La 9-an de aŭgusto 1905, estis akceptita de la unua Universala Kongreso de Esperanto la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo. En ĝia kvina punkto ĝi tekstas jene :
« Esperantisto estas nomata ĉiu persono kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto , tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al la aktiva societo Esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga »
Tiu fundamenta deklaracio daŭre estas la bazo kiu permesas difini kiu estas esperantisto.
De tiu momento ekkreskis movado tre diversa je la bildo de la ĉirkaŭanta mondo.La movado disdividiĝas en asocioj kiuj elektis praktikadojn kaj strategiojn laŭ iliaj propraj celaroj.
Homoj, individuaj esperantistoj aliĝas au ne al tiuj asocioj laŭ iliaj propraj inklinoj.. Sufiĉe multaj aliĝas al pluraj asocioj
Laŭ strategie, oni povas ordigi la ŝajnan ĝangalon laŭ tri gravaj tendencoj ligitaj al konceptoj pri la rolo de la lingvo :
Plej grava estas la ideo pri help-lingvo kiu permesas interŝanĝojn inter ĉiuj homoj, kiuj ajn estu iliaj gepatraj lingvoj.. La ĝeneralaj aŭ fakaj asocioj kiuj elektis tiun starpunkton plej ĝenerale federaciiĝas kadre de U E A [Universala Esperanto Asocio]
Alia starpunkto estas la ideo de esperantista popolo « diasporigita » tra la mondo.. tiu tendenco [raŭmismo]kies ideologio konstruiĝas ĉirkaŭ la manifesto de Raŭmo[Finlanda urbo kie estas verkita tiun manifeston]kondukis al kreado de la Esperanta Civito
Tria starpunkto estas tiu, kiu gvidas la laborista Sennacieca Asocio Tutmonda kaj ĝia reto de Laboristaj Esperanto Asocioj, kiuj volas esti simplaj uzantoj de Esperanto por supera celo kiu estas la kultura kaj kleriga promocio de la laborista klaso tuitmonda.
Vole, nevole, imponiĝas la popolo [aŭ komunumo] esperantista, eĉ se ĝi estas malgranda inter la esperantistoj. Universala Esperanto Asocio naskiĝis kiel tutmonda asocio de individuoj kaj havas 6000 rektajn aliĝantojn. Ĉiujare kunvenas la Universala Kongreso kiu neniam arigis malpli ol 2000 esperantistoj.Iniciato, kiun vi bone konas, la Esperanto kommunumo en Ipernity, arigas nun pli ol 1500 esperantistoj. Volo al ariĝo, vigla deziro komunumi estas evidenta.
La asocioj, eĉ UEA [kiu zorgas pri la plej granda libro servo kies ambicio estas proponi al la esperantistaro ĉiujn publikaĵojn en nia lingvo] ne povas ne kalkuli kun tiu volo. Kaj esperanto aranĝoj, grandaj au malgrandaj, naciskalaj aŭ tutmondaj floriĝas.
Kial do, en tiaj relative favoraj cirkonstancoj, ne furoras la Esperanta Civito.. certe ĝi estas juna kvazaŭ nov-aperanta, sed ĉefe la komunikad-deziro en libera etoso estas la vera motoro kiu motivigas niajn popolanojn.. Miskompreno venas de la ŝajna ne intereso de jureskaj rilatoj en kiuj ĉiu el ni ne volas enkarceriĝi. La romia simileco ne vere allogas.
Verdire, la fondintoj de la Civito pensis pri la eksteraj rilatoj de la movado. Agnosko de la « seriozeco »de la esperantista kulturo estis por ili la ĉefa celo.
En tio, ili simple volas konkurenci UEA-on sur ĝia propra tereno.
Popola entuziasmo ne tro interesiĝis, des pli ke la popolo estas malgrandeta..Oni simple forgesis kial Esperanto transiris tiom da obstakloj dum la terura lasta jarcento. Jes ja pro entuziasmo de « ĉe bazaj samideanoj » kiuj eĉ se ili ne verkis ĉefverkojn permesis ke naskiĝu originala tutmonda kulturo.. Legantoj same gravas kiel verkantoj !!
Evidente tamen, la esperantista popolo restas fragila.. Sen daŭra entuziasmo kaj sen ekstera videbleco, ĝi riskas disfali.. Asocioj necesas.. Ĉu UEA ? Ĉu la Civito ? Ĉu SAT ? La elekto apartenas al ĉiu esperantisto.