December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (3)
September 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (5)
December 2008 (8)
November 2008 (16)
October 2008 (12)
September 2008 (2)
August 2008 (8)
July 2008 (5)
June 2008 (10)
May 2008 (6)
April 2008 (5)
March 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (1)
December 2007 (3)

December 10, 2008

Ni komuniku per facila kaj egalrajta eŭropa lingvo!

http://www.elingvo.eu/eo/pago/?eo/



Karaj geamikoj, aliĝu! Ni faru ion grandegan por niaj geinfanoj kaj genepoj! Ĉu vi ankaŭ estas ŝokitaj el situacio en Grekio? Ĉu ni volas, ke niaj geinfanoj kaj genepoj en estonteco devu batali por lingva egalrajteco en Eŭropo? Ni agu jam hodiaŭ, ankoraŭ ne estas malfrue! Ni forigu lingvan Absurdistanon!



Francisko

Published at 11:13 / 2 comments / 229 visits
This post is public

December 11, 2008

EL HISTORIO DE LA JARO 1910 - LA GAZETO DE BOHEMAJ ESPERANTISTOJ

" ČASOPIS ČESKÝCH ESPERANTISTŮ "

OFICIALA ORGANO DE BOHEMAJ ESPERANTISTOJ KAJ DE CENTRA ASOCIO

BOHEMA UNIO ESPERANTISTA ( B. U. E. )

IV. 1910,

II. DIVIDAĴO - p. 6



INFORMAJ RAPORTOJ PRI BOHEMA NACIO.



Karegaj gefratoj Slavoj!

Ni ricevis Vian publikan leteron de 30.10. 1909 kaj tralegis ĝin laŭte en nia kunsido. Plej ĝojajn sentojn ĝi elvokis en niaj koroj. Ni resalutas Vin plej kore, amindaj geparenculoj! Vivu longe, vivu feliĉe! Ni ĉiam sekvas kun amo, kun simpatio Vian sorton, fiereco de slava gento!

Estu fortaj, estu viglaj!

Ni Esperantistoj laboras por la homara paco, sed ni ĉiam memoras, ke pacemo ne estas preteco submeti senvorte kaj sendefende sian kapon sub la ekbatoj de malamikoj, dezirataj Vin ekstermi aŭ sklavigi.

Ne, ni devas esti pacemaj, ni devas neniam mem komenci malpacon kun iu ajn, sed ni ankaŭ ne devas al iu permesi senvorte kaj senpune nin ofendi, nin premi.

Vivu paco! Vivu pacemaj popoloj! Vivu noblaj, viglaj, fortaj, uzantoj sian forton por celoj da paco, civilizacio kaj necesa memdefendo!

Inĝeniero Nikolo Kazi-Girej. Sekretario: M. Michajlovsky.



Tiun ĉi leteron ricevis en lastaj tagoj la Centra Asocio B.U.E. de Manĝura Esperanta Societo. En Ĝi vidiĝas sentoj de fratoj slavaj, de fratoj esperantistaj, kiuj elmontras sian vidpunkton rilate ideon de esperantismo kaj de vero - j u s t e c o . Vidante en ĝi pravigon de niaj ideoj neniom diferencantaj, ni plezure uzas ĝian tekston por motivi la celon de niaj " informaj raportoj".



Karaj geamikoj, kion aldoni? Tiu ĉi artikoleto alportas ardantan rigardon pri situacio en la jaro 1910, kiam bohemoj ankoraŭ ne havis sian memstaran ŝtaton...

Laŭ mia opinio estas tre utile legi malnovajn artikolojn...



Francisko

Published at 08:18 / 0 comments / 141 visits
This post is public

December 13, 2008

AL PREZIDADO DE ĈEĤA RESPUBLIKO EN EŬROPA UNIO DE 1.1.2009

Estimataj geamikoj,

mi reagis je pozitiva proklamo de premiero de Ĉeĥa respubliko M. TOPOLÁNEK " Al Internacia tago de homaj rajtoj - 12.12.2008 " per mia civitana atentigo, ke lingvaj homaj rajtoj en Eŭropa Unio estas en granda malordo dank al klopodoj sukcesigi multekostan kaj nefunkciitan MULTLINGVECON. Mi rekomendis al sinjoro Topolánek tralegi la libron de ULRICH LINS " LA DANĜERA LINGVO " kaj rigardi retajn paĝojn de Eŭropa Unio, kie oni povas legi en la ĉeĥa lingvo nur titoloj de artikoloj kaj enhavo estas en la angla, franca aŭ germana...TEMAS PRI KLARA LINGVA DISKRIMINACIO dum regado de politiko tiel nomata MULTLINGVECO...Mi admonis lin ne nur pozitive paroli, sed POZITIVE AGI!

Francisko

Published at 07:55 / 3 comments / 317 visits
This post is public

December 15, 2008

Mia hodiaŭa emailo al la redaktoro DANĚK en " RADIO IMPULS " PRAGO.

Estimata sinjoro,

mi ne scias, kian " TEMO DE TAGO " vi hodiaŭ havas, sed laŭ mia opinio estus konvene memori la hodiaŭan " TAGO DE ESPERANTO ", kiun festas kaj UNESCO! Antaŭ 149 jaroj naskiĝis aŭtoro de ESPERANTO Ludoviko Lazaro Zamenhof. Eble vi scias, ke laŭ la merito de Václav Klaus ESPERANTO ESTIĜIS " EŬROLINGVO "! Al ĉiu ĝi helpus primajstri eŭropan lingvan ĥaoson! Por akiri detalojn rigardu: elingvo.eu.

Kun saluto " VIVU ESPERANTO! " František Horáček, Brno







Vážený pane,


nevím, co máte dnes za téma dne, ale myslím, že by bylo vhodné vzpomenout, že je dnes DEN ESPERANTA, který oslavuje i UNESCO! Před 149 roky se narodil autor ESPERANTA LUDVÍK LAZAR ZAMENHOF. Možná víte, že se zásluhou Václava Klause ESPERANTO STALO EVROPŠTINOU! Každému by pomohla ve zvládnutí evropského jazykového chaosu! Kdybyste nevěděl podrobnosti, tak se prosím podívejte na elingvo.eu .


S pozdravem VIVU ESPERANTO! František Horáček, Brno





Published at 05:16 / 0 comments / 112 visits
This post is public

December 15, 2008

Hodiaŭ estas GRANDA FESTOTAGO, do NI FESTU,KARAJ GEAMIKOJ!



Antaŭ 149 jaroj naskiĝis NIA AMATA MAJSTRO LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOF, la homo kun la koro en la ĝusta loko, aŭtoro de lingvo sengenta.

Do, ni, karaj geamikoj festu! ...Kaj ni sendu ĉi tiun signifan sciigon en la tutan mondon al niaj amikoj kaj al ĉiuj homoj de bona volo! Ni festu ...kaj dume NI AGU POR ESPERANTO pli ol hieraŭ, pli ol antaŭhieraŭ! La homoj de bona volo meritas tion! Esperanto estas granda miraklo!

La lingva justeco certe venkos, devas venki! Laŭ vortoj de Majstro: " Iom post iom ESPERANTUJO fariĝos edukejo de la INTERFRATIGITA HOMARO ".

VIVU ESPERANTO! VIVU ESPERANTISTOJ!

Francisko

Published at 05:54 / 5 comments / 325 visits
This post is public

December 15, 2008

EL LIBERA FOLIO

Unesko invitas al granda Zamenhof-festo

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-14 23:29

Unesko ĉi-jare unuafoje decidis aranĝi Zamenhof-feston en sia propra Pariza sidejo. La ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, invitis ducenton da esperantistoj kaj same multajn neesperantistojn al solena konferenco kun la titolo "Esperanto, lingvo justa". Kuninvitantoj estas la ambasadoroj de Pollando kaj Litovio ĉe Unesko, kiuj persone ĉeestos la aranĝon. La evento okazos la 15-an de decembro en kunlaboro kun UEA kaj subtenate de la Kultura sektoro de Unesko.

Longe ŝajnis, ke la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio por oficiala honorigo de Ludoviko Zamenhof okaze de la 150-jara jubileo de lia naskiĝo fiaskis. La celo estis, ke samkiel en 1959, ankaŭ en 2009 Ludoviko Zamenhof eniru la oficialan liston de Unesko pri honorigindaj eminentuloj.

Por inkluzivigo de Zamenhof necesus, ke jam antaŭ la fino de la jaro 2006 iu ŝtato konvinke pledu por li ĉe Unesko. UEA esperis, ke tia rekomendo venos de Pollando, sed tio ne okazis ĝis la limdato. Tial ŝajnis, ke jam mankas espero por ia atento de Unesko al Esperanto lige kun la jubilea jaro 2009.

Barbara Despiney, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, tamen sukcesis persvadi la delegiton de Pollando ĉe Unesko anstataŭ enigo de Zamenhof en honoran liston subteni multe pli konkretan proponon: la okazigon de konferenco kadre de la Internacia jaro de lingvoj en la sidejo de Unesko mem.

Same granda sukceso kiel la okazigo de la konferenco estas la fakto, ke la oficiala invitanto estas Koichiro Matsuura, la ĝenerala direktoro de Unesko.

- Ĉar la pola delegitaro varbis ankaŭ la litovan delegitaron ĉe Unesko, evidente Unesko mem ne povis rifuzi doni al la aranĝo la solenecon de aranĝo en la propra sidejo. Mi mem ne estus esperinta, ke la Ĝenerala Direktoro de Unesko aperas kiel kuninvitanto al la aranĝo. Tre verŝajne temas pri la petoj de la du delgitaroj. Aliflanke oni devas konstati, ke kaj la Direktoro Ĝenerala kaj aliaj direktoroj de Unesko estis en la lastaj jaroj daŭre informataj pri Esperanto kaj UEA, klarigas Renato Corsetti, kiu partoprenis la organizadon.

La aranĝantoj ne atendas, ke Koichiro Matsuura mem ĉeestos la konferencon. Ja partoprenos la kuninvitantaj ambasadoroj ĉe Unesko de Pollando, Maria Wodzyńska–Walicka, kaj de Litovio, Ina Marčiulionytė.

La unuan prelegon laŭ la programo faros reprezentanto de Unesko, pri ankoraŭ ne diskonigita temo. Poste parolos Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof, pri la temo "Zamenhof kiel idealisto". La franca lingvisto Henriette Walter parolos pri Zamenhof kiel lingvisto, kaj nome de UEA parolos Estelle Maria Loiseau pri "Esperanto en la tria jarmilo".

Flanke de UEA ĉeestos vicprezidanto Claude Nourmont, kiu legos salutmesaĝon de prezidanto Probal Dasgupta. Ĉeestos laŭplane ankaŭ la ĝenerala sekretario, Barbara Pietrzak, kaj kelkaj komitatanoj el Italio, Hispanio, Nederlando kaj Litovio.

Laŭ estrarano Ranieri Clerici ĉiuj sidlokoj jam estas rezervitaj, kaj tial li aparte petas, ke esperantistoj sen invitilo ne aperu antaŭ la Unesko-konstruaĵo.

- La lokoj estas elĉerpitaj, kaj ne estas ŝancoj povi eniri.

Informoj pri la aranĝo aparas ankaŭ en la kalendaro de Unesko, kiu aldone aŭtoritate asertas, ke Esperanton parolas "preskaŭ du milionoj da homoj".

Foto: Omar Omar

Published at 14:47 / 0 comments / 174 visits
This post is public

December 18, 2008

Alvenis komuna monsistemo, alvenos komuna fundamenta lingvo!



Mi ne volas filozofi, sed tute sufiĉas rigardi ĉirkaŭronden.... kaj oni vidas, ke

ĈIO ĈIAM ŜANĜIĜAS...! ANKAŬ NIA MONDO, ANKAŬ NIA ĈIUTAGA VIVO...

...samtempe oni vidas, ke ĉio bona estas por io malbona kaj ĉio malbona estas por io bona...ĝi konsistas en konkretaj kondiĉoj de ŝanĝoj...:-))...el tio fluas...

... ke ekzemple malbona ekonomia situacio povas helpi al disvastigado de facila, malmultekosta kaj por ĉiu konvena lingvo ESPERANTO! Foje fine devas agi kaj venki logiko de granda avantaĝo por ordinaruloj!



Mi tute ne estas freneza ĥimerulo, al patoso mi ne cedas, sed el miaj vivadaj spertoj rezultas granda espero kaj konvinko, ke mi ĝisvivos de la " Tago E ", kiam ESPERANTO estiĝos vere egalrajta lingvo ne nur en Eŭropa Unio, sed en la tuta mondo! KAJ ĈIU POVOS LIBERE LAŬ SIA BEZONO ELEKTI LA PLEJ KONVENAN LINGVON!

Francisko

Published at 09:37 / 4 comments / 334 visits
This post is public

December 19, 2008

Grandan dankon por viaj 20000 vizitoj!

Estimataj geamikoj,

via intereso estas granda donaco sub mian Kristnaskan arbeton. Grandan dankon!

Francisko

Published at 09:15 / 2 comments / 227 visits
This post is public

( 8 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...