Merkrede, mi festis, en restoracio, la ĉinan novjaron kun mia Tajĝiĉuana profesoro.
Belega etoso. Ĉirkaŭ 50 lernantoj venis al la vespero.
Kompreneble, ĉinaj manĝajoj, kaj karaokoj, dancoj.
Nia instruisto, ĵus post la fino de la kurso (antaŭ la restoracio), kantis por ni: belan voĉon li havas, kaj ankaŭ bone ludis gitaron.
Tiu homo certe estas artisto kaj ankaŭ "humanisto".
Sekvi kurson kun li estas granda plezuro.
Mi elsendis eltiraĵon de Tajĝiĉuano en restoracio, kaj kelkaj fotoj de kurso.

www.ipernity.com/doc/genevievem/album/51674