About this blog

Blogo de Framont(F. Horáček)

Mi, 57-jara esperantisto, ekspedagogo kaj filozofo de la ĉiutaga vivo. Nun senlaborulo.

  • 94 posts
  • 16 171 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

Published at 09:41 ( 5 comments / 49 visits )
This post is public

November 17, 2009

NI ESPERANTISTOJ DEVAS FARI PRINCIPAN PAŜON!

EBLE ESTAS MIA ALVOKO STRANGA,SED..TIO NE GRAVAS,..MI NE POVAS PLU SILENTI KAJ NUR AŬDI LAMENTADON DE NI, ESPERANTISTOJ...KIAL "TIO" NE FUNKCIAS?...

MI ESPERANTIĜIS EN LA JARO 1981 KAJ TUTE MI NE KOMPRENAS KIAL

NI ESPERANTISTOJ ESTAS TIEL NEDECIDEMAJ, TIMIGITAJ NUN,

JE LA KOMENCO DE LA TRIA JARMILO KAJ EN LA TEMPO DE INTERRETA KOMUNIKADO.

NI DEVAS SENPROKRASTE UZI ĈI TIUN INTERNACIAN KOMUNIKADON POR NIAJ CELOJ!



NUN NE POVAS ESTI PROBLEMO SUMIGI ESPERANTISTOJN SUR NIA PLANEDO

KAJ FINE KONSTATI KIA GRANDA TUTMONDA FORTO NI, ESPERANISTOJ, ESTAS.



NI BEZONAS KAJ DEVAS DIRI: NI, ESPERANTISTOJ EL DIVERSAJ LANDOJ DE LA MONDO

EN LA NOMBRO...ekzemple xxxxx milionoj.. NE PETAS, SED POSTULAS

LINGVAN EGALRAJTECON EN LA MONDO!

Published at 10:19 ( 13 comments / 90 visits )
This post is public

November 10, 2009

Nia antaŭplano al niaj geamikoj-ipernity-anoj por venontaj jaroj...



... Nun mi estas rentulo-senlaborulo kaj mia edzino Hana estas pensiulino, do ni estas hejme kun nia hunda kamarado Maxmilián, ...nur okaze ni zorgas niajn nepinojn...

...niaj gefiloj jam de ni foriris kaj ilia dulita ĉambro restis malplena...

...ni estas ankoraŭ relative junaj kaj viglaj (mi sukcese resaniĝis)... kaj volus iomete subteni nunan mortantan turismon (:-)) , do ni volus uzi nian ĉambron dum reciprokaj vizitoj kun niaj geamikoj-esperantistoj...

...interesas nin, ĉu nia propono alparolus iujn geamikojn en nuna kriza situacio ?...

Hana kaj František Horáčkovi

Published at 09:41 ( 9 comments / 67 visits )
This post is public

October 25, 2009

Elkorajn dankojn por viaj 40.000 vizitoj!

Estimataj geamikoj,

el tuta mia koro MI DANKAS VIN, ke VI HELPAS MIN VIVI en nia tempo, kiu estas tre malfacila, sed... ankaŭ tre tre interesa!

Ĉiu el ni alvenas kiel mondano nuda en nian tempon, por ke ION ŜANĜU en sia venonta vivo , en la kondiĉoj de nia belega planedo...

Do, ni plu klopodu ION ŜANĜI!... sufiĉas, kiam ni nur iomete helpos al disvastigado de ESPERANTO en la mondo. Kredu, NI SUKCESOS EN TIO!

Ni, ESPERANTISTOJ vivas ĉie, en ĉiu urbo kaj urbeto de nia mondo...ni klopodu SUMIGI NIN!

KREDU, KE EN NI DORMETAS GRANDEGA FORTO, KIU ŜANĜOS TUTMONDAN KOMUNIKADON! DO PLI KUNLIGI NIAJN VIVOJN POR KOMUNAN IDEON!

ESTIMATAJ, NI VIVU KAJ LABORU POR ESPERANTO ĜUSTE NUN!

Published at 08:44 ( 4 comments / 95 visits )
This post is public

October 11, 2009

Nobelpremiito Obama akuzata pri esperantismo

Unue, ni devas meti la demandon, ĉu temas pri vera intenco de la usona prezidento Barack OBAMA?

Se jes, do laŭ mia opinio tio estas tre kontribua kaj pozitiva intenco, kiu certe ne estos facila...kaj kiam Barack OBAMA sukcesos, tiam estiĝos meritinta Nobelpremiito!



http://www.liberafolio.org/2009/nobelpremiito-obama-akuzata-pri-esperantismo

Published at 09:57 ( 6 comments / 168 visits )
This post is public

Published at 09:58 ( 2 comments / 108 visits )
This post is public

September 29, 2009

Leonard Orban predikis pri multlingvismo en la angla



EU - komisiano estas bonege pagata funkcio el impostoj de ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio aŭ el kiaj fontoj? KIEL RESPONDAS RUMANO, ANO DE MALGRANDA NACIO en EU, pri multlingvismo? Laŭ mia opinio liaj vortoj kaj agoj NE AKORDIĜAS! Lia vizito en Svedio dum la monato septembro 2009 estiĝis hontinda afero:

http://www.liberafolio.org/2009/leonard-orban-predikis-pri-multlingvismo-en-la-angla/

Mi estas eble abisme stulta, ĉar mi ne komprenas KIAL, ĈE EGALRAJTECO DE LINGVOJ EN EŬROPA UNIO, sr-o ORBAN ne konvinkis svedajn deputitojn EN LA RUMANA LINGVO?

Published at 11:03 ( 2 comments / 105 visits )
This post is public

March 30, 2009

La vintro estis longa...

...kaj mi iomete malsanis...mi petas pri pardono, estimataj geamikoj :-)))

Published at 19:47 ( 3 comments / 570 visits )
This post is public

March 2nd, 2009

25 000 estas belega kvanto!

Estimataj ipernitanoj,

mi elkore dankas por via favoro!

Je la fino de ĉiu vintro mi sentas min ne tute bone...mankas al mi sunumado...la vintro estas jam tro longa...estas necese renovigi bateriojn...:-)))

Published at 21:51 ( 2 comments / 327 visits )
This post is public

February 27, 2009

Kion koro sentas, lango prezentas...

Laŭ mia opinio nun temas pri tre danĝera konduto en nia samtempa malamika mondo...en mia ĉiutaga vivo mi vidas kiel ĉio ĉirkaŭ mi plimalboniĝas...la homoj kondutas pli malbone ol bestoj...kial? Ĉu vere proksimiĝas mondfiniĝo?Ĉu meritita puno?...Eble je la fino de la jaro 2012?...



Published at 11:28 ( 6 comments / 290 visits )
This post is public

February 3rd, 2009

Al ipernitianoj...

Estimataj geamikoj,

se vi havas eblecon aŭ intereson, vidu www.elingvo.eu . Nia internacia civitana societo klopodas krei fortan grupon de esperantistoj el ĉiuj landoj de nia mondo. Post du jaroj ni povos postuli financojn por nia agado el Eŭropa Unio! Do, estimataj geamikoj, laŭ via ebleco aŭ intereso, helpu nin kaj ankaŭ vin plenumi niajn komunajn sonĝojn kaj revojn!

Published at 12:04 ( 0 comments / 227 visits )
This post is public

January 10, 2009

GAZA estas malbona konscienco de nia maljusta mondo, ĉefe de Usono.

Kiu estas kulpulo? Laŭ mia opinio ĉefe Usono, kiu ŝirmas Israelon!

http://video.google.com/videoplay?docid=2813754003794505399

Mi devas ripeti mian opinion, ke naskiĝo de Israelo, kiel la ŝtato de judoj, estis en regiono de Palestino tre malfeliĉa...Jam 14 tagoj post kreiĝo de Israelo oni ĉi tie batalis...kaj tiu ĉi batalo neniam finos!

Laŭ mia opinio israelidoj devus enpensiĝi pri sia agado...kiu ŝtele ( kun konsento de mondaj grandpotencoj ) alproprigis teritorion? Ĉu Israelo aŭ Palestino?

Tial maljuste Usono ŝirmas Israelon!

Francisko

Published at 19:03 ( 6 comments / 462 visits )
This post is public

January 8, 2009

Paco



Paco laŭ PIV estas:

1. " Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia."

Ekzemploj:

Zamenhof: " Se vi volas pacon, preparu pacon."

Hebrea Biblio ( Malnova Testamento ): " Mi donos pacon al via lando. "



2. " Stato de anaro ( nacio,gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento."

Ekzemploj:

Zamenhof: " Iru en paco!"

Hebrea Biblio ( Malnova Testamento ): " Paco estu inter viaj muroj! "

3. " Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile. "

Ekzemploj

Zamenhof: " Kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo."

Hebrea Biblio ( Malnova Testamento ): " Miaj instruoj (...) akirigos al vi jarojn de vivo kaj paco. "



Estimataj, kial mi skribas pri PACO ? Ĉar laŭ mia opinio PACO estas fundamenta bezono kaj postulo de ordinarulo. Kiu mortas nun en Gaza, Irako, Afganio kaj en pluaj landoj? Ordinaruloj, virinoj kaj infanoj! Kial ili mortas? Ĉu ili ne havas rajton vivi en Paco kiel ni en Eŭropo? Mi tute ne komprenas, kial mortigas homoj, kiuj kredas je iu Dio, ĉu ili ne timas punon?

Tial ni estiĝu pacbatalantoj! Ni batalu ĉiutage per ĉiuj rimedoj por la paco kie ajn en nia belega mondo! Ankaŭ ni ĉiutage preĝu por la PACO...mi petas! Dankon!

Francisko



Published at 08:49 ( 2 comments / 219 visits )
This post is public

January 5, 2009

Fragmentoj el novaj propagandiloj de elingvo.eu ....vidu retan adreson!

Internacia civitana grupiĝo havas jenan retan adreson: elingvo.eu

read more
Published at 08:06 ( 0 comments / 211 visits )
This post is public

January 4, 2009

Petema artikolo



Dum la unuaj tagoj de tiu ĉi jaro 2009 mi multe pripensas, kiel helpi

al internacia civitana grupiĝo, kiu havas retan adreson elingvo.eu...

..laŭ mia opinio ĉion diras la vortoj de L.L. ZAMENHOF :



AL LA FRATOJ

Forte ni staru, fratoj amataj,

Por nia sankta afero!

Ni bataladu kune tenataj

Per unu bela espero!



Regas ankoraŭ nokto sen lumo,

La mondo dormas obstine,

Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,

Por lumi, brili senfine.



Veku, ho veku, veku konstante,

Ne timu ridon, insulton!

Veku, ho veku, ripetadante,

Ĝis vi atingos aŭskulton!



Dekon da fojoj vane perdiĝos

La voko via ridata,-

La dekunua alradikiĝos,

Kaj kreskos frukto benata.



Tre malproksime ĉiuj ni staras

La unuj de la aliaj...

Kie vi estas, kion vi faras,

Ho, karaj fratoj vi miaj?



Vi en la urbo, vi en urbeto,

En la malgranda vilaĝo,

Ĉu ne forflugis kiel bloveto

La tuta via kuraĝo?



Ĉu vi sukcese en via loko

Kondukas nian aferon,

Aŭ eksilentis jam via voko,

Vi lacaj perdis esperon?



Iras senhalte via laboro

Honeste kaj esperante?

Brulas la flamo en via koro

Neniam malfortiĝante?



Forte ni staru, brave laboru,

Kuraĝe, ho nia rondo!

Nia afero kresku a floru

Per ni en tuta la mondo!



Ni ĝin kondukos ne ripozante,

Kaj nin lacigos nenio;

Ni ĝin traportos, sankte ĵurante,

Tra l´ tuta mondo de Dio!



Malfacileco, malrapideco

Al ni la vojon ne baros.

Sen malhonora malkuraĝeco

Ni kion povos, ni faros.



Staras ankoraŭ en la komenco

La celo en malproksimo, -

Ni ĝin atingos per la potenco

De nia forta animo!



Ni ĝin atingos per la potenco

De nia sankta fervoro,

Ni ĝin atingos per pacienco

Kaj per sentima laboro.



Glora la celo, sankta l´ afero,

La venko - baldaŭ ĝi venos;

Levos la kapon ni kun fiero,

La mondo ĝoje nin benos.



Tiam atendas nin rekompenco

La plej majesta kaj riĉa :

Nia laboro kaj pacienco

La mondon faros feliĉa!



L. ZAMENHOF

( El FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO, kvina eldono, Paris 1907 )



... senkomente... Francisko

Published at 10:36 ( 2 comments / 193 visits )
This post is public

January 1st, 2009

Hodiaŭa festotago de Ĉeĥa respubliko.



Estimataj geamikoj,

de hodiaŭa tago mia malgranda lando en la koro de Eŭropo gvidas Eŭropan Union!

Laŭ mia opinio temas pri granda ŝanco por ESPERANTO. Dank al nia prezidento Václav Klaus ESPERANTO estiĝis " EŬROLINGVO ". Mi devas konfesi, ke mi tre ofte ne konsentas kun opinioj de Václav Klaus, sed dank al li multaj homoj el sekvaj reakcioj post lia intervjuo unufoje eksciis, KIO ESTAS ESPERANTO !

De hodiaŭa tago, de kiam malgranda lando kun etnombra, en ĉiutaga vivo de unio neegalrajta lingvo, prezidas Eŭropan Union, alvenas pli konvena tempo multe pli paroli pri lingva babilono en unio, pri absurdaĵo de 23 tiel nomitaj " oficialaj lingvoj ", pri kara kaj absurda politiko de " multlingveco "...Jes, en nuna ekonomia krizo ni parolu pri absurdaĵo de 4000 tradukistoj kaj interpretistoj en Bruselo...!

Bedaŭrinde, grandaj absurdaĵoj estas ankaŭ en niaj vicoj: mi tute ne komprenas, ke dum duonjaro de naskiĝo de internacia civitana grupiĝo, kiu havas retan adreson elingvo.eu tiu ĉi projekto vegetas pro antaŭĉie indiferenteco de esperantistoj! Ni ĉesu nur paroli kaj fine ni agu!

Francisko



Published at 18:41 ( 4 comments / 231 visits )
This post is public

December 19, 2008

Grandan dankon por viaj 20000 vizitoj!

Estimataj geamikoj,

via intereso estas granda donaco sub mian Kristnaskan arbeton. Grandan dankon!

Francisko

Published at 09:15 ( 2 comments / 222 visits )
This post is public

December 18, 2008

Alvenis komuna monsistemo, alvenos komuna fundamenta lingvo!



Mi ne volas filozofi, sed tute sufiĉas rigardi ĉirkaŭronden.... kaj oni vidas, ke

ĈIO ĈIAM ŜANĜIĜAS...! ANKAŬ NIA MONDO, ANKAŬ NIA ĈIUTAGA VIVO...

...samtempe oni vidas, ke ĉio bona estas por io malbona kaj ĉio malbona estas por io bona...ĝi konsistas en konkretaj kondiĉoj de ŝanĝoj...:-))...el tio fluas...

... ke ekzemple malbona ekonomia situacio povas helpi al disvastigado de facila, malmultekosta kaj por ĉiu konvena lingvo ESPERANTO! Foje fine devas agi kaj venki logiko de granda avantaĝo por ordinaruloj!



Mi tute ne estas freneza ĥimerulo, al patoso mi ne cedas, sed el miaj vivadaj spertoj rezultas granda espero kaj konvinko, ke mi ĝisvivos de la " Tago E ", kiam ESPERANTO estiĝos vere egalrajta lingvo ne nur en Eŭropa Unio, sed en la tuta mondo! KAJ ĈIU POVOS LIBERE LAŬ SIA BEZONO ELEKTI LA PLEJ KONVENAN LINGVON!

Francisko

Published at 09:37 ( 4 comments / 324 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 next →

( 94 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of František Horáček

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...