Mi amas vin, Ikamon',
pli ol mian solecon,
ho, kiel trompa estas
mia amo.
Same kiel konko - sian perlon
vi min amas.
Kiom mistera estas
via animo,
Ikamon'.
Mi atendas ĝis la tempo
vin elĵetos
el la profundo de via fiereco.
Sur la bordo
ĉiu grajno estas mi,
ĉiu konko estas vi,
en ni estas nia amo.
Ne permesu
al perloĉasistoj min kapti.
Premu min forte
en vin
ĝis neniigo.
Sur la bordo
konk' aperta
forĵetita
kuŝas.