Mi naskiĝis en Parizo, sed mia patro estis denaska Loreno kaj mia patrino , Pikardio.
Do, certe, vivtenas en mi la senton de naturo.
Ekde mi loĝis en Lozerio, mi apartenas ankaŭ al ĉi-tiu regiono. Preskaŭ 10 jaroj traveturinte la vojojn, marŝinte la montaron, spirinte la aeron, aŭskultinte la naturaj-dolĉbruojn. Mi ne povas forgesi. Belegaj memoraĵoj...


En sovaĝa pejzaĝo, oni povas travivi la kvarajn sezonojn, kaj ŝati ĉiun el ili. Somere, ripozadi sur multajn riverojn, aŭtuno, promenadi en arbaro por pluki fungojn aŭ kaŝtanojn (multaj en Lozerio), vintre, skiadis tra mirindaj pejzaĝoj, printempo, rigardadi kaj flari la diversaj floroj (genistoj forte flariĝas en majo). La tuta montaro estas flava pro la genestoj. Mirinde.
Tiu ne eblas en la granda urbo.


Tamen mi ankaŭ ŝatas Parizon. Strange, ĉu ne ? Estas du mondoj tute malsimilaj...
Reale, mi bezonas de la dua etoso.


Sed, Vialas, kie mi loĝis, estas al 700 kilometroj el Parizo... Do, mi ne ofte povas iri ĉi-foren.
Por rememorigi la naturon de tempo al tempo, mi rigardadas miajn fotojn, mi aŭskultas la bruojn kiujn mi registrigis.
Kompreneble, ne sufiĉas, sed tiu permesas al mi atendi la venontan returniron en Lozerio.

Bonvolu alklaki sur unu el ĉi-sube fotoj por vidi "Lozerio" albumo

Aliaj fotoj

alia artikolo