Ne demandu min - KIAL?
Mi scias nur,
ke frumatene,
antaŭ la sunapero,
oni diris al mi,
ke meze de la kampo,
en bonodoroj,
eble malantaŭ la monto,
absorbiĝinta
atendas la vivo.
Ŝvitinte pro kurado
mi spiron ne havas
pro sufero ekplori.