Oni enterigis min
sen konfeso.
Kaj kvar popoj - ne venis,
kaj "Amen" - neniu diris,
kaj eĉ unu larmo ne gutis
sur min,
kaj neniu rememoris
pri mi,
kaj miajn okulojn oni ne fermis.
Sed ankoraŭ la tero ne kutimiĝis
kun mi,
sur mi
palacojn oni konstruis
de sonĝoj.
Oni enterigis
simple min
sen konfeso.