1
PRILEP - URBO DE ESPERANTO
Ĉar ne ekzistas skribaj dokumentoj, fotoj kaj indikoj pri la Esperanto-movado
en Prilep estis la raraj publikaĵoj pri Esperanto kaj plejparte rememoroj de homoj, kiuj
antaŭ la milito dum la okupado lernis kaj disvastigis la internacian lingvon.
Laŭ informoj, kiujn publikigis la konata makedona esperantisto prof. Dime
Bojanovski – Dize, kiel same de publikigaĵoj de la esperantisto Trajko Mirĉeski, oni
povas konkludi, ke Prilep estis inter la antaŭmilitaj centroj de instruado kaj disvastigado
de Esperanto en Makedonio.
Lernado de la lingvo komenciĝiis post la alveno de la instuisto Svetislav Petroviĉ,
naskita en 1899 jaro en Pirot, kiu lernis Esperanton en 1916 kaj senlace disvastigis ĝin
inter la homoj... En nia urbo Petroviĉ laboris kun junuloj soifaj pri scienco kaj li senlace
semis inter ili la intereson al la internacia lingvo – Esperanto. Inter la unuaj liaj
lernantoj estis Dime Bojanovski – Dize, tiutempe juna laboristo, kiu rapide ellernis la
fundamenton de la lingvo, liveris al si literaturon kaj post ne longa tempo perfektiĝis en
la lingvo. Svetislav Petroviĉ estis ne nur poeto kaj konanto de la franca poezio, el kiu li
tradukis verkojn el franca en Esperanton, sed li estis ankaŭ verva muzikisto. Tial
paralele kun la instruado de Esperanto li instruis al siaj lernantoj ludi diversajn
instrumentojn. Tiel la junuloj povis lerni la lingvon kaj samtempe organizi amuzvesperojn
kaj sidkunvenojn en domoj. Poste Dime Bojanovski kunvenigis grupon de
junuloj kaj en la domo de Niĉo Alavantija en urboparto Varoŝ komencis instrui al ili
Esperanton... Tiutempe li posedis lernolibron de d-ro Duŝan Mazura, per kiu li instruis
la lingvon. En lia grupo tiam estis: Niĉo Alavantija, Kiro Trpĉe, Deco Deoski, Dimĉe
Deoski, Ilija Sokleski, Donĉo Mir¤ĉeski, Goga Baboski, Spase Kulata
kaj aliaj junuloj el
ĉiuj urbopartoj de Prilep, sed plejparte el Varoŝ.
La okupoj pri muziko kaj Esperanto okazis vespere, skribis Bojanovski, ĉe lumo
de petrollampo, en tre malvasta ĉambreto izolita de aliaj partoj de la domo kaj de la strato.
La muziko kaj Esperanto iom postiom malfermadis la okulojn de la junuloj; ili komencis
montri intereson kaj legi bonajn librojn
. “
Tiu grupo de junuloj-esperantistoj uzis la lernolibron “Petro”, kiel ankaŭ la
gazetojn en Esperanto “Sennaciulo” kaj “Sennacia Revuo”, kiuj estis disdonataj inter
junaj prilepanoj.
En 1927 en la domo de Niĉo Alavantija la junaj esperantistoj entuziasme pridiskutis
la bezonon fondi en la urbo sian Esperanto-societon, kaj la propono estis unuavoĉe
akceptita. Tiuj estis elektita grupo ĉefe de Dize, kiu devis prepari la necesajn dokumentojn
kaj serĉi aprobon de la urba registraro pri laŭleĝa kaj normala funkciado de la
societo. Per tiu aperis la ebleco laŭleĝe kaj sen timo kaj kaŝado de la policio lerni la
internacian lingvon. Oni skribis peton, kompilis regularon pri la agado kaj ĉion necesan
por fondo kaj funkciado de la societo. Post ĉio-ĉi la delegitaro transdonis la dokumentojn
en la Sresa oficejo. Antu ol ĝisatendi la rezultojn, nedubante en la pozitiva decido
de ilia peto, la junaj prilepanoj fondis la Esperanto-societon “ STELO “.
La 26-an de februaro 1928 jaro en urbo Prilep estis fondita Esperanto – societo
STELO, al kiu aliĝis 15 membroj. La estraro konsistis el: prezidanto – Kosta Ĉurĉija,
sekretario – Dimitro Bojanovski-Dize, kasisto – Dimitro Volĉeski (instruisto) kaj kelkaj
membroj. Honora prezidanto estis Dimitro Lazoviĉ (gimnaziestro). Intertempe kelkajn
tagoj post la fondo, la societo estis oficiale informita de la aŭtoritataj organoj de regado,
ke oni ne permesas la funkciadon de la societo
.“ (el “Prilep kaj Prilep-regiono en la
historio”, vol.2, 1972, Cvetan Beliĉanski)
Tio estis bato kontraŭ la iniciato pri fondo de societo, sed ne kontraŭ la aktivado
de la junaj esperantistoj en nia urbo. La rifuzo ricevi permeson fondi societon nek timigis,
nek malkuraĝigis la junajn entuzasmulojn en la urbo apud la Turoj de Marko. Ili
daŭre disvastigadis Esperanton – vere nelaŭleĝe. Ilia provo fondi societon estis unua en
Makedonio. Per tio ĉi – iniciato la esperantistoj en Prilep unuafoje ebligis kaj kreis kondiĉ
ojn, kvankam nelaŭuleĝaj, organizite instrui Esperanton.

Se urbo Kumanovo donis la unuan esperantiston el Makedonio kaj el Eŭropa
Turkio, Prilep estis la urbo, kie estis farita unua provo ricevi organizitan kaj laŭleĝan
formon por lernado de la internacia lingvo – Esperanto, ke ĝi povu pli facile kaj pli rapide
disvastiĝi inter la junaj prilepanoj.
El publikigitaj informoj de Risto Ĉurkoski oni vidas, ke en la tridekaj jaroj Esperanto
estis disvastigita ankaŭ inter fervojistoj. Post la alveno de Vladislav Karanfilski en
Prilep en 1935 jaro, sub lia gvido estis formita Esperanto-grupo, en kiu inter aliaj estis
ankaŭ: Popĉeski, Grabuloski kaj Spiro Haĝispirkoski. Sekvante la intereson ĉe la junaj
fervojistoj, oni tuj komencis organizi kursojn pri instruado de Esperanto, kie sisteme
kaj organizite oni lernis la lingvon. La junaj fervojistoj lernis laŭ la en tiu tempo tre
uzata broŝuro-lernolibro “Esperanta ŝlosilo”. La unuaj rezultoj rapide manifestiĝis, la
grajnoj de Esperanto estis semitaj inter la fervojistoj en urbo Prilep kaj multaj el ili,
plejparte la fervojstaciaj laboristoj interesiĝis pri la lingvo. Sed denove la polico malpermesis
la fervojistan Esperanto-grupon kaj en 1936 jaro en Prilep ĉesis ĉia Esperanto –
aktivado.
Estas informoj, ke dum la periodo de 1937 ĝis 1938 jaro en Prilep estis organizitaj
Esperanto – kursoj fare de Dimĉe Aĝimitreski kaj liaj kursanoj estis la konataj
pioniroj: Manĉu Matak, Kire Gavriloski, Lazo Filiposki, Krume Volnaroski, Straŝo
Pinĝur
kaj aliaj, sed ankaŭ tiu aktivado malvigliĝis post la frakaso de la grupe flanke de
la nedemokratia reĝimo, kaj ĉiuj aktivuloj estis arestitaj. En tiu tempo por dua fojo estis
refondita la Esperanto-societo kaj montrita pli granda aktiveco. La societo kunvenigis
kaj organizis progresemajn prilepanojn, kio fariĝis kaŭzo de nova malpermeso de la
agado de la societo en 1940 jaro.
La societo refondiĝis en 1938 jaro. Ties prezidanto estis Dimĉe Aĝimitreski –
studento, kaj sekretario estis Goga Baboski – suriparisto. La societo havis la permeson
de la regpovo. Ĝi havis sian stampilon kaj inventaron. Ties kancelario troviĝis en la domo

de la kultura societo “Abraŝeviĉ”. En la societo membris 50 – 60 membroj,
laboristoj, lernantoj kaj aliaj. La instruadon de la lingvo en la kursoj gvidis Dimĉe
Aĝimitreski kaj ties instruisto estis Spase Kulata. Unue la kursoj okazis en ĉambro en
la gimnazio, kaj poste en ĉambroj de la societo “Abraŝeviĉ. En tiu periodo estis organizitaj
5 aŭ 6 kursoj de Esperanto. La societo okazigis ekskurson al monahejo Prilepec
kune kun aliaj progresemaj societoj de la urbo. Dum similaj kunvenoj la membroj
ekkonis ankaŭ la batalon de aliaj popoloj por sia libereco, egalrajteco kaj sendependeco.
Dum organizita ekskurso al vilaĝo Oreovec parolis Dimĉe Mire – studento, kiu konigis
al la membroj nian nacian problemon. Dum amikaj vesperoj oni kantis Esperanto-kantojn
en Esperanto ktp. La amuzvesperojn okazis en la salono de la societo “Abraŝeviĉ”
kaj en kafejo de Luka. Ili estis vizitataj de gejunuloj kaj de la societaj membroj. En 1940
ankaŭ estis malpermesita la agado de la Esperanto-societo
”. (el “Prilep kaj Prilepregiono
en la historio”, vol.2, 1972, Cvetan Beliĉanski)
Post la liberigo, almenaŭ an la fino de 1963 jaro, por tria fojo estis refondita la
Esperanto – societo en Prilep sub la nomo “La Progreso”, kiu aktivadas ĝis nun.
Refondintoj de tiu ĉi societo estis pluraj entuziasmuloj el Prilep, inter kiuj: Kiro Trpĉe,
Goga Baboski, Vasile Ĝorĝioski, Ljupĉo Aĝimitreski, Metodija Galeski, Duŝko Todoroski,
Domnika Ivanoska kaj Blagoja Konsuloski
.
En tiu periodo oni observis kreskantan aktivadon de la societo, manifestata per
daŭra okazigo de kursoj por instruado de Esperanto por komencantoj. Jare oni organizis
po 2 aŭ 3 kursojn kiujn partoprenis ĉirkaŭ 100 junaj prilepanoj. Samtempe okazis
multaj sciencaj ekskursoj kaj ekspozicioj. Junaj prilepanoj partoprenis Esperantoaranĝojn
diversloke en la eksjugoslaviaj landoj kaj ankaŭ en urboj Loveĉ kaj Veliko
Tarnovo en Bulgario, Rokaseka en Italio, kaj en Hungario. En la periodo de 1973 ĝis
1977 jaro en Prilep troviĝis la sidejo de la Makedonia Esperanto Ligo (MEL)
, kaj en tiu
periodo dank` al la aktiveco kaj la agado de la esperantaj aktivuloj en Prilep estis
refonditaj la Esperanto-societoj en Skopje, Kumanovo kaj Struga, kaj estis fonditaj
novaj Esperanto – societoj en Kavadarci kaj Bitola.

En 1976 jaro en Prilep por unua fojo en Makedonio ĝis tiam okazis la 20-a Jugoslavia
Esperanto-Kongreso
. En ĝi partoprenis 375 delegitoj, el kiuj 63 eksterlandaj
gastoj el 16 landoj de la tuta mondo. Tiuokaze estis eldonita “Kongresa libro” kaj la
libro “Pensoj” – en kiu estis prezentitaj opinioj, proponoj kaj rimarkigoj pri Esperanto
de kvindeko de elstaraj vrkistoj, scienculoj, ŝtatuloj kaj inventistoj. Unu jaron post la
Kongreso estis eldonita nova libro “Esperanta – Makedona kaj mala vortaro kun konciza
gramatiko
”, aperanta por unua fojo en Makedonio, same eldono de la esperanto
societo “La Progreso” kun kompilintoj Metodija Galeski kaj Ĝorĝi Pop-Atanasov. En
tiu periodo aperis ankaŭ Esperanto-gazeto “Estonto” kaj ĝian eldonadon kunhelpis la
Esperanto-societo “La Progreso” en Prilep. Post kelkaj jaroj en 1981 jaro aperis ankaŭ
Makedona Antologio” en Esperanto, eldonita de sama societo kaj aranĝita de Metodija
Galeski
kaj Koce Solunski. En ĝi estis prezentitaj 40 makedonaj poetoj kaj verkistoj.
Oni povus diri, ke la 70-aj jaroj de nia jarcento estis ora periodo en la evoulado
de la Esperanto-societo “La Progreso” en nia urbo. Jam tiam la societo havis Esperantobibliotekon,
kiu per sia provizo de libroj, gazetoj kaj aliaj materijaloj estis el la plej riĉaj
sur la Balkanoj. Tiu aktivado daŭris ankaŭ dum la sekvaj dek jaroj. Niaj samurbanoj
estis atestantoj de simpatiaj infanaj pentraĵoj dum konkurado por lernantoj el la bazaj
lernejoj je temo: “La reloj ligas la landojn, sed Esperanto la popolojn”. Kompreneble
kursoj por komencantoj daŭre konigis Esperanton al granda parto de niaj samurbanoj.
Pli ol 600 personoj finis sukcese unuagradan kurson por komencantoj kaj ĉirkaŭ 40
personoj finis la duagradan B-kurson. Neforgesebla restos la instruado per “Ĉe” –
metodo de la polino Maria Ĉekanska, kiel ankaŭ la okazigita “Bo” – seminario de la
konataj instruistinoj Sonja Tavĉar el Portoroĵ - Slovenio kaj Ana Hurĉak el Rijeka
Kroatio.
Nia urbo Prilep kaj ties esperantistoj estis dommastroj de esperantistoj el: Hispanio,
Usono, Ĉehoslovakio, Litovio, Pollando, Bulgario, Japanio, Ĉinio, Hungario, Aŭ-
stralio, Kanarioj, Alĝerio, Turkio, Danio, Norvegio, Belgio, Brazilo, Slovenio, Kroatio,
Italio, Ukraino k.a. landoj, kiuj konvinkiĝis pri la gastameco de prilepanoj. Ili estis
surprizitaj ankaŭ de la abundo de Esperanto-nomoj de ejoj en Prilep. Ĝi estis la
ununura urbo en Eŭropo, en kiu tiom da kafejoj, strato kaj okulkliniko portis la nomon
de la kreinto de Esperanto “Lazaro Zamenhof”. Pluraj komercaj kaj priservaj lokaloj
en Prilep havis Esperanto-nomojn. Pro sia aktivado en 1986 jaro la Esperanto-societo
“La Progreso” en Prilep ricevis la “ 9-a Septembran Premion” de urbo Prilep.
Dum tiuj jaroj radiostacioj en Belgrado, Zagrebo kaj Melburno informis pri la
agado de la prilepaj esperantistoj. La norvegino Mariane Lund informis en Norvegio
kaj en Kanado, ke Prilep estas unika per siaj multnombraj monumentoj, vidindaĵoj kaj
Esperanto-aktivado. La brazila amiko dentkuracisto Helio Aderne organizis ekspoziciojn
per bildkartoj kaj leteroj sur 3 tabuloj el Prilep kaj el tuta Makedonio en 9 urboj
tra Brazilo. Nia societo estis ambasadejo por interkonatiĝo kaj prezentado de kulturhistoria
pasinto kaj natur-belaĵoj de nia lando. Dank` al la gastameco de la esperantistoj
en Prilep, la gastoj-esperantistoj kunportis en si pecon da tero kaj ĉielo, da kutimoj kaj
varmeco de nia lando. Ili estis niaj ambasadoroj, kiuj konigis la mondon pri ni – prilepanoj,
pri nia Prilep, la urbo de Turoj de Marko, pri nia varma bonvenigo kaj pri la
aktiva Esperanto – agado.
Dum la tuta periodo la esperantistoj en Prilep intime kunlaboris kun amasinformiloj
en la urbo. Krom informoj pri la aktivado de la societo, estis realigitaj ankaŭ
4 profesinivelaj elsendoj de Radio-Prilep, Esperanto-kurso de Radio-Prilep, kaj 16
disaŭdigoj pri Esperanto de Radio-Markoni.
La Esperanto-societo en Prilep partoprenis ankaŭ kompiladon de “Instruprogramo
pri fakultativa enkonduko de la Internacia lingvo – Esperanto de 5-a ĝis 8-a
klaso
”, kiu estis aprobita de la Nacia Komitato pri instruado. Post la aprobo flanke de la
Ministerio pri klerigo de Respubliko Makedonio en 1992 jaro ekestis eblecoj por
fakultativa instruado de Esperanto en ĉiuj bazaj lernejoj de Respubliko Makedonio. Nia
urbo nun disponas pri sufiĉa nombro de bone preparintaj sin Esperanto-instruistoj kaj

pri necesa instrua kaj metodika literaturo por realigado de tio. Restas nesolvita la
problemo pri certigo de monrimedoj por realigado de tiu programo.
De la komenco de 1995 jaro, post kelkjara periodo de malaktivaĝo – nekonata
por la 30 jara vivo de la Esperanto-societo “La Progreso” en Prilep, la societo kiel fenikso
– reviviĝis. La aktivado de la societo estas bone videbla. Per la helpo de esperantistoj
el Prilep kiel kunfondintoj estis fonditaj Esperanto-societoj en: Samokov, Kiĉevo, Veles
kaj Vitoliŝte. Estis ankaŭ restarigitaj la Esperanto-societoj en: Ohrid, Bitola, Struga,
Kumanovo kaj Kavadarci. En nia urbo estis organizitaj kelkaj kursoj por komencantoj
kaj unu kurso por progresintoj sub la gvido de la konata Esperanto-instruisto Nikola
Uzunov
el Bulgario. Estis denove aktivigita la korespondado kun kelkdekaj landoj el la
tuta mondo. Esperantistoj el eksterlando povas informiĝi pri la vivo de la esperantistoj
en Prilep, pri la belaĵoj de nia urbo kaj nia lando.
De la 26-a de marto 1995 jaro en nia urbo vivas kaj funkcias ankoraŭ unu Esperanto-
societo ĝi estas – Junulara Esperanto-societo “Estonto”. En ĝi nun membras
ĉirkaŭª 20gejunuloj, el kiuj 5 sukcese finis la “Bo”-kurson por progresintoj (gvidata de
Nikola Uzunov), kaj la plimulto de la gejunuloj finis “A”-kurson por komencantoj. La
juneco, la kvalitoj kaj la entuziasmo de la junaj esperantistoj estas garantio, ke la
Esperanto-movado en Prilep havas certigitajn indajn posteulojn, kiuj daŭrigos la
bonajn tradiciojn de la Esperanto-movado en nia urbo. Hodiaŭ tiuj junaj esperantistoj
vigle korespondas kun esperantistoj el deko da landoj el la tuta mondo, digne reprezentante
niajn vidindaĵojn, kulturon kaj naturriĉaĵojn, nian ĉiutagecon kaj estonton.
Kaj estas per kio sin laŭdi ...
Nun Prilep havas bibliotekon kun pli ol 2000 Esperanto-titoloj de pli ol 3300
volumoj
, 36 periodaĵoj de Esperanto-gazetoj, gramofondiskoj kaj sonkasedoj, kaj granda
nombro de libroj por blinduloj. Laŭ sciigoj de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda)
en Parizo de 1995 jaro, la Esperanto – biblioteko en Prilep estas la plej riĉa sur la
Balkanoj.
Je la komenco de 1999 nia societo eldonis du libroj: “Makedonaj perloj-150
popolkantoj
” de Ljuben Dimkaroski, kaj “Kalejdoskopo” de Viktor Galeski. Poste je la
fino de marto 1999 jaro nia societo eldonis novan libron – elektita poezio de Petre
Baŝeski “Damnita lando”.
Prilep daŭre estas la “Urbo de esperanto”, kvankam per kelkaj nomobjektoj
malpli multaj ol iam. La junaj esperantistoj havas sian Esperanto-societon, kiu vere
dirite sen mono ekzistas kaj funkcias. Krom tio ili havas amikojn el pluraj landoj tra la
tuta mondo.
Nia popolo diras:”La homo estas aprezata per tio, ju pli multe da amikoj li havas,
des pli multe li estas riĉa
.” Ĉu oni devas serĉi alian kaŭzon por lerni la Internacian
lingvon – Esperanto?