tiuj kiuj adoptis Francion.. Tia estis la rilatoj ke mia patro ne plu havis kontakton kun la familio rn Metz, kie oj parolis germane..

Kaj nun retroviĝo de homoj el la sama familio disigitaj, fremdaj unu al la alia, usonanoj, germanoj, svisoj, francoj,...

La tribo LIEBLANG estas, mi supozas, nur unu el la kazoj de tiaj disiĝoj kun soldatoj en la antaŭa generacio kiuj batalis en malamikaj armeoj.. Oni rakontis al mi ke inter niaj kuzinoj en Metz, kelkaj iris ĝis Staingrado kun la germana armeo pro tio ke inter 1940 kaj 1945 la norda Loreno denove estis aneksita al Germanio...

Amikoj el Balkanio, ni okcident- Eŭropanoj, faris la samajn stultaĵoj kion vi faris antaŭ ne longe, el kio rezultis 1 800 000 mortintoj nur en Francio.. Vere, neniu povas doni lecionon krom tiu grava konkludo, Ne plu tio.. kaj efeltive, regas nun amikeco inter Francio kaj Germanio.

Pri mi, mi devos certe iom memori pri miaj konoj en la angala ĉar la plej grandanombro de LIEBLANG eb Face Book estas usonanoj !!!

Published at 10:26PM ( 9 comments / 373 visits )
This post is public

June 26, 2009

Letero al Nato militisto : mia reago

Bojana Alfirevic verkis tre belan tre fortan kaj emociigan leteron al militisto de NATO dum la milto en Serbio / Kosovo.. Tiun leteron ŝi enretigis sur sia paĝo en Ipernity.. Ĝi estis reprenita en Sennaciulo, la gazeto de SAT [Numero de Majo / Junio] . Nia amiko Mike 59 prezentas francan tradukon de tiu letero sur sia paĝo kaj mi tie reagis en la franca.

Jen traduko de mia reago en Esperanto

Por legi la tekston de Bojana :

http://www.ipernity.com/blog/bojana.balfirevic/138224


read more
Published at 12:56PM ( 9 comments / 307 visits )
This post is public

May 31, 2009

Rikoltoj : ĉu necesas sklavigado ?

Post mia artikolo pri sukerkano, tiu de Tilio pri tomatoj, venas alia afero, ĉi foje en Francio, tiu de plukado de fragoj en Alzaco..

Jen pri tiu nova skandalo : orient-eŭropaj virinoj estis dungitaj por rikolti fragojn. Loĝado en ne akcepteblaj kondiĉoj kaj salajro tre malproksima de la francaj normoj.. La sindikato CGT [Ĝenerala Konfederacio de Laboro] alarmis la kontrolistojn pri laboro.. Eĉ la ĝendarmoj enketas ĉar oni timas novan kazon de « nov-sklavigado »

Evidente, kaj aliaj tiaj problemoj en aliaj landoj tion pruvas, ne temas pri apartaj situacioj kiuj okazus en kelkaj lokoj de nia planedo, tio povas okazi ĉie ajn.. Ne vere kulpas la enloĝantoj de la riĉaj landoj [ krom se oni konsideras nin kulpuloj pro nia deziro de tomatoj, fragoj, kaj ĉiuj plukendaj fruktoj aŭ legomoj] Evidentas ke dungi laboristojn de la lando mem supozus ke oni donu al ili « normalajn » salajrojn lau la normoj de la lando kie kreskas la fruktoj aŭ legomoj.

Por eviti troan atenton de la « publika opinio », kaj por malpli altigi la kostojn, oni ofte kultivas fruktojn kaj legomojn en lokoj sufiĉe malproksimaj de niaj relative « feliĉaj » landoj.. tio evitas la skandaliĝon kaj la intervenon de la ĝendarmoj !!

Kiu kaj kio kulpas ? Kulpas la tutmonda komerca sistemo kiu kreas sovaĝan konkurencon je kosto de ekspluatado de homoj, de malŝparo pro transporto, de senlaboreco..


Published at 05:24PM ( 7 comments / 255 visits )
This post is public

May 10, 2009

Ni kaj nia kuzeto "bonobo"


Bonoboj [science Pan paniscus] estas la specio de simio plej proksima de ni .. Ĝi vivas en la arbaroj de Kongolando..

Tiel proksima ĝi estas de ni ke ĝia genaro estas 98% sama ol la nia..

De ĝia malkovro ekestis kvazaŭ legendo pri tiu kuzo.. Legendo pri paca popolo neniam uzanta perforton kaj posedandata senliman seksan apetiton..

Kio veras ? Se, bedaŭrinde, bonoboj same kiel ni kverelas kaj kapablas interbuĉadi, du sintenoj karakterizas la vivon de bonoboj en triboj de po cento da individuoj :

egaleco inter viroj kaj virinoj

ofta solviĝo de konfliktoj per seksaj agoj ĉiuspecaj

Jen kio naskis la legendon de kvazaŭ paradiza vivo.. Homoj facile opiniis ke oni malkovris la biblian Edenan lokon.. Se oni aldonas ke marŝado sur la malantauaj kruroj ne maloftas ĉe tiuj kvarmanuloj, estas komprenebla la emocio antaŭ tiu bildo de nia propra deveno..

Fakte, laŭ sciencaj esploroj, la disiĝo inter homoj kaj ĉimpanzoj aŭ bonoboj datumas je du milionoj da jaroj..

Nun la specio Bonobo estas minacata.. restas nur kelkaj dekmiloj da individuoj kaj en aparta loko, la sovaĝa arbaro en Kongo.. Necesas agado de homoj por protekti ilin kontraŭ detruo de ilia vivmedio kaj ĉasado..

Komuna deveno devigas al ni tian agadon..

Des pli ke tiu kuzo donas al ni ŝlosilon pri nia evoluo.. Ili eskapis la seksardajn periodojn kiuj karakterizas la aliajn mamulojn, iliaj inoj estas konstante disponeblaj por seksumo [tio ne signifas ke la bonobo-inoj naskas tre ofte, ĝenerale naskiĝo okazas kvin jarojn post la antaŭa]..

Por ke venu la komplekseco de homaj civilizoj, bezonas ke la plurforma perverseco [laŭ la Freŭd-a esprimo] de nia specio estu bremsata.. Jen venas la rolo de la religiaj kredoj en la genezo de niaj socioj..

Savo de bonoba orfo

Published at 03:17PM ( 15 comments / 516 visits )
This post is public

April 19, 2009

La leporo kaj la testudo [Ezopaĵo laŭ Kalocsay]

Nomis la leporo moke

la testudon pigra, lama.

Tiu kriis : « Ej! Aroge

vantas vi , kuristo fama,

tamen, se ni kurus vete,

mi vin certe venki povus. »

« Buŝe! »-diris mokridete

la leporo- « Ĉu ni provus? »


« Jes! »konsentis la testudo,

ili do la provon faris.

La spektaklon de l' vetludo

multaj bestoj ĉirkaŭstaris.


Vulp' aranĝis la aferon:

Ĝi de arb' ĝis alta fosto

signis rektan karieron,

signis starton per la vosto.


La testudo sciis certe,

ke per kruroj sen elasto

ne galopas ĝi tro lerte,

do ekiris sen prokrasto.


La leporo firme fidis

je la granda krur-facilo,

do ĝi tute ne rapidis,

eĉ ekdormis en trankvilo.


Ĝi vekiĝis...hop...ekkrie

la aeron sage fendis,

estis jam en cel'. Sed tie

la testudo ĝin atendis.

Published at 04:37PM ( 7 comments / 336 visits )
This post is public

March 22, 2009

Ĉu Kartezio malpravis ? (el miaj arkivoj)



Antonio Damasio, profesoro ĉe la Sud Kalifornia Universitato [USONO] estas inter la ĉefaj sciencaj serĉistoj pri la funkciado de la homa cerbo. Li verkis plurajn librojn por klarigi siajn tezojn al klera publiko [en la angla, tradukitaj en pluraj lingvoj, mi povis legi la francan tradukon]





En sia unua verko, titolita "La eraro de Kartezio" Antonio Damasio rakontas kaj komentas la teruran historion de Pineas Gage [Geĝ]?.

Tiu Pineas Gage estis skipestro dum la konstruado de la fervojoj en USONO. Tiu konstruado necesis ke oni eksplodigu rokojn kiuj ĝenis la trairadon de la fervojo. Tiam oni ankoraŭ ne inventis la dinamitajn kartuĉojn. Oni devis kavigi la rokon meti en la kavon kvanton da nigra pulvo,premdensigi la pulvon helpate de stango el fero. Metio ege danĝera.

Gage estis tre kompetenta tre lerta laboristo..ĝis kiam okazis la terura akcidento . Mi precizigu tie ke la stango uzata de Gage estis kvindek centimetrojn longa kaj kvar centimetrojn larĝa.

Post la eksplodo oni reprenis la stangon je kelkaj metroj de la vundito. La stango estis enirinta en la korpon de Gage ĉe la dekstra vango kaj elirinta ĉe la supro de la kranio maldekstre.

Tiu epoke, oni tuj ektimas pensante pri la stato de la kuracarto, Pineas Gage devintus baldaŭ morti..Nu, tute ne. Li pluvivis kaj eĉ oni povis konstati,mirigite, ke li ,post kelkaj monatoj ,retrovis ĉiujn movkapablojn, parolkapablon, ktp.. Mirakla resaniĝo..

Sed baldaŭ oni povis konstati gravajn ŝanĝojn en la sinteno de la malfeliĉa eks skipestro.Li kiu ĝis antaŭ la akcidento estis elitulo profesie kaj persone, fariĝis tute alia homo : sentaŭgulo,li drinkis, ludis, insultis, ne plu kapablis zorgi pri siaj propraj aferoj kaj finis sian vivon en plena forgeso kaj mizero.

Evidente la kuracistoj kiuj zorgis pri Gage ne ankoraŭ kapablis kompreni kio vere okazis sed rakontis la "kazon Gage" kun sufiĉe da detaloj por ke la nunaj sciencistoj komprenu ke temis pri la unua konata ekzemplo de tia stranga evoluo. Bedaŭrinde venis poste sufiĉe multnombraj vunditoj pro militoj por konfirmi la diagnozon.

Fakte la stango detruis ĉe Gage parton de la cerbo, fronta lobo kie situas la centro de la rilatoj de ĉiu homo kun liaj similuloj. Oni jam sciis ke homo estas socia estaĵo. Oni do ekkomprenis kiamaniere tio funkcias.

Oni ankaŭ povis kompreni ke , male al tio kion pensis Kartezio, emocioj ricevitaj kaj traktitaj per tiu parto de nia cerbo estas fundamentaj por reguligi niajn plej raciajn plej kalkulitajn pensojn kaj decidojn.


Published at 04:32PM ( 2 comments / 279 visits )
This post is public

March 13, 2009

Homa cerbo kaj religia kredo



Sciencistoj verkis artikolon en scienca gazeto usona, kiu rakontas ke ili lokigis la zonon de la homa cerbo kiu kontrolas religiecan kredemon. Laŭ iliaj laboroj, raportas gazeto « The Independent », kredo je supera povo,ĉiela, estas atuto de evoluo kiu helpas la pluvivadon de la homoj.


Kredo je Dio estus profunde ankrigita en la homa cerbo, programita por la sperto de religiemo.Laŭ la P-o Jordan Grafman de la Nacia Instituto pri Neŭrologiaj Misordoj kaj Ŝokoj en Bethesda, apud Washington, « Kredo kaj religia sinteno estas karakterizoj de la homa vivo troveblaj en ĉiuj kulturoj kaj sen ekvivalento en la besta regno », « Niaj rezultoj montras ke la specifaj enhavoj de la religia kredo koncernas konektarojn de la homa cerbo »

La areo de la kredo »

La sciencistoj kiuj serĉis « la areon de la kredo », laŭ supoze kontrolanto de la religia kredo opinias ke ne unu sed pluraj zonoj de la cerbo konsistigas la biologiajn bazojn de la kredo. Lacerbo evoluiĝintus iĝante pli sensiva je ĉiu formo da kredo kiu plibonigas la pluvivajn eblecojn. Tio povus klarigi kial kredo je dio kaj supernaturo estas tiel ofta tra la mondo.

La scienca komunumo, la filozofoj kaj la teologoj estas dispartigitaj pri la origino de la kredo. Por kelkaj ĝi devenas el biologio, por aliaj ĝi devenas el kulturo. Teoriistoj pri evoluo pretendas ke la darwina natura selektado povis plifavorigi kredantajn individuojn kies ŝancoj pluvivi estas superaj al tiuj de ne kredantoj. Aliaj sugestis ke kredo estis nura evidentiĝo de la biologia kapablo kiu faras el la homa cerbo organo tiel brila kaj adaptiĝema.

El « Le Monde.fr »

Published at 10:35PM ( 28 comments / 680 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 next →

( 80 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Gerardo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...