Mi loĝis kelkajn jarojn en vilaĝeto (Vialas), situata sudparte de Francio.

Ĝi estas en "Cevenaj Parko". Tre bela regiono, sovaĝo (estas la departemento kun la malplej loĝantaj de Francio). Cevenoj estas malgranda montaro, la kulmina monto estas sur "Lozeria monto" (Pic Finiels, nur 1699 alta.

Mi ŝategas tiun regionon. Kiam, mi reiras, mi multe ekskursas kaj multe rigardas, aŭskultas la naturo.

La plejparte de miaj naturaj fotoj estas farita en tiu regiono.

Ekzemple : mirindaj raŭpoj de Pina procesio-papilio, kiu vivas en nestoj kaj poste marŝas „anasvice“ (procesie) al la nutraĵo (bonvolu rigardi la filmeton)

Liaj korpoj estas kovrita per urtikariantaj haroj.

Bedaŭrinde, tiuj raŭpoj nutriĝas per abipinglo kaŭzante la morton de la arboj.