La afero komenciĝis fruprintempe en la jaro 1995. Antaŭ du jaroj la eŭropa integriĝo iom ŝanĝiĝante adoptis ankaŭ novan nomon: Eŭropa Unio. Antaŭ unu jaro oni elektis por kvin jaroj novajn deputitojn por la Eŭropa Parlamento (EP). Ekde januaro en 1995 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estis ankaŭ Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio.

En kelkaj membroŝtatoj grupoj, grupetoj de esperantistoj okupis sin pri la eŭropa lingva demando, kiu sekvas el la specifoj de la eŭropa integriĝo. Aktive agadis la Laborgrupo pri Lingvoproblemo en Eŭropa Unio, ĉefe ties kerno, nomita brusela laborgrupo. Ankaŭ ĉe landaj asocioj oni okupiĝis pri la eŭropa lingva demando. Belga esperantisto, s-ro Germain Pirlot kunordigis la aktivadon de tiuj, kiuj sisteme informis EP-anojn pri lingvoproblemoj kaj ankaŭ pri Esperanto. En la aktiveco ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio serĉis sian lokon.

En Hungario en 1990 okazis politika reĝimŝanĝo. En 1995 jam ekzistis la hungara politika intenco pri la aniĝo ĉe Eŭropa Unio. La Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) estis en financa kaj organiza krizoj. En 1995 ekde pluraj jaroj mi estis pensiulo.

Post kiam mi legis en la revuo Esperanto (de UEA) informojn pri la eŭropa lingva demando, pri la agado de la brusela laborgrupo, mi konsultis kun la sekretario (malfrue ĉefsekretario) de HEA, s-ro Oszkár Prinz. Mi faris demandon al li, ĉu HEA estas iamaniere partoprenanto en la eŭropa informagado (kiun oni nomas ankaŭ Eŭropa Agado). – Efektive ne – respondis li. Laŭ lia respondo temis pri tio, ke kvankam ankaŭ li estis ano de la Laborgrupo pri Lingvo­problemo en Eŭropa Unio, sed li estis tro ŝarĝata per movadaj taskoj, kaj aliaj personoj ne estis – havanta tempon kaj emon – por la eŭropa informagado. Tiam mi pensis, ke eble mi povus fari ian utilan ĉi-terene kaj anoncis min por tia tasko.

La prezidantaro de HEA aprobis la aferon kaj la sekretrio de HEA letere sciigis s-on Hans Erasmus pri mia engaĝiĝo. Poste estiĝis kontaktoj por mi ne nur kun Hans Erasmus, sed ankaŭ s-ro Edward Symoens, kiu baldaŭ interrilatigis min ankaŭ al s-ro Germain Pirlot. (Edward Symoens – al kiu mi baldaŭ havis fortan simpation – bedaŭrinde en decembro 1995 forpasis. Kun Germain Pirlot dum pluraj jaroj mi havis tre fruktodonan kunlaboron.)



Mian taskon en la informado mi trovis en tio, ke informojn ricevitajn de esperantistaj fontoj pri la eŭropaj lingvaj problemoj kaj la pri la rezultoj de la laborgrupa aktivado mi utiligu por informi la hungarian socion. Mi konkludis, ke oni devas fari informagadon vastaskale, sed flanke de HEA ricevis prioritaton la informado direktota al politikistoj. Por tiu celo ni decidis redakti informilon, kiu post iom provado ricevis la titolon Az Európai Unió és a nyelvi kérdés (La Eŭropa Unio kaj la lingva demando). La efektiva redaktado de la informilo (dum pluraj jaroj) plejparte estis mia tasko, la eldona kaj dissenda taskoj apartenis al HEA, nome al Oszkár Prinz (kun kiu mi havis tre bonan kunlaboron).

La enhavo de la unua numero de la informilo (informkajero) estis preta jam printempe, sed pro financaj problemoj ĝi povis aperi nur en novembro 1995. Pri kio temis en ĝi? Krom la enkondukaj partoj ĝi enhavis tradukojn de la subaj originalaj artikoloj kaj sciigoj.

- Enkonduka parto de la prelego de Michael Cwik, kiun li prezentis en Budapeŝto en julio 1994.

- Daniel Tarschys: „Ni riskas formiĝon de nova klassocio” – intervjuo por la revuo Esperanto (n-ro 1066 (1) januaro 1995)

- István Ertl: Lingva politiko debatita ĉe la Eŭropa Parlamento (Esperanto, n-ro 1052 (10) oktobro 1993)

- Lingvopolitika debato en Roterdamo (Esperanto, n-ro 1060 (6) junio 1994)

- Radikaluloj ĉe ano de Eŭropa Komisiono (Esperanto, n-ro 1056 (2) februaro 1994)

- La rezolucioj de Unesko pri Esperanto.

La supra enhavo vidigas, ke helpe de la informilo ni klopodis aperigi tiajn informojn, opi­niojn, kiuj en aliaj kanaloj ne atingus politikistojn, tamen kiuj povis esti interesaj por ili.